*detal/o PV

detalo

1.
Malgranda parto, konsiderata kontraste al la tuto: zorge raportu pri ĉiuj detaloj; mi forgesis multajn detalojn de la afero; Lemuel volas havigi al si pluajn detalojn, kaj poste, tenante en la manoj ĉiujn ŝnurojn, uzi ilin kun des pli granda forto [1]; liaj viglaj okuloj ŝajne atentis ĉiun detaleton, ne nur de la kadavro mem, sed ankaŭ de ĝia pozo [2].
2.
Malgrava parto, konsiderata kontraste al la ĉefa: droni en detaloj (tro atenti pri malgravaĵoj kaj maltrafi la ĉefaĵon) PrV ; facile mi misatingas en detalojn [3]. SIN:detalaĵo; VD:bagatelo.
1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 8
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 20
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
angle:
detail
beloruse:
1. дэталь, падрабязнасьць 2. дробязь, драбніца, пусьцяковіна
ĉeĥe:
detail, podrobnost
ĉine:
2. 詳細資料 [xiángxìzīliào], 个别部分 [gèbiébùfen], 詳情 [xiángqíng], 細節 [xìjié], 特殊 [téshú]
france:
1. détail (élément particulier) 2. détail (sans importance), broutille droni en ~oj: se noyer dans les détails.
germane:
Einzelheit, Kleinigkeit, Detail
hebree:
פרט
hispane:
detalle
hungare:
1. részlet 2. részletkérdés, kicsinység
japane:
詳細 [しょうさい], 細目 [ほそめ], 細部 [さいぶ]
nederlande:
detail
pole:
detal, drobiazg, szczegół
portugale:
detalhe
ruse:
деталь, подробность 2. мелочь
slovake:
podrobnosť
tibete:
ཤིབ་ཕྲ་
ukraine:
деталь, подробиця

*detala

1.
Enhavanta ĉiujn detalojn, preciza kaj kompleta: detala fakturo, rakonto. detala adreso [4]; oni legos la detalan historion de la Esperantismo [5]; detala kompreno de l' situacio [6]; aŭdi detalajn sciigojn pri la fortoj kaj intencoj de miaj malamikoj [7]; mi posedas […] detalan planon de la trairoj [8]; ĉe pli detala rigardado, la dezerto ŝajnus malpli unutona [9]; ni aperigis detalan artikolon pri la multfaceta dekstra ekstremismo [10].
Rim.: Tia estas la Fundamenta senco de la radiko, laŭdevene adjektiva, kvankam nuntempe substantiva. Se la radiko estus normala substantiva radiko, povus ekzisti sencoj „rilata al detalo“, aŭ „malgrava, akcesora“ (menciita en PV), sed ili ne estas rigardataj ĝustaj.
2.
EKON Rilata al pomalgranda vendado: detala komerco.
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
10. Stefan Maul: El mia vidpunkto, Monato, 2000/09, p. 3
angle:
~a komerco: retail.
beloruse:
1. дэтальны, падрабязны 2. раздробны, розьнічны
ĉeĥe:
detailní, obšírný, podrobný
ĉine:
1. 詳盡 [xiángjìn], 詳細 [xiángxì], 詳細地 [xiángxìde], 細緻入微 [xìzhìrùwēi]
france:
1. détaillé, circonstancié, minutieux (détaillé) 2. (commerce) de détail , (commerce) au détail
germane:
1. ausführlich, detailliert, ins Einzelne gehend, eingehend ~a komerco: Einzelhandel.
hebree:
מפורט
hispane:
1. detallado
hungare:
1. részletes, beható 2. kiskereskedelmi, kicsibeni
japane:
詳しい [くわしい], 詳細な [しょうさいな], 細かな [こまかな], 小売の [こうりの]
nederlande:
1. gedetailleerd, in detail 2. betreffende de kleinhandel
pole:
1. szczegółowy, z detalami, ze szczegółami 2. detaliczny
ruse:
1. детальный, подробный 2. розничный
slovake:
podrobný
tibete:
ཞིབ་ཕྲ་
ukraine:
детальний, докладний

