1idiot/o JED

idioto

1.
Homo tute ne inteligenta, malsaĝega (kutime uzata kiel insulto, blasfemo): efektive, ili diras, la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj [1]; ĉu mi ne rajtas paroli kaj diri la veron en mia propra domo! diablaj idiotoj vi estas [2]! Schwarz estas efektiva idioto! lin trompi neniom valoras Metrop !
2.
MED(arkaismo) Homo senigita je inteligenteco pro cerbaj difektoj: alkoholismo ĉe la patro igas ofte la infanojn idiotoj.
VD:kreteno, malplenkapulo, sencerbulo, stultulo, ŝtipkapulo
angle:
idiot
beloruse:
ідыёт
bulgare:
идиот
ĉeĥe:
blbec, idiot
ĉine:
傻子 [shǎzi], 傻瓜 [shǎguā], 呆子 [dāizi], 呆瓜 [dāiguā], 憨子 [hānzi], 笨蛋 [bèndàn], 痴 [chī], 二屄 [èrbī]
france:
idiot, abruti, imbécile, crétin
germane:
Idiot 1. Dummkopf, Hohlkopf
hispane:
idiota
hungare:
1. hülye, ostoba 2. gyengeelméjű, idióta
indonezie:
idiot, tunagrahita
japane:
重度知的障害者 [じゅうどちてきしょうがいしゃ], 白痴 [たわけ], 愚か者 [おろかもの]
katalune:
idiota
nederlande:
idioot
pole:
idiota, głupek 2. idiota
portugale:
idiota
ruse:
идиот 1. болван
slovake:
hlupák, idiot
svede:
1. idiot
ukraine:
ідіот, ще йолоп, бовдур, бевзь, телепень, лобур, дурень

idioteco

1.
Granda stulteco: la sceno malgraŭ sia tuta groteska idioteco, estis tiom frapanta, ke ĝi eĉ min kortuŝis [3]; li diris ke mi tiel ade praktikas la idiotecon, kvazaŭ mi estus profesia idioto, idiotisto [4]; ĉu vi havas alian klarigon por la idioteco de usonaj registoj, kiuj bomb-detruas kompletan landon kaj poste lamentas, ke kostas terure multe rekonstrui Irakon [5]?
2.
MED(arkaismo) Malsano de idioto 2.
angle:
idiocy
beloruse:
ідыятызм
ĉeĥe:
blbost, choromyslnost, duševní zaostalost, idiocie, idiotie, idiotství, slabomyslnost
ĉine:
白痴 [báichī], 白癡 [báichī]
france:
idiotie
germane:
1. Idiotie 2. Idiotismus
hispane:
idiotez
hungare:
1. hülyeség, ostobaság 2. gyengeelméjűség, idiótizmus
japane:
重度の知的障害 [じゅうどのちてきしょうがい], 白痴 [たわけ]
katalune:
1. idiotesa, estupidesa, estupididat, imbecil·litat 2. idiòcia
nederlande:
2. idiotie
pole:
1. idiotyzm, głupota 2. idiotyzm
portugale:
idiotice
ruse:
идиотизм
slovake:
idiotstvo, slabomyseľnosť
ukraine:
ідіотизм, недоумкуватість

idiotigi

Igi iun idioto: la kutima ebrieco idiotigas.
beloruse:
рабіць ідыётам, выклікаць ідыятызм
ĉeĥe:
zblbnout (někoho)
france:
rendre idiot, abrutir, crétiniser
germane:
verblöden
hispane:
idiotizar
japane:
愚かにする [おろかにする]
katalune:
fer tornar idiota, idiotitzar
pole:
ogłupiać
portugale:
idiotizar
slovake:
zblbnúť (niekoho)
ukraine:
робити ідіотом, призводити до ідіотизму

administraj notoj

pri ~eco 2.:
      Kontroli trd nl. La antauxa difino tekstis nur
      "stato de ~o". Mi sxovis la tradukojn al la medicina
      senco, sed ne certas. [MB]
    
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.