leŭkocit/o

leŭkocito

FIZL
Blanka sangoĉelo: el la sango, oni elprenas la blankajn ĉelojn (leŭkocitojn) [1]; simile al amebo moviĝas la leŭkocitoj kaj aliaj ĉeloj de la homo [2]; fakuloj diris, ke tiu medikamento […] havas bonan efikon por kuraci […] malpliiĝon de leŭkocitoj [3].
1. Stevens Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 14a
2. C. Støp-Bowitz, M. Béla: Enkonduko en la biologion, Fokuso, 1987-04
3. Zuo Yan: Nova revolucio de medicino..., [2007]
angle:
leukocyte, white blood corpuscle, white blood cell
beloruse:
лейкацыт
bulgare:
левкоцит
ĉine:
白細胞 [báixìbāo], 白细胞 [báixìbāo], 白血球 [báixuèqiú]
france:
globule blanc, leucocyte
germane:
weißes Blutkörperchen, Leukozyt [fak]
greke:
λευκοκύτταρο
hispane:
leucocito
hungare:
fehérvérsejt, leukocita
itale:
globulo bianco, leucocita
nederlande:
wit bloedlichaampje
perse:
گویچهٔ سفید، گلبول سفید، لکوسیت
pole:
leukocyt, biała krwinka
portugale:
leucócito, glóbulo branco
ruse:
лейкоцит, белое кровяное тельце
ukraine:
лейкоцит, біле кров’яне тільце

administraj notoj