*detale

1.
En maniero detala: pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso [11]; la pastro volonte priskribis detale siajn dolorojn kaj sian farton [12].
2.
EKON Pomalgrande: (figure) repreni detale, kion oni donis maldetale (poiome repreni tion, kion oni pretendis doni).
beloruse:
1. дэтальна, падрабязна 2. у раздроб, у розніцу
ĉeĥe:
podrobně
france:
1. en détail, minutieusement (en détail), par le menu 2.  (vendre) au détail
germane:
1. ausführlich, detailliert, eingehend
hebree:
בפירוט
hispane:
2. detalladamente
hungare:
2. kicsiben, részletekben
japane:
詳しく [くわしく], ことこまかに, , 小売りで [こうりで]
nederlande:
2. in het klein
pole:
1. szczegółowo, z detalami, ze szczegółami 2. detalicznie
ruse:
1. подробно, детально, в деталях 2. в розницу
slovake:
podrobne

detali

(tr)
1.
Detale 1 priskribi aŭ studi: li detalis la historion de Esperanto de 1887 ĝis 1900; brita naturalisto […] sukcesis separi la similaspektajn Ĉifĉafon, Fitison kaj Arbarfiloskopon pro ties kantoj, kiel li detalis en 1789 en sia verko [13].
Rim.: Pri la alternativa formo „detaligi“ kaj pri la netransitiva statverbo „detali“ vd la rimarkon ĉe detaligi.
2.
EKON Pomalgrande vendi: tie ĉi oni ne detalas la ŝtofpecojn.
beloruse:
1. дэталізаваць, прадстаўляць у падрабязнасьцях 2. прадаваць у раздроб
ĉeĥe:
detailizovat, detailovat, dovést do podrobností, podrobně zpracovat, prodávat v malém, rozdetailovat
france:
1. détailler (faire le détail), passer en revue, faire le détail (de) 2. détailler (vendre au détail), vendre au détail
germane:
1. ausführlich darlegen, bis ins Einzelne darlegen, bis ins Einzelne erörtern, detailliert darstellen 2. einzeln verkaufen, in kleinen Mengen verkaufen, im Einzelhandel anbieten, en detail verkaufen
hebree:
לפרט
hispane:
detallar
hungare:
1. részletez 2. kicsiben elad
japane:
詳しく述べる [くわしくのべる], 小売りする [こうりりする]
nederlande:
1. detailleren 2. in het klein verkopen
pole:
1. wyszczególniać 2. sprzedawać detalicznie, sprzedawać w detalu
ruse:
1. детализировать 2. продавать в розницу
slovake:
detailizovať, doviesť do podrobností
ukraine:
деталізувати, продавати вроздріб, малими партіями

