tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sk sv tr

Solvi matematikan problemon aŭ prilabori datumon
aplikante algoritmon, precipe en formo de programo:
paĝoj, kiuj dinamike kalkulas kaj komputas
[2].
kalkuli,
nombri.

Kalkulado, prilaborado de datumoj per komputiloj.
komputiko

Maŝino por komputi:
miaj parencoj scias, ke mi okupiĝas kaj profesie kaj hobie
kun
komputiloj
[4].

Dimensie aŭ komputopovume granda komputilo, kutime ne
destinita por individua uzo (kontraste al
persona
komputilo).
Profesiulo pri instalo, kunretigo, komandado, aŭ prizorgado
de
komputiloj kaj komputaj programoj:
program-eraroj, kiuj povas ĝeni komputilistojn
[8].


programisto
la verko certe interesos matematikistojn kaj komputistojn
[9].

Kombino de malvastsenca komputilo kun ĝiaj periferiaĵoj
(la aparataro)
unuflanke, kaj de
programaro
aliflanke, ebliganta komputadon.

Komputilo por destinita uzo fare de unu persono,
unuuzula komputilo:
tiaj blatoj troviĝas
ĉe la kerno de granda plimulto de
personaj komputiloj
[10].
poŝkomputilo,
surtabla komputilo,
tekkomputilo

Unubloka komputilo, sufiĉe malgranda (la dimensioj kutime ne
superas 16×8×2 cm) kaj malpeza (la maso proksimume
150–500g) por esti portebla en poŝo
de laborvesto.
tekkomputilo
Persona
komputilo
farita tiel, ke eblas ĝin oportune loki sur aŭ en
individua labortablo.
tekkomputilo

Portebla komputilo pli granda kaj peza (sed ankaŭ pli povuma)
ol poŝkomputilo, portebla
en teko aŭ kiel teko, tiel ke
ĝia uzanto povas kunhavi ĝin
en vojaĝo. Tekkomputilo pezas ne pli ol 4–5kg, havas
aŭtonoman kurentofonton, klavaron, platan likvakristalan
aŭ
plasman ekranon, energi-nedependan memoron, ĝi estas
konektebla al ekstera aparataro.
Ĉi-artikole aperas nedifinitaj terminoj: kunretigo,
periferiaĵo, likvakristala kaj plasma ekrano.