tradukoj: be bg br ca cs de en es fr he hu id io ja la nl oc pl pt ro ru sk tr

*best/o

*besto  

1.  
(komune) Animalo, sed ne homo: kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nur la senseksan pronomon "ĝi"[1]; kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo [2]; regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero [3]; ĝi estas nek homo nek besto nek ŝtonego [4]. SUB:bruto
2.  
(figure) Bruto, homo stulta kaj kruda kiel besto: bestaj inklinoj, besta krimo; la besta buĉado en Bielostok [5]; doni al ili la eblon libere konatiĝi kaj komunikiĝi sur neŭtrala fundamento kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en diversaj lokoj [6]. VD:bruto, idioto, sensaĝulo, sovaĝulo, bestio
3.  
BIO Animalo: ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo kiel la homo? [7]; la nura besto kiu tiam agis, estis la homo mem [8].
Rim.: Tiu senco inkludas la specion homo.

bestoj  

BIO Animaloj: la bestojn karakterizas disvolviĝo per embrio, kiu ĉe la plej multaj bestoj trapasas fazon de blastulo [9].

bestaro  

ZOO Tuto de la bestoj de iu regiono, terspaco, epoko; faŭno: kiu timas bestaron, ne iru arbaron PrV ; iu, vidante ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj manĝas bakitan panon, venis al la logika konvinko, ke ĝi ne estas sana kaj bongusta [10]; nun la tuta bestaro estas en la manĝejo por sin nutri FK ; oni povos malkovri la alpan regionon, ĝian kreskaĵaron, ĝian bestaron [11].

dombesto  

Malsovaĝa besto, kiun oni havas en aŭ ĉe domo, por ia utilo aŭ kiel dorlotbesto: la foiro abundis je kortobirdoj kaj dombestoj [12]; kiel dombesto, kiel kato, ŝi foje graŭletis sed ĝenerale ronronis [13]; grenon oni konservas en la turoj de la domoj, kaj la granda ĉambro en la mezo utilas por ŝirmi la dombestojn dum la pluvsezono [14]; la vilaĝo de la knabineto, tute proksima, konsistas el cento da belaj dometoj […] kun ĝardeno kaj ĉirkaŭbaritejo por la dombestoj. [15].
Rim.: Dombesto inkludas – krom dorlotbestojn kaj hejmbestojn – ankaŭ bestojn tenatajn en bestodomoj kaj bienoj por diversaj utiloj (ekz. bovoj, azenoj, porkoj, kokoj)

dorlotbesto  

Malsovaĝa besto, kiun oni plezure dorlotas kaj kutime tenas hejme: „kiel aspektas la uloj?“ ŝi demandis, parolante al sia dorlotbesto [16]; tiuj, kiuj pro sia aĝo aŭ translokiĝo ne povas prizorgi kaj nutri sian dorlotbeston, portas ĝin al la publikaj higienaj oficejoj [17]. VD:hejmbesto
Rim.: Dorlotbesto kaj hejmbesto estas preskaŭ sinonimaj, sed kelkajn dorlotbestojn oni ne tenas en sia hejmo (ekzemple dorlotajn ĉevalojn), kaj kelkajn hejmbestojn oni ne aŭ ne ĉefe tenas por dorlotado (ekzemple ornamajn fiŝojn kaj trejnitajn asisthundojn)

hejmbesto  

Malsovaĝa besto, kiun oni tenas hejme, kutime por akompano aŭ plezuro: Tiuj novaj “kreitaĵoj” povas tre rapide malfermi la pordon al kreado de aliaj modifitaj hejmbestoj [18]; Kiel hejmbestoj la blanka variaĵo estas plej populara, pro tio ke ĝi aspektas amuze, sed ankaŭ malhelaj aksolotloj estas vendataj [19]. VD:dorlotbesto

mambestoj  

ZOO Mamuloj: la ovo koviĝas en la organismo de la mambesto [20]; gravan rolon en disvastigo de rabio havas sangosuĉantaj vespertoj, kiuj sin nutras per sango de mambestoj kaj infektas ilin [21].

rabobesto  

Iu el rabobestoj: ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos [22]; aliaj gardas, ke […] rabobestoj ilin ne disŝiru [23]; defendi sin kontraŭ rabobestoj [24].

