tradukoj:
cs de en es fr hu nl pt ru sk
*nivel/o PV
*nivelo
- 1.
↝
-
Horizontala ebeno; alteco de ebeno:
la suno atingis la nivelon de la maro
[1];
el la profundo kreskis verda trunketo, kaj kiam ĝi atingis la nivelon de la akvo, elkreskis el ĝi folio
[2];
vi la nazon portas tro super la nivelo
[3];
en la loko Kalaveraso, sur la alteco de 1400 metroj super
la nivelo de la maro, troviĝas […]
FK
;
La lago Chautauque […]kuŝas sur la alteco de 1 400 futoj
super la nivelo de la Atlanta Oceano
FK
;
la inundo atingis la nivelon de la unua etaĝo;
ternivelo
[4].
- 2.
↝
- (figure)
Grado
de io kompare al alia afero aŭ ene de difinita skalo:
atingi altan nivelon;
altigi la nivelon de la studoj, de la ekzamenoj;
la morala, ekonomia nivelo malaltiĝis;
tiu ekspozicio permesas ekkoni la nivelon de la belga
arto;
la uzado de internacia lingvo metas ĉiujn oratorojn
sur la nivelon de plej kompleta egaleco;
peznivelo,
[5];
[la organizo] kunlaboras sur la nivelo de naciaj registaroj kaj gigantaj privataj
entreprenoj kaj postulas jaran membrokotizon de po 12 000 usonaj dolaroj
[6];
la ekonomio en Germanio kreskos ĝis 3 % [atingante] sian plej altan nivelon en la lastaj 3,5 jaroj
[7];
la impostoj estas […] je tiom alta nivelo, eble la plej alta en la mondo
[8];
antaŭ dudek jaroj la esperoj estis je tre malalta nivelo
[9];
la nivelo de angla kapableco inter japanoj ne plialtiĝis
[10].
niveli
(tr)
- 1.
Mezuri diferencon inter niveloj, alton rilate al nivelo
- 2.
-
Fari ion ununivela, horizontale ebena:
niveli vojon, ĝardenon;
oni instruis la junulojn fari planojn de l' kampoj
[…] kaj niveli kun helpo de du tabuletoj kaj ortangulilo
[11];
(figure)
niveli (egaligi, samrangigi) la klasojn sociajn, la kondiĉojn.
nivelilo
↝
-
Instrumento por kontroli horizontalecon de io:
se la nivelilo estas en ĝuste vera situo la bobelo estas en centro de la surfaco inter specialaj
streketoj
[12].
alniveligi
(tr)
-
Movi, transformi ion al koncerna nivelo:
Dio detruis la fortikaĵojn de Jerusalem, alniveligis
ilin al la tero
[13].
altnivela
↝
- (figure)
De alta nivelo,
eminenta,
tre bonkvalita:
Cherpillod estas ja plej altnivela fakulo en etimologio kaj esperanta terminologio
[14];
la unuan fojon ekde multaj jaroj mi legas altnivelan kultur-revuon
esperantlingvan, sed ne specife/sufoke Esperanto-varban
[15];
la Gesellschaft für Interlinguistik (Societo por interlingvistiko),
kiun mastrumas Detlev Blanke, societo, kiu vere indas diskoniĝon pro sia altnivela agado
[16];
la altnivelaj prezentadoj de la infanoj funde kortuŝis la homojn
[17];
dum la lastaj jaroj kukurboj eniris altnivelan kuirarton,
ne nur pro la bona gusto, sed ankaŭ pro tio, ke ili enhavas multajn vitaminojn
[18];
la nuntempaj aŭtoroj estas altnivelaj kaj
renkontas perfekte la guston de eĉ ne-arabaj
legantoj
[19].
marnivelo,
oceannivelo

-
La nivelo de la oceana surfaco, uzata kiel bazo por indiki
alton:
la Komodo-varanoj estiĝis […] en tempo kiam la nuna
indonezia insularo konsistis el montoĉeno super la Marnivelo
[20];
Puchberg troviĝas 577 m super marnivelo, la pinta haltejo 1795 m
[21];
malvarmaj kaj sekaj zonoj en Andoj, situantaj je alteco inter 3000 kaj 5000 m super
la Marnivelo
[22];
pro la tutmonda varmiĝo sekve de klimata ŝanĝiĝo degelas polusaj glacioj, kio kaŭzas
plialtiĝon de Marniveloj
[23].