detaligi

(tr)
Igi detala ‐ prilabori, trakti, prezenti ion ĝis la nivelo de la detaloj: kaj jen, kiam mi estis 15-jara, sekve al hazardoj, kiujn detaligi estus tro tede, mi ekkonis la esperanto-mondon [14]; mi ne tro detaligu pri la diversaj metodoj por elartikigi, frakasi, brulvundi […] [15]; tio estas bona priskribo de la normo de Esperanto, kun la Fundamento kiel bazo kaj detaligitaj interpretadoj surbaze de la lingvouzo de Zamenhof [16]; la helena mitaro klarigis la originon de la mondo kaj detalis la travivaĵojn de bunta aro da dioj, herooj kaj aliaj mitologiaj estaĵoj [17].
Rim.: Esperanto havas du manierojn verbigi la substantivon detalo: aŭ per simpla konverto: „detalo“‐„detali“ kiel „salo“‐„sali“; aŭ pli riĉe, per sufiksa derivado, „detalo“‐„detali“‐„detaligi“ kiel „simbolo“‐„simboli“‐„simboligi“. Ambaŭ estas kutimaj en Esperanto, kvankam ĉe la konverto eblas hezito: ĉu „detali“ estas statverbo (kiel „simboli“, „ondi“) aŭ agverbo. La PIV-oj konas nur la konvertitan agverbon „detali“, kvankam la sufiksa agverbo „detaligi“ estas pli ofta, kaj malgraŭ ke la statverba konvertaĵo ankaŭ ekzistas (kvankam ĉi tiu estas iom malofta): la pritrakto tre detalas kaj profundas [18]; bedaŭrinde, la antaŭparolo ne tre detalas pri la konsultitaj verkoj kaj disdivido de taskoj inter la nomitaj kunlaborantoj [19]. [S. Pokrovskij]
14. Claude Piron: La bona lingvo, P. 9a
15. D-ino Marjorie BOULTON: La proceso, la sorĉistino kaj ŝia kato, IKU 1996, Prago
16. W. Bormann: Novaj defioj antaŭ la Akademio de Esperanto
17. Vikipedio, Helena mitologio
18. Fabien van Mook: Esperanto sen mitoj, JEN n-ro 145, p. 10-12 (sept-okt 1999)
19. Recenzo: Sindikata Terminaro, LEA/G-MAGAZINO n-ro 25 (1/1999)
beloruse:
дэталізаваць, прадстаўляць у падрабязнасьцях
ĉeĥe:
detailizovat, detailovat, dovést do podrobností, podrobně zpracovat, prodávat v malém, rozdetailovat
france:
détailler (faire le détail) , passer en revue, faire le détail (de)
germane:
ausführlich darlegen, bis ins Einzelne darlegen, bis ins Einzelne erörtern, detailliert darstellen
hungare:
részletez
nederlande:
detailleren
pole:
uszczegóławiać, prcecyzować
ruse:
детализировать
slovake:
detailizovať, doviesť do podrobností

detalado, detaligo

1.
Preciza kaj aparta konsiderado pri ĉiuj partoj de tuto: mi ekokupis min pri la priskribado de ĉiuj plantoj de la insulo […] kun sufiĉa detalado por okupi min dum la cetero de miaj vivotagoj [20]; fari la detaladon de konto; la detaligo tamen ne estas signo de kvalito [21].
2.
EKON Pomalgranda vendado. VD:debito.
beloruse:
1. дэталізацыя 2. продаж у раздроб
ĉine:
2. 零售貿易 [língshòumàoyì], 零售业 [língshòuyè], 零售商业 [língshòushāngyè]
france:
1. détail (énumération complète), examen détaillé, revue (examen détaillé) 2. détail (action de vendre au détail)
germane:
1. Einzelaufstellung, genaue Aufstellung, genaue Aufführung, Detaillierung 2. Einzelverkauf, Verkauf im Kleinen, Verkauf en detail, Kleinvertrieb, Einzelhandel
hebree:
פירוט
hungare:
1. részletezés 2. kiskereskedelem, kicsiben eladás
japane:
詳述 [しょうじゅつ], 列挙 [れっきょ], 小売 [こうり]
nederlande:
1. detailleren (z.nw.) 2. kleinhandel
pole:
2. sprzedaż detaliczna
ruse:
1. детализация 2. розничная торговля

detalaĵo

(arkaismo)
Detalo2: koncerne la detalaĵojn oni jam tiam vidis tion, kion oni vidas nun [22]; ŝi estis […] tro nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj Marta ; mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj Marta ; [ŝi] demandis nur pri detalaĵoj [23].
Rim.: Ŝajnas, ke mankas ekzemploj kun la senco detalo 1, sed povas esti, ke la unua citita ekzemplo celas ĝin. La laŭdevena adjektiva karaktero de la radiko, verŝajne instigis al uzo de detalaĵo en pli vasta senco, ol ĝi havas hodiaŭ.
beloruse:
падрабязнасьць
hebree:
פרט
japane:
枝葉末節 [しようまっせつ]
pole:
detal, drobiazg, szczegół
ruse:
подробность

