ŝaft/o JED

ŝafto

TEK
Longforma peco de meĥanismo, ofte cilindra, servanta por transmeti sian rotacion al aliaj pecoj (eventuale kun ŝanĝo de la movoformo): fleksebla ŝafto; kvar elektraj motoroj troviĝas sub la ŝipo: rezulte, neniu stirilo kaj neniu helicoŝafto povas vibrigi kaj bruigi la ŝipon [1]; mi povis distingi nek krankon disde valvo nek bielon de ŝafto MortulŜip . VD:rulo1, spindelo2, transmisio1
Rim.: Diversaj skoloj naciaj malsame traktas la rilaton inter la ŝafto kaj akso; tamen ĝenerale, en la okazoj kiam la koncerna peco servas por komuniki rotacian movon oni preferu la terminon ŝafto.
1. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj, 2004
angle:
shaft (mech.)
beloruse:
вал (мэханізма)
france:
arbre (de transmission)
germane:
Welle
hispane:
eje transmisor, árbol
hungare:
tengely
itale:
albero (di trasmissione)
japane:
[じく], シャフト, 心棒 [しんぼう]
katalune:
eix, arbre
nederlande:
drijfas
perse:
میل محور، شافت
pole:
wał
portugale:
eixo transmissor, árvore
ruse:
вал fleksebla ~o: гибкий вал.
ukraine:
вал, вісь, шпиндель

krankoŝafto

TEKAUT
Ŝafto en formo de kunigitaj krankoj, transformante alternan movon de piŝtoj transigitan per bielo al turniĝo: piŝtoj moviĝas periode tien-reen en cilindroj, kiuj estas kuplitaj tra bielo al turnmovigo de krankoŝafto [2]; Wolfgang von Kempelen konstruis du vapormaŝinojn [ĉe kiuj] li uzis […] jam krankoŝafton, tiel antaŭis James Watt [3].
modelo de krankoŝafto
CC-BY-SA-3.0  [4]
angle:
crankshaft
beloruse:
каленчасты вал
ĉine:
曲軸 [qūzhóu], 曲轴 [qūzhóu]
france:
vilebrequin
germane:
Kurbelwelle
hungare:
forgattyús tengely
japane:
クランク軸 [クランクじく], クランクシャフト
pole:
wał korbowy
ruse:
коленчатый вал
ukraine:
колінчастий вал

administraj notoj

kranko~o : Mankas verkindiko en fonto.