tekton/a, tektonik/a

tektona, tektonika

1.
ARKI Koncernanta la konstruon de io: (figure) ĝi spegulas malnovan zorgon subkuŝantan sub la ideo de la alvenonta tektona renverso ĉe la mondekonomia potenco favore al Orient-Azio [1]. VD:aranĝo1, arĥitekturo2, kunaĵo1, strukturo1
2.
GEOL Koncernanta la strukturon de la terkrusto kaj ties terdinamikajn movojn: movoj en la tektonaj platoj [2]; Pakistano situas sur la rando de la eŭrazia kaj hindia tektonaj platoj, tial tertremoj tre ofte okazas tie [3]; trairante Centran Azion, de la Pamiro-montoj ĝis la vastegaj kazaĥaj stepoj, eblas eksenti la tektonajn misformiĝojn, kiuj okazas kerne de Eŭroazio [4]. VD:kontinentodrivo
HOM:tektono (arbo)
1. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Pekino Trudiĝas en Konvaleska Azio
2. Paulo Silas: La lastaj tagoj de Lillo, Monato, 2015/11, p. 24
3. NADIPEDIA: Evolulandoj ― Dependo de religio en Pakistano, Monato, 2017/02, p. 9
4. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Mallaŭtaj rivalecoj inter Usono, Rusujo kaj Ĉinujo
angle:
tectonic
beloruse:
тэктанічны
france:
tectonique
germane:
tektonisch 1. das Gefüge betreffend
ukraine:
тектонічний

administraj notoj