tradukoj: be bg br ca cs de en es fr hu it nl pl pt ru sk

*barel/o

*bareloTEZ Vikipedio

1.TEZ
Ronda ventroforma ujo el lignaj kurbaj tabuletoj kunfirmigitaj per feraj aŭ lignaj ringoj kun du plataj fundoj, uzata por enteni vinon, akvon aŭ aliajn fluaĵojn: la kelestro ... iris al alia barelo, el kiu la marŝalo trinkis [1]; barelo malplena sonas plej laŭte (plej fanfaronas senvaloruloj, senmerituloj) PrV. VD:kuvo, sitelo
2.TEZ
Mezurunuo por nafto kaj similaj substancoj, valoranta 159 litrojn: en 1992 Occidental ricevis permeson espluati terenon kiu enhavis 2 bilionojn da bareloj de nafto [2].

barelejo

Barelfabriko.

bareleto Vikipedio

1.
Malgranda barelo: jen estas bareleto da tritiko [3].
2.
TEK Barelforma ujeto de maŝino.
a)TEZ
KAL Ujo, en kiu troviĝas la risorto de horloĝo.
b)
Turniĝa peco de revolvero, entenanta la kartoĉojn.

barelisto Vikipedio

Barelfaristo.

bareliĝiZ

(figure) Ventrodikiĝi kiel barelo: kiam via ventro bareliĝas kaj vi plene ŝtopas al vi la poŝojn, tiam vi levas la nazon (tiam vi fieriĝas) [4].

enbareligi

(precipe pri likvaĵo) Meti en barelon.

elbareligi

(precipe pri likvaĵo) Eligi el barelo.

naĝbareloTEZ

MAR buo: sola naĝbarelo. Ĉenita dum la longaj jaroj al sia loko [...] montris la turnpunkton de la vojo ĉirkaŭ danĝera rifo da rokegoj kaŝitaj en la maro [5]

tradukoj

anglaj

~o 1.: barrel; ~ejo : cooper's shop, barrel factory; ~eto 1.: barrel; ~eto 2.: chamber; ~isto : cooper, coopersmith; ~iĝi : put on weight; en~igi : load into a barrel; el~igi : decant; naĝ~o : buoy.

belorusaj

~o 1.: бочка; ~ejo : бандарня; ~eto 1.: бачонак, бочачка; ~eto 2.: барабан (гадзіньніка, рэвальвэра); ~isto : бондар; ~iĝi : растаўсьцець як бочка; en~igi : наліць у бочку, насыпаць у бочку; el~igi : выліць з бочкі, высыпаць з бочкі, вынуць з бочкі; naĝ~o : буй, бакен.

bretonaj

~o 1.: barrikenn, tonell; ~ejo : barazherezh, tonellerezh; ~eto 1.: barazhig, barilh; ~eto 2.: taboulin (un arm, un horolaj); ~isto : barazher, toneller; ~iĝi : dont da vezañ tev evel ur varrikenn.

bulgaraj

~o 1.: бъчва; naĝ~o : шамандура, буй, бакен.

ĉeĥaj

~o 1.: sud; ~o: barel, bečka; ~ejo: bednářství, výrobna sudů; ~eto: bubínek revolveru, soudek; ~isto: bednář; en~igi: nalít do sudu, napustit do sudu; el~igi: vylít ze sudu, vypustit ze sudu.

francaj

~o 1.: barrique, fut (tonneau), tonneau; ~ejo : tonnellerie; ~eto 1.: baril; ~eto 2.: barillet; ~isto : tonnelier; ~iĝi : enfler, prendre de la bedaine, prendre de la brioche; en~igi : mettre en tonneau; el~igi : tirer; naĝ~o : bouée.

germanaj

~o 1.: Fass; ~ejo : Böttcherei, Fassmacherei, Küferei; ~eto 1.: Fässchen; ~eto 2.: Kammer, Trommel, Gehäuse; ~isto : Böttcher, Fassmacher, Küfer; ~iĝi : zunehmen, Fett ansetzen, kugelrund werden; en~igi : eindosen, einfassen; el~igi : aus dem Fass holen, abschütten; naĝ~o : Boje.

hispanaj

~o 1.: barril; naĝ~o : boya.

hungaraj

~o 1.: hordó; ~ejo : kádárműhely; ~eto 1.: csobolyó; ~eto 2.: rugótok, forgótár; ~isto : kádár, bognár; ~iĝi : pocakosodik; en~igi : hordóba tölt; el~igi : hordóból kitölt; naĝ~o : bója, úszó.

italaj

~o 1.: barile, fusto (botte), botte; ~o 2.: barile; ~ejo : bottificio; ~eto 1.: barilotto, botticella; ~eto a: bariletto (dell'orologio), tamburo (dell'orologio); ~eto b: tamburo (pistola); ~eto 2.: tamburo (mec.); ~isto : bottaio; ~iĝi : diventare (come una) botte; en~igi : imbarilare, imbottare; el~igi : spillare; naĝ~o : boa.

katalunaj

naĝ~o : boia.

nederlandaj

naĝ~o : boei, baken.

polaj

~o 1.: beczka, baryłka; ~o 2.: baryłka; ~eto 1.: beczułka, antałek; ~eto b: bębenek; ~isto : bednarz; ~iĝi : utyć jak beka, spaść się jak beka; en~igi : włożyć do beczki; el~igi : wyjąć z beczki; naĝ~o : boja, pława, baka.

portugalaj

~o 1.: barril, pipa, barrica, casco (vasilha).

rusaj

~o 1.: бочка; ~ejo : бондарня; ~eto 1.: бочонок; ~eto 2.: барабан (револьвера, часов); ~isto : бочар; ~iĝi : растолстеть как бочка; en~igi : поместить в бочку, залить в бочку; el~igi : вынуть из бочки, вылить из бочки; naĝ~o : буй, бакен.

slovakaj

~o 1.: sud; ~ejo: výrobňa sudov; ~eto 1.: súdok; ~isto: výrobca sudov; en~igi: napustiť do sudu; el~igi: vypustiť zo sudu; naĝ~o : bója, plavák.

fontoj

1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, du fratoj
2. S. Oceransky, trad. R. Torres: Vivo au morto por la indiĝena popolo Uua, [vidita je 2006-04-21]
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la hejmo de la metiisto
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 2a
5. La naĝbarelo

~ejo: Mankas fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
en~igi: Mankas fontindiko.
en~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~igi: Mankas fontindiko.
el~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
naĝ~o: Mankas dua fontindiko.


[^Revo] [barel.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.30 2015/07/04 08:37:31 ]