*koket/a

*koketa

1.
(iu) Penanta plaĉi, precipe al personoj de alia sekso, per elegantaj vestoj kaj logaj manieroj; ornamama kaj flirtema: forirante kun koketa klineto de la kapo [1]; sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj malestimaj ridetoj Marta ; ho, ho! interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa indigno Marta ; ŝi ridetis, ĵetinte iom koketan rigardon al Serebrovskij Metrop ; ŝi tiel koketeme ridetis al ĉi tiu oficistaĉo Metrop ! vi dancas, vi saltas […] kaj vi ŝajnigas vin kokete naivaj [2]; per ĉarmaj kaj koketaj manovroj ŝi havigis la permeson [3]; ĉio pro la malbenita koketeco: ŝi aŭdis, ke la poŝtestro estas ĉi tie, kaj jen ŝi komencas afektadi antaŭ la spegulo [4]. VD:ĉarma, galanta, pimpa, plaĉema, ŝika, tualetema
2.
(io) Rimarkinda pro loga eleganteco: koketa konstruaĵo el silko kaj el puntoj [5]; super la kandeloj sur la skribotablo estis koketaj ŝirmiloj [6]; dujaraj knabinoj Viktoria kaj Joana, vestitaj en egalaj koketaj robetoj [7]; Sin kaŝas ĉi tie en reva kviet’ // la urbo de Vela, koketa urbet’ [8]. VD:bonstila, eleganta, gemuta, komforta, luksa, plaĉa, ŝika
Rim.: galanteco aperas precipe en agoj kaj konduto, koketeco en vestoj kaj gestoj. Galanteco estas aktiva; koketeco pasiva: tial galanta karakterizas pli ofte la virojn, koketa la virinojn.
angle:
coquettish
beloruse:
какетлівы
ĉeĥe:
koketní, laškový, vábivý
ĉine:
娇媚 [jiāomèi]
france:
coquet, cosy, élégant, mignon coquet (adj.), cosy, élégant, mignon ~eco: coquetterie (qualité).
germane:
1. kokett, gefallsüchtig, aufreizend 2. reizent, schick
hispane:
coqueta
hungare:
1. kacér, kokett, tetszelgő ~eco: kacérság. 2. vonzó, tetszetős
japane:
こびるような, なまめかしい, 色っぽい [いろっぽい]
nederlande:
koket
pole:
bałamutny, kokieteryjny, zalotny
rumane:
cochet, jucăuș, flirtat
ruse:
кокетливый
slovake:
koketný
ukraine:
кокетливий

koketi

(x)
Peni plaĉi, precipe al eventuala seksaj kunuloj, per sia eksteraĵo kaj konduto: mi koketis tro multe kun la junaj sinjoroj, ne vere [9]? la filinoj de Cion fieriĝis, kaj iras […] kaj koketas, kaj tintas per ĉenetoj sur la piedoj [10]; la pastrino komencis koketi la Harrananon [11]; tio ĉi estas vantemeco de lia flanko, la amata peko de ĉiuj artistoj, kiuj koketas kun si pri sia verko [12]; ŝi nur koketis kun li por varbi alian rekruton por la Esperanta armeo [13]; nenio estus en tiu ĉi kazo stranga, se reklamon ne akompanus koketado kun legantoj [14]. VD:amindumi, flirti2
angle:
coquette, coquet, flirt, vamp
beloruse:
какетнічаць
ĉeĥe:
koketovat (s)
france:
coqueter (faire la cour), faire la cour, draguer (qn), flirter ~ado: coquetterie (action).
germane:
kokettieren, schöntun
hispane:
coquetear
hungare:
kacérkodik, tetszeleg, kokettál ~ado: kacérkodás.
japane:
こびを売る [こびをうる], しなを作る [しなをつくる]
katalune:
coquetejar
nederlande:
koketteren
pole:
mizdrzyć się, wdzięczyć się
rumane:
face ochi dulci, rânji
ruse:
кокетничать
slovake:
koketovať
ukraine:
кокетувати

koketulo, koketulino

Tiu, kiu koketas: por kio ami tian koketulon [15]? en la domo de Sotenville oni neniam vidis koketulinon [16].
VD:dando.
15. M. Serao, trad. Kabe: Neniam plu!, en: Internacia krestomatio, 1907
16. Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, 1908
ĉine:
娇媚 [jiāomèi]
france:
coquet (subst.), coquette (subst.)
japane:
色っぽい女 [いろっぽいおんな], 男たらし [おとこたらし]

administraj notoj