tradukoj: be br ca cs de el en es fa fr he hu id io it iu nl pl pt ru sk sv tr

ovari/o PIV1

ovario

1.  
ANA Organo ĉe inoj, ĝenerale para, en kiu formiĝas la ovoĉeloj kaj kiu sekrecias inseksajn hormonojn1: laŭ la litova polico, kuracistoj post forigo de la koncerna organo ― plej ofte reno aŭ ovario ― foje informas, ke la operacio malsukcesis: tiam la viktimo devas reiri hejmen sen mono [1]; geno ligita, laŭ la sciencistoj, kun alta risko por inaj personoj pri estonta apero de tumoro ĉe mamo aŭ ovario [2]. SIN:ovujo1SUP:gonado
2.  
BOT(p.p. angiospermoj) La malsupra parto de karpelo aŭ de pistilo, kiu enhavas la ovolo(j)n, kaj kiu post fekundiĝo iĝas frukto: la ovario staras libere, meze de la floro, la aliaj florpartoj kreskas sub ĝi: papavo, luzerno, pizoj, tulipo, brasikacoj, ktp [3].

tradukoj

anglaj

~o: ovary.

belorusaj

~o 1.: яечнік; ~o 2.: завязь.

bretonaj

~o 1.: vierez.

ĉeĥaj

~o: ovarium, semeník, vaječník.

francaj

~o: ovaire.

germanaj

~o 1.: Eierstock; ~o 2.: Fruchtknoten.

grekaj

~o 1.: ωοθήκη.

hebreaj

~o 1.: שחלה.

hispanaj

~o 1.: ovario.

hungaraj

~o 1.: petefészek, ovárium; ~o 2.: magház.

idaj

~o: ovario.

indoneziaj

~o 1.: indung telur, ovarium.

inuitaj

~o 1.: ᐊᕐᓇᐅᑉ ᒪᓐᓂᖃᐅᑎᖓ.

italaj

~o 1.: ovario (anat.), ovaia, ovaio; ~o 2.: ovario (bot.).

katalunaj

~o 1.: ovari.

nederlandaj

~o 1.: eierstok; ~o 2.: vruchtbeginsel.

persaj

~o 1.: تخمدان; ~o 2.: تخمدان (گیاه).

polaj

~o 1.: jajnik.

portugalaj

~o: ovário.

rusaj

~o 1.: яичник; ~o 2.: завязь.

slovakaj

~o: ovárium, semenník, vaječník.

svedaj

~o 1.: äggstock.

turkaj

~o 1.: yumurtalık, mebiz.

fontoj

1. Monato, Laimius Straznickas: Litovio: Krimo organ-izata
2. Monato, Roberto Pigro: Troa zorgemo pri la ĝena geno
3. Ovario (planto)


ℛevo | datumprotekto | ovari.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.25 2019/04/13 14:10:17