rabobestoj  

ZOO Ordo de mamuloj (Carnivora), plej multaj el ili surtere vivantaj bestoj, nutrantaj sin de karno; esceptoj estas ekzemple: rosmaro kaj pandoj. SUB:felisedoj, ursedoj, musteledoj

ŝarĝobesto, ŝarĝbesto

Besto uzata por portado de pezaĵoj: azenido, filo de ŝarĝobesto [25]; ĉu vi ne pensas, ke la ŝarĝbesto, kiu estas vipata, malsatas kaj morte laciĝas [26]; mi vidis mian amikon kaj liajn du ŝarĝbestojn [27].

tirbesto

Besto – ordinare granda kvarpiedulo – kiun oni uzas por tirado de veturilo aŭ aparato: la bovino ne donados lakton, ŝi […] povas taŭgi nur kiel tirbesto aŭ en buĉejo [28]; li donis al multaj kamparanoj atestilojn ke iliaj ĉevaloj ne taŭgas por militservo kiel tirbestoj [29].

tradukoj

anglaj

~o: animal; ~oj: Animal kingdom; ~aro: fauna; dom~o: domesticated animal; dorlot~o: pet; hejm~o: pet; mam~oj: mammals; rabo~oj: carnivores; ŝarĝo~o, ŝarĝ~o: pack animal, beast of burden; tir~o: draft animal. ~a: animalistic.

belorusaj

~o: зьвер, жывёла; ~oj: царства жывёлаў; ~aro: фаўна, сьвет жывёлаў; rabo~oj: драпежнікі.

bretonaj

~o: loen, aneval; ~oj: rannad al loened; mam~oj: bronneged; rabo~oj: kigdebrerien.

bulgaraj

~o: животно, звяр; ~oj: животни, животинско царство; ~aro: животински свят, фауна; dom~o: домашен любимец; dorlot~o: домашен любимец; hejm~o: домашен любимец; mam~oj: бозайници, млекопитаещи; rabo~o: хищник, месоядно животно; rabo~oj: хищници, месоядни; ŝarĝo~o, ŝarĝ~o: товарно животно; tir~o: впрегатно животно.

ĉeĥaj

~o: zvíře, zvíře; ~aro: zvířectvo, zvěř; dom~o: domácí zvíře; mam~oj: savce; rabo~o: dravec, šelma; rabo~oj: šelmy; tir~o: tažné zvíře.

francaj

~o: animal, bête; ~oj: règne animal; ~aro: faune; dom~o: animal familier; dorlot~o: animal de compagnie; hejm~o: animal de compagnie; mam~oj: mammifères; rabo~o: carnivore; rabo~oj: carnivores; ŝarĝo~o, ŝarĝ~o: bête de somme; tir~o: animal de trait; tir~o: tirbestio. ~a: animal, bestial; ~aĵo: atrocité, acte bestial.

germanaj

~o: Tier; ~oj: Tierreich; ~aro: Fauna, Tierwelt; dom~o: Haustier; dorlot~o: Haustier; hejm~o: Haustier; mam~oj: Säugetiere; rabo~oj: Raubtiere; ŝarĝo~o, ŝarĝ~o: Lasttier; tir~o: Zugtier.

hebreaj

~o: חיה, בעל חיים; mam~oj: יונקים.

hispanaj

~o: animal; ~aro: fauna.

hungaraj

~o: állat; ~oj: állatvilág; ~aro: fauna; mam~oj: emlősállatok; rabo~oj: ragadozók; ŝarĝo~o, ŝarĝ~o: igavonó barom.

idaj

~o: bestio, animalo; ~aro: bestiaro, animalaro; dorlot~o: dorloto, dorlotbestio; ŝarĝo~o, ŝarĝ~o: charjobestio, kargobestio. ~a: bestala, bestatra.

indoneziaj

~o: binatang, hewan; ~aro: fauna; dom~o: binatang peliharaan; dorlot~o: binatang peliharaan; hejm~o: binatang peliharaan; mam~oj: mamalia; rabo~oj: karnivora.

