2variant/o PVEF
varianto
- 1.
-
Reeldono aŭ prezento de verko,
diferenca en iuj aspektoj de la originalo:
kia troŝarĝo de la tramo […], estas sendube pli oportuna la pariza
varianto (de metropoliteno), kie la laboroj estas farataj sub la tero
Metrop
.
- a)
Iomete diferenca redakcio de teksto
liverita de alia manuskripto aŭ eldono:
la fino devas esti preparita tre bone, preskaŭ laŭvorte, estas eĉ konsilinde
kunmeti plurajn variantojn de la fino, tiel ke – laŭ la cirkonstancoj – oni
povu elekti la plej taŭgan
Ret
.
- b)
Diferenca interpreto aŭ aliĝenra eldono de artverko:
pentraĵo de Rembrandt „Danae“ en la unua varianto precize kopiis la
samtitolan
pentraĵon de Caracci
KFl
;
mi relegis la ĉarman fabellibron […] pri Pinokjo, iam mi vidis la
filmvarianton de tiu fabelo
LGA
;
ili prenis unu la alian je la manoj, ekdancis iun varianton de „fokstroto“
Metrop
;
Printempa Varianto
(poemo de R. Schwartz)
[1].
versio1
modifo - 2.
-
Variaĵo:
ĉu vi konas alian specon de socio, malsimilan al tiuj? ekzistas variantoj de tiuj
kvar, ekzemple monarkioj kaj eĉ aĉetita reĝposteno
Rsp
;
tiuj variantoj k̟, k, k̠ estas alofonoj de la fonemo /k/
[2];
en la deko de la ĉeestantoj, reprezentiĝis ĉiuj variantoj de junaj viroj:
idealistoj, spekulaciemuloj, strebuloj kaj aliĝemuloj
KKr
.
variacio
vari·ant·o (variablo)1.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Printempa Varianto
2. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
2. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
- angle:
- variant, different form, fork
- beloruse:
- варыянт
- ĉeĥe:
- biol. odchylka, mat., nevh. proměnná, obměna, varianta
- ĉine:
- 异质体 [yìzhìtǐ], 異質體 [yìzhìtǐ], 变异株 [biànyìzhū], 變異株 [biànyìzhū], 变体 [biàntǐ], 變體 [biàntǐ], 变种 [biànzhǒng], 變種 [biànzhǒng]
- france:
- leçon (d'un manuscrit), variante (textuelle)
- germane:
- Variante
- greke:
- παραλλαγή
- hispane:
- lectura (de un manuscrito), variante (textual)
- hungare:
- szövegváltozat
- nederlande:
- variant
- pole:
- wariant, odmiana
- portugale:
- variante
- ruse:
- вариант
- slovake:
- obmena, odchýlka, variant
- ukraine:
- варіант, змінна (величина)