*varb/i

*varbi

(tr)
Fari per siaj instigoj, ke:
1.
MIL iu soldatiĝu: la banditojn kaj aventuristojn ili varbis en la armeon [1].
2.
POL iu aniĝu al grupo, partio, doktrino: vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton [2]; proklaminte la evangelion al tiu urbo, kaj varbinte multajn disĉiplojn, ili revenis [3]; la homaranismo […] varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado [4]; varbi kvalifikitajn profesorojn [5]; Haider en la pasinto ja varbis iamajn naziojn [6]. SIN:konverti
3.
EKON iu aĉetu produkton aŭ servon, t.e. fariĝu kliento: kolortelevidaj programoj kun multe da interprograma varbado [7]; hoteloj en junio malaltigas siajn prezojn kaj varbas per la romantika nocio „junia novedzino“ [8]; ni konstante devas varbi novajn abonantojn [9]; spite al ĉiaj niaj varbado kaj reklamado, la magazino ne furoris [10]. SIN:reklami1
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
2. La Nova Testamento, Mateo 23:15
3. La Nova Testamento, La agoj 14:21
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
5. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
6. Vinko OŠLAK/pg: Aŭstrio kaj la ceteraj, Monato, 2000/06, p. 12
7. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
8. Monato, Hori Yasuo: Ĉu ĝoja plorpluvo?, 2003
9. Monato, Stefan Maul: Antaŭen, 2004
10. Monato, Maul Stefan: Retrorigarde kaj perspektive, 2004
angle:
enlist 1. recruit 3. advertise
beloruse:
вэрбаваць, вабіць, прывабліваць, прыцягваць, залучаць
bretone:
tuta
ĉeĥe:
provádět nábor, získávat
france:
recruter
germane:
1. anwerben, rekrutieren 2. werben, anwerben, gewinnen
hebree:
לגייס
hispane:
reclutar
hungare:
toboroz, verbuvál
itale:
1. reclutare 2. affiliare
japane:
募集する [ぼしゅうする], 徴募する [ちょうぼする]
katalune:
reclutar, allistar, enrolar
nederlande:
ronselen, werven 1. rekruteren
pole:
1. zaciągać (do wojska) 2. kaptować, werbować
portugale:
alistar, recrutar
rumane:
capta
ruse:
вербовать
slovake:
(z)verbovať, robiť nábor, verbovať
ukraine:
вербувати, набирати, наймати, залучати

varbilo

Io, per kio oni varbas; reklamilo: kelkaj fervojaj kompanioj […] eldonis varbilojn kaj prospektojn en Esperanto EeP ; mi montris kelkajn ekzemplerojn de Kontakto kaj […], informilojn kaj varbilojn Kon11 ; aktiveco estas la plej grava varbilo [11]; ĉu vi konas pli efikajn varbilojn ol aŭskultebla pruvo de Esperanto-kulturo Kon11 ? SUB:aviztabulo, flugfolio, pendoŝildo, prospekto
11. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
beloruse:
рэклямны матар'ял, сродак залучэньня
germane:
Werbeträger, Werbung
ukraine:
рекламний проспект, рекламний матеріал

varbisto

Kiu profesie varbas: vi alkondukis ja tutan aregon da rekrutoj, vi bravega varbisto [12]; varbisto ĉe granda kompanio raportis, ke multaj laboristoj […] demisias post kelke da monatoj [13]. VD:reklamisto
angle:
recruiter, head hunter
beloruse:
вярбоўшчык
germane:
Anwerber
japane:
募集係 [ぼしゅうかかり], 勧誘員 [かんゆういん], 徴兵官 [ちょうへいかん]
ukraine:
вербувальник

administraj notoj