japanaj

~o: 動物 [どうぶつ], 獣 [けもの]; ~aro: 動物相 [どうぶつそう], ファウナ [ふぁうな]; dom~o: 家畜 [かちく]; dorlot~o: ペット [ぺっと], 愛玩動物 [あいがんどうぶつ]; hejm~o: ペット [ぺっと]; rabo~oj: ネコ目 [ねこもく], 肉食目 [にくしょくもく], 肉食類 [にくしょくるい]; ŝarĝo~o, ŝarĝ~o: 駄獣 [だじゅう].

katalunaj

~o: animal, bèstia; ~oj: animals, animàlia; ~aro: fauna; dorlot~o: animal de companyia; hejm~o: animal de companyia; mam~oj: mamífers; rabo~oj: carnívors; tir~o: animal de tir.

latina/sciencaj

~oj: Animalia; mam~oj: Mammalia; rabo~oj : Carnivora.

nederlandaj

~o 1.: beest, dier; ~o 2.: beest; ~o 3.: beest, dier; ~oj: dierenrijk; ~aro: fauna; dorlot~o: troeteldier, huisdier; hejm~o: huisdier; mam~oj: zoogdieren; rabo~oj: roofdieren; ŝarĝo~o, ŝarĝ~o: lastdier, pakdier; tir~o: trekdier.

okcitanaj

~o: bèstia.

polaj

~o: zwierzę; ~oj: zwierzęta, królestwo zwierząt; ~aro: fauna; dorlot~o: zwierzątko, zwierzę domowe; mam~oj: ssaki; rabo~oj: drapieżnik, zwierzę drapieżne; tir~o: zwierzę pociągowe.

portugalaj

~o: animal; ~aro: fauna.

rumanaj

~o: animal, bestie.

rusaj

~o: зверь, животное; ~oj: царство животных; ~aro: фауна, животный мир; mam~oj: млекопитающие; rabo~oj: хищники; ŝarĝo~o, ŝarĝ~o: вьючное животное.

slovakaj

~o: zviera; ~aro: zver; dom~o: domáce zviera; mam~oj: cicavce; rabo~o: dravec, šelma; rabo~oj: šelmy; tir~o: ťažné zviera.

turkaj

~o: hayvan; mam~oj: memeliler.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 35, La Revuo, 1908, Majo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:19
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:28
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 24a
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
6. Zamenhof: Parolo antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo 1906
7. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 2a
8. Monato, S. Maul: Bugra bug-insekto
9. Vikipedio, Bestoj
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
11. ffea-liono: Precizoj pri nia Staĝo, 2012-04-26
12. Liu Houming: Nigra Sago, El Popola Ĉinio, 1983:03, p. 38a-41a
13. P. Gubbins: Dombestoj kaj sakstratoj, Monato, 1998:6, p. 28a
14. Adjé Adjévi: Kutamaku, la lando de Betamariba, Monato, 2012:06, p. 19a
15. Augusta Conchiglia: Kampkultura kooperativo laŭ la kibuca modelo, Le Monde diplomatique en Esperanto, 2008-05-01
16. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „la kavo de la draketoj“
17. Isikawa Takasi: Bojkotataj bojantoj, Monato, 2016:03, p. 16a
18. Franck Mazoyer: Konsekro de la mutaciulo, Le Monde diplomatique en Esperanto, 2004-01-01
19. Frank van Hertrooij: La salamandro kiu neniam iĝas plenkreska, Scivolemo, 2018-10-03
20. G. R. Ledon: Ovo kaj kokino, Monato, 2001:11, p. 5a
21. Monato, , Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano, 2008
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 35:9
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
24. Monato, , Mihail Korotkov: La origino de la homaj lingvoj, 2011
25. La Nova Testamento, Mateo 21:5
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
27. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
28. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
29. T. Konopka: Familiaj Sortoj, 2010-01-07

~oj: Mankas dua fontindiko.
rabo~oj: Mankas fontindiko.
rabo~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o 2.:
      La ekzemploj ne tre bone taŭgas por fundamenti la vorton
      „besto“, sed pli la vorton
      „besta“.
      [Wolfram Diestel]
    
pri rabo~oj:
    PIV1 ne konsentas kun tiu difino. [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | best.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.61 2019/11/07 19:10:19