*arĥitektur/o, 8arkitektur/o

*arĥitekturo, arkitekturo

1.
ARKIBELA Belarto pri planado kaj farado de konstruaĵoj: ĉi tiuj gigantaj laboroj postulis, krom konoj de la astronomio, geometrio, meĥaniko kaj arĥitekturo, ankaŭ perfektan organizon [1]; li okupis sin ankaŭ pri arĥitekturo, grafiko, ilustrado de tekstoj, muzika komponado kaj desegnado [2]. VD:konstruarto
2.
Ĝenerala aranĝo, strukturo de tuto en diversaj, kunfunkciaj partoj: domo de tiel bela arĥitekturo IK ; kial vi vizitis tiujn urbojn ‐ ĉu por vidi la maŭran arkitekturon [3]? imponas arĥitekturo en [...] irakaj urboj — oficejoj, hospitaloj, eĉ simplaj vendejoj okulfrapas pro (almenaŭ laŭ mi) avangarda beleco [4].
a)
KOMP Ĝenerala aranĝo de komputika sistemo, kun ĝiaj aplikaĵoj, interkomunikoj, rutinoj, aŭ kun ĝia maŝinaro: Ana jam dekomence planis pli sekuran arkitekturon de la datumbazoj [5].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
2. Monato, Julius Hauser: Pentristo de la homo kaj de la naturo
3. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, superstiĉo
4. Paul BLASKOWICZ: Iraka arĥitekturo, Monato, 2003
5. M. Fettes: en: UEA promesas novan retejon ene de kelkaj monatoj, libera folio, 2018-02-27
angle:
architecture
beloruse:
архітэктура
bretone:
adeiladouriezh, tisavouriezh
ĉine:
2. 建筑学 [jiànzhúxué], 建築學 [jiànzhúxué]
france:
architecture
germane:
Architektur
hebree:
ארכיטקטורה
hispane:
arquitectura
hungare:
építőművészet, architektúra
indonezie:
arsitektur
japane:
建築術 [けんちくじゅつ], 建築学 [けんちくがく], 建築様式 [けんちくようしき]
katalune:
arquitectura
perse:
معماری
pole:
architektura
ruse:
архитектура
svede:
arkitektur
ukraine:
архітектура

arĥitekturisto, arkitekturisto

ARKI Fakulo pri arĥitekturo; arĥitekto, arkitekto: mi ricevos oficon en la oficejo de la arĥitekturisto de la urbo Varsovio Marta ; li serĉis la urbon havantan la fundamentojn, kies arĥitekturisto kaj konstruanto estas Dio. [6]; mi volas fariĝi arĥitekturisto, eniri en la karieron artistan [7].
angle:
architect
beloruse:
архітэктар
bretone:
adeiladour, tisavour
france:
architecte
germane:
Architekt
hebree:
אַדְרִיכָל
hispane:
arquitecto
hungare:
építőművész, építész
indonezie:
arsitek
katalune:
arquitecte
perse:
معمار، مهندس معماری، آرشیتکت
pole:
architekt
ruse:
архитектор
slovake:
architekt
svede:
arkitekt

administraj notoj