detalisto

EKON
Vendisto, kiu vendas detale2: fondi tie filion aspiras ĉiuj ajn detalistoj [24]. SIN:detalvendisto
24. Igarasi Takeo: Ginza, Monato, 2001/01, p. 13
beloruse:
гандляр у раздроб
ĉeĥe:
maloobchodník
ĉine:
个体商店 [gètǐshāngdiàn], 零售貿易售貨員 [língshòumàoyìshòuhuòyuán], 零售商 [língshòushāng], 分銷商 [fēnxiāoshāng]
france:
détaillant
germane:
Einzelhändler, Einzelhandelskaufmann
hebree:
קִמעוֹנַאִי
hungare:
kiskereskedő
japane:
小売商人 [こうりしょうにん]
nederlande:
kleinhandelaar
pole:
detalista
ruse:
розничный торговец
slovake:
maloobchodník

maldetala

1.
Ĝenerala, sendetala: rakonti laŭ maldetalaj trajtoj; la maldetala strukturo povas esti disdividita en tri korektigajn termojn [25]; oni serĉas komence distingilojn de la maldetala subdivido, por poste antaŭenpenetri al pli malgrandaj formeroj [26].
2.
EKON Pogranda.
beloruse:
1. агульны, абагульнены, без падрабязнасьцяў 2. гуртовы, оптавы
ĉeĥe:
povšechný
ĉine:
1. 概括地 [gàikuòdì], 概略 [gàilüè], 糙 [cāo]
france:
grossier (sans détail), gros (sans détail), sommaire (sans détail), (commerce) de gros
germane:
1. grob, in groben Zügen 2. den Großhandel betreffend, im Großhandel
hispane:
burdo
hungare:
1. általános, vázlatos 2. nagybani
japane:
大づかみの [おおづかみの], 卸売りの [おろしうりの]
nederlande:
1. in grote trekken 2. groothandels-
pole:
1. zgrubny, pobieżny, bez detali, bez szczegółów, niedokładny 2. hurtowy
ruse:
1. в общих чертах 2. оптовый
slovake:
povrchný
ukraine:
у загальних рисах, недетальний, оптовий

maldetale

1.
En maniero maldetala: maldetale prilaborita, kvadratforma ĉaroŝranko [27]; ankaŭ la bankedojn ĉe la kortego li priskribas nur maldetale [28].
2.
EKON Pogrande: vendi maldetale.
beloruse:
1. агульна, без падрабязнасьцяў 2. гуртом, оптам
ĉeĥe:
hrubě
france:
(vendre) en gros 1. en gros (sans détail) , grossièrement (sans détail) , grosso modo, sommairement
hispane:
burdamente
hungare:
nagyban
japane:
ざっと, 卸売りで [おろしうりで]
nederlande:
in het groot
pole:
1. zgrubnie, pobieżnie, bez detali, bez szczegółów, niedokładnie 2. hurtowo
ruse:
оптом
slovake:
hrubo, povrchne

podetala

EKON Detala2: podetala vendo [29]; nia firmao, […] nun havis oficejon kaj podetalan butikon KrM ; ni starigis du komercajn asociojn: unu podetalan kaj unu pograndan KrM .
29. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo, 2009
beloruse:
гуртовы, оптавы
germane:
po~a vendo: Einzelhandel.
ukraine:
роздрібний, поштучний

administraj notoj

pri detal/o :
  Pri fundamenteco: en la Fundamento aperas
  nur la nuda radiko "detal" (kun adjektivaj
  tradukoj) kaj la adverbo "detale". Mi komprenas,
  ke la marko * en art/kap koncernas la radikon,
  sed en drv/kap koncernas la vorton, krom cxe
  la adjektiva derivajxo, kiu kvankam ne vere aperas
  en la Fundamento, tamen aperas virtuale...
  [MB]