substrat/o
substrato

- 1.
- Ia ajn realaĵo, substanca aŭ fenomena, kiu ebligas la ekziston de alia, kaj kvazaŭ subportas ĝin: en plantdomo la plantoj kreskas plej ofte en substratoj, kiuj pli aŭ malpli ne havas kontakton al la tero [1]; por enzim-sistemoj, ĝenerale, la transforma nombro estas la nombro de substrataj molekuloj suferantaj reakcion ĉiuminute danke al unusola enzim-molekulo [2].
- 2.
- (figure) Bazo, fundamenta ideo de doktrino ks: ŝia krea kapablo kuŝas ne en la lingvaĵo, sed en la rakonto, substrato, kiu portu la historian faktaron [3].
1.
Vikipedio, Substrato
2. Vikipedio, Influantaj faktoroj de enzima aktiveco
3. Monato, Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo
2. Vikipedio, Influantaj faktoroj de enzima aktiveco
3. Monato, Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo
- beloruse:
- субстрат
- ĉeĥe:
- podklad, substrát, základ
- france:
- substrat
- germane:
- Substrat
- hungare:
- 1. szubsztrátum 2. eszmei alap
- itale:
- substrato (fil.), sostrato (fil.)
- nederlande:
- substraat
- ruse:
- субстрат, основа
- slovake:
- podklad, substrát, základ
- ukraine:
- субстрат, підоснова, нижній шар