Rim. 1:
PV, laŭ la nacilingvaj kutimoj, parolas pri „marnivelo“;
tio estas konfuza, ĉar iujn internajn lagojn oni tradicie
nomas „maro“:
en 1986 Kaspia maro altis 27,9 metrojn sub la oceannivelo;
en tiu epoko Bakuo malpli altis super la marnivelo.
Rim. 2:
Preciza difino iom varias laŭlande; ĝenerale temas pri
mezumo, atentanta la altan kaj malatan tajdojn kaj multjaran
variadon.
samnivela
- 1.
-
Estanta sur sama nivelo:
traknivela pasejo estas kruciĝo samnivela inter fervojo kaj ŝoseo aŭ piediranta vojo
[24].
- 2.
- (figure)
Estanta ĉe sama rango:
la Asocio konsideras Genron samnivela kiel Familio kaj metode donas al ĉiuj membroj de Familio unu solan nomon
[25];
iusence la nederlanda estas lingvo, samnivela al la germana
[26];
la ventotuneloj konsistas el unu aŭ pli da blovaparatoj […]
kaj ajuto, kiu devas zorgi pri plejeble samnivela, senturbulenta, bruo-malriĉa fluo
[27].
vivnivelo
↝
Ĝenerala komforto,
riĉo konstatebla
en socio aŭ klaso de socio:
la kapablo de la kamparanoj por labori en urboj kaj ilia
vivnivelo estas multe malpli altaj ol tiuj de urbanoj
[28]
nekomparebla plialtigo de la vivnivelo en Khumbu, Nepalo dum nur unu generacio
[29];
la INSTAT-enketo mezuranta la vivnivelon enlandan montras,
ke plej bone pagataj estas dungitoj de bankoj, internaciaj organizaĵoj, […]
[30].
tradukoj
ĉeĥaj
~o:
hladina, stupeň, úroveň;
~ilo:
libela, nivelizační přístroj, vodováha;
al~igi:
urovnat, zarovnat;
alt~a:
na vysoké úrovni, vysoko položený;
sam~a:
ve stejné výši (adj.);
viv~o:
životní standard, životní úroveň.
hispanaj
~o:
nivel;
~i:
nivelar;
~ilo:
nivel (instrumento para
nivelar).
slovakaj
~o:
hladina, stupeň, úroveň;
~i:
nivelovať, rovnať;
~ilo:
nivelačný prístroj, vodováha;
al~igi:
urovnať, zarovnať;
alt~a:
vysokej úrovne, vyspelý;
sam~a:
rovnakej úrovne;
viv~o:
životná úroveň, životný štandard.
fontoj
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj2.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo3.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko4.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano5.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto6.
Monato, Perkomputila
Tradukado: Universala Retlingvo7.
Monato, Roland Rotsaert: Eŭropa Unio: Eŭro unujara8.
Monato, Roland Rotsaert: Albanio:
Diktaturo de impostoj9.
MonatoMarc Vanden Bempt10.
Monato, Hori Jasuo: Kara
angoro ...11.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I12.
Vikipedio, Nivelilo13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 2:214.
Monato, Carlo MINNAJA: Longe atendata ĉefverko15.
Monato, Filippo Franceschi: Altnivela kultur-revuo esperantlingva16.
Monato, Carlo Minnaja: Esperantologio reaperas17.
Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Ni renkontiĝu ĉe la monumento al Korczak18.
Monato, Walter Klag: La kukurbo frukto multvizaĝa19.
M. Ripani, trad. L. Oberrauch Madella:
La hodiaŭa araba lingvo, El Popola Ĉinio, 2013-12-1920.
Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno:
La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo21.
Monato, Aŭstrio: Etŝpuraj spuroj22.
Monato, Hose Marques: Argentino: Vojaĝo al la provinco Tukumano23.
Monato, Stefan Maul: Riĉa per .tv24.
Vikipedio, Traknivela pasejo25.
Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo26.
Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo27.
Vikipedio, Ventotunelo28.
Chen Ji:
Por ke la kamparanoj..., [2003?]29.
Monato, Sir
Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj30.
Monato, Bardhyl Selimi: La salajroj en Albanio
ℛevo |
datumprotekto |
nivel.xml |
redakti... |
traduki... |
artikolversio:
1.22 2018/01/11 19:10:14