2diktator/o PV

diktatoro

POL Regnestro laŭleĝe ricevinta absolutan povon: en Romio, en tempo de danĝero, la senato povis nomumi diktatoron por sesmonata regado; komenciĝis longa kaj severa reĝimo de la diktatoro Franko [1]; (figure) hejme ŝi estas diktatoro (tre ordonema persono). VD:aŭtokrato, despoto, tirano
1. Urs': Mia Ujo en la Reto, 2006-04-09
angle:
dictator
beloruse:
дыктатар
ĉeĥe:
diktátor
ĉine:
使人听写者 [shǐréntīngxiězhě], 独裁政权执政者 [dúcáizhèngquánzhízhèngzhě], 口授者 [kǒushòuzhě]
france:
dictateur
germane:
Diktator, Gewaltherrscher
hebree:
דִיקטָטוֹר
hispane:
dictador
hungare:
diktátor
japane:
独裁者 [どくさいしゃ]
katalune:
dictador
pole:
dyktator
portugale:
ditador
ruse:
диктатор
slovake:
diktátor
svede:
diktator
ukraine:
диктатор

diktatora

Rilata al diktatoro, al lia regado; inda je diktatoro: la eksterlanda politiko de Usono apogas nuntempe alian diktatoran reĝimon [2].
2. Fátima: Mia haveno en Esperantio, 2005-09-19
angle:
dictatorial
beloruse:
дыктатарскі
ĉine:
飛揚跋扈 [fēiyángbáhù]
france:
dictatorial
germane:
diktatorisch
hebree:
רודני
hispane:
dictatorial
hungare:
diktátori, diktatórikus
japane:
独裁者の [どくさいしゃの]
katalune:
dictatorial
pole:
dyktatorski
ruse:
диктаторский
ukraine:
диктаторський

diktatoreco

1.
Eco de diktatoro.
2.
POL Regado de diktatoro; diktaturo: [en Romio] plej diversaj regadformoj estis elprovataj: reĝeco, respubliko, diktatoreco, imperiestreco... [3]; en Ĉinio ... sub la diktatoreco de la Ĉina Komunista Partio ne ekzistas penslibereco [4].
3. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ĉe la lando de la nigraĉemizuloj
4. Kurisu Kei: Penslibereco en Ĉinio, Monato, 2002:2, p. 6a
angle:
dictatorship
beloruse:
1. дыктатарства 2. дыктатура
ĉeĥe:
diktatura
france:
dictature
hispane:
2. dictadura
hungare:
1. diktátorság 2. diktatúra
japane:
独裁 [どくさい], 絶対的権力 [ぜったいてきけんりょく]
katalune:
2. dictadura
pole:
2. dyktatura
ruse:
1. диктаторство 2. диктатура
slovake:
diktatúra
tibete:
སྲིད་དབར་སྒེར་འཛིན་
ukraine:
диктатура

diktatorema

Ema trudi siajn decidojn: diktatorema gvidanto ... kontentiĝas pri la pasivismo de la grupanoj [5].
5. B. Golden: Malgvidantoj de pasivistoj, Eventoj, 1994-05, numero 53a
angle:
overbearing
beloruse:
дыктатарскі
france:
dictatorial (fig.)
hebree:
רוֹדָנִי
hispane:
dictatorial
hungare:
diktátori hajlamú, diktatórikus
japane:
独裁的な [どくさいてきな], 横暴な [おうぼうな]
katalune:
autoritari, dominant
pole:
dyktatorski, apodyktyczny, despotyczny
ruse:
диктаторский, властный, деспотичный
slovake:
diktátorský, panovačný

administraj notoj

pri diktator/o :
  Indas trovi aŭtoritatajn ekz-ojn de la figursenca uzo
  kaj ankaŭ ekz-ojn, montrantajn sencnuancojn inter
  ~a, ~eca, ~ema, ~eska... Ŝajnas, ke ~ema rilatas al
  figura senco de ~o.
  [MB]