*tavol/o UV
*tavolo
- 1.
-
Maldika etenditaĵo da iu substanco sur io alia:
la fruktodona tavolo de la tero
[1];
subtera sulfura tavolo
[2];
matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro
[3];
la supra tavolo de la neĝo povus fariĝi[s] firma
[4];
la aĝon de la arbo oni difinis per la nombro de la tavoloj sur la ŝtipo
[5];
ni kutime lokis la du bestojn […] sur dika tavolo da pajlo
[6];
geologiaj tavoloj apartenantaj al la lasta glacia periodo
[7];
liaj fortikaj muskoloj estis kaŝitaj sub tavolo de graso
[8];
(figure)
la pasinto subite trabreĉis la multjaran tavolon de labortage grizaj pensoj kaj
sentoj
[9];
(figure)
[lia] lango ĉiam estas kovrita per tre dika tavolo da ĉikanoj
[10];
(figure)
la glacia tavolo da antaŭjuĝoj de la mondo estas rompita, kaj nia afero kreskas
regule kaj senhalte
[11].
nivelo,
sternaĵo,
sedimento,
tapiŝo,
tego - 2.
Parto de la socio konsiderata kompare kun pli superaj kaj pli
malsuperaj partoj:
Katarina la Dua entreprenis veran kampanjon por francigi la regantajn tavolojn
de sia Imperio
[12];
la britaj esperantistoj tre multe superreprezentiĝas en la pli altaj sociaj
tavoloj
[13];
homoj el neprivilegiitaj tavoloj
[14];
persono el malalta socia tavolo
[15];
el la krizo eskapis ampleksa tavolo da loĝantoj
[16];
en Hindio la kastoj havis siajn apartajn lingvojn komencante per la supera kasto
de bramanoj, kiuj parolis sanskrite, ĝis la malsupraj tavoloj, troviĝantaj
ekster la kastoj, kiuj parolis diversajn prakritajn dialektojn
[17].
kasto,
klaso1.a
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro V
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:13
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
9. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
13. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
14. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
15. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 21
16. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 2
17. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto

- angle:
- layer
- beloruse:
- слой, пласт
- bulgare:
- слой, пласт
- ĉeĥe:
- geologická vrstva, sloj
- ĉine:
- 层 [céng], 層 [céng], 塗層 [túcéng], 涂层 [túcéng], 图层 [túcéng], 圖層 [túcéng]
- france:
- couche
- germane:
- Schicht 1. Lage (Schicht) 2. Stand (Gesellschaftsschicht), Gesellschaftsschicht
- hispane:
- estrato, capa estrato (social), clase (social)
- hungare:
- réteg
- japane:
- 層 [そう], 地層 [ちそう], 階層 [かいそう]
- nederlande:
- laag
- pole:
- warstwa
- ruse:
- слой, пласт
- slovake:
- geologická vrstva, sloj
- ukraine:
- шар, пласт, ярус, нашарування, верства
tavoligi
(tr)
-
Aranĝi, dividi laŭ tavoloj:
mia edzino faras […] kvadratetojn de bakita tavoligita tritikpasto
[18];
la pastro prenis la kuprajn incensujojn […] kaj tavoligis ilin, por
tegi la altaron
[19].
stakigi
18.
Monato, Garbhan Macaoidh: Manĝu por sano, samideano!, 2003
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:39
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:39
- angle:
- to layer
- beloruse:
- расслойваць
- bulgare:
- разслоявам
- ĉeĥe:
- navrstvit, rozvrstvit
- ĉine:
- 叠加 [diéjiā], 疊加 [diéjiā]
- france:
- stratifier
- germane:
- schichten, übereinander legen
- hispane:
- estratificar
- hungare:
- rétegez
- japane:
- 層にする [そうにする]
- pole:
- pokrywać warstwami, nawarstwiać
- portugale:
- estratificar
- ruse:
- расслаивать, расслоить
- slovake:
- navrstviť, rozvrstviť
- ukraine:
- розшарувати, розмістити шарами
globtavolo
MatVort
-
Parto de
sfero 1.b,
situanta inter du paralelaj ebenoj, sekcantaj la sferon.
sferdiskoRim.: Kiam unu el la ebenoj tanĝas la sferon, oni ricevas segmenton (de sfero). Tial globtavolo en iuj naciaj lingvoj nomiĝas „dubaza sfera segmento“.
- angle:
- spherical layer
- beloruse:
- шаравы пласт
- france:
- segment sphérique à deux bases
- germane:
- Kugelschicht
- hungare:
- gömbréteg
- pole:
- warstwa kuli
- ruse:
- шаровой слой
tertavolo
- angle:
- soil layer, soil horizon, soil profile
- beloruse:
- слой глебавы, пласт глебавы
- bulgare:
- земен слой
- ĉine:
- 地层 [dìcéng], 地層 [dìcéng], 土层 [tǔcéng], 土層 [tǔcéng]
- france:
- couche de terre, strate
- pole:
- warstwa geologiczna
subtavolo
- 1.
- Suba, malsupra tavolo: gazeto servis kiel subtavolo por tapeto [21]; subsojle de la konscio, en la subtavolo [22].
- 2.
- (figure)
Antaŭa bazo de io postveninta:
la plej influa subtavola lingvo estas kutime la lingvo
parolata kun la samklasanoj kaj kunludantoj dum la jaroj
lernejaj
[23].
substrato
21.
W. Usakiewicz:
Trarigardo de la E-gazetaro, Pola Radio, 2006-07-11
22. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
23. C. Piron: Ĉu la jida influis Esperanton?, Israela esperantisto, 2004-07
22. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
23. C. Piron: Ĉu la jida influis Esperanton?, Israela esperantisto, 2004-07
- angle:
- 1. underlayer 2. supporting base, substratum, substrate
- beloruse:
- 1. падслой, падложка, субстрат 2. падаснова
- ĉeĥe:
- podloží
- ĉine:
- 下层 [xiàcéng], 下層 [xiàcéng], 基材 [jīcái]
- france:
- sous-couche, substrat
- japane:
- 下地 [したじ], 下層 [かそう], 基層 [きそう], 基盤 [きばん]
- pole:
- podkład, baza
- slovake:
- podložie
- ukraine:
- субстрат, підоснова, нижній шар, нашарування
administraj notoj
glob~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.