*ŝmac/i UV

ŝmac

(sonimito)
Bruo kiel ĉe subita lipmalfermo (kiso, maĉo): Ŝmac', survango aŭdiĝis en vic-ordo tia, ⫽ Kiel vorto post vorto, unu post alia [1]; ŝi kisetas la genuon de Joĉjo (ŝmac') [2].
1. A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 1918
2. [R. Cash?]: Rideto fin-julia , 2012
beloruse:
чмяк!, цмок!, шмяк!
france:
chmouïc
germane:
schmatz!
pole:
cmok

*ŝmaci

1.
(ntr)
Brui kiel ĉe subita malfermo de la lipoj, ekz-e ĉe forta kiso, brua manĝado, eltiro de piedo el ŝlimo k.s.: li time kraĉotusis kaj ŝmacis per la lipoj [3]; la pezaj paŝoj nun preteriris la domon, nur la mallaŭtiĝanta ŝmaco de la koto aŭdiĝis [4]; [li] per avida ŝmaco fumadis dum studentaj jaroj [5]; kiam Leopoldo vidis, ke sur la frunto de lia edzino pasas unu el tiuj ombroj, kies kaŭzon li tro konis, li havis neniun malfacilecon por ĝin vaporigi per blovo de ŝmacado [6]. VD: langoklaki, maĉi, suĉi
2.
(tr)
Ŝmace manĝi, kisi: kelkaj el ili melankolie ŝmacis pomojn Metrop ; du bone nutritaj bovinoj, apatie ŝmacantaj fojnon Metrop ; ŝi do saltis al lia kolo kaj lin pasie ŝmacadis, balbutante mallaŭte [7].
3. A. Ĉeĥov, trad. K. Bein: Patro, Internacia krestomatio, 1907
4. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, V.
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Antaŭsignoj
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
angle:
smack, *kiss loudly (with a smack)
beloruse:
цмокаць, чмякаць, чвякаць, хлюпаць
ĉine:
吧嗒 [bāda]
france:
*baiser bruyamment, faire un bruit de succion
germane:
*schmatzen
hispane:
besar o comer con ruido
hungare:
csámcsog, cuppant, cuppog
itale:
schioccare (con bocca o labbra)
japane:
チュッと音を立てる [チュッとおとをたてる]
nederlande:
smakken
perse:
ملچ‌ملوچ کردن، ماچ‌وموچ کردن
pole:
cmokać, mlaskać
ruse:
чавкать, *чмокать (губами), хлюпать (о грязи)
ukraine:
чмокати, плямкати (губами), цмокати (язиком), чавкати, хлюпотіти (про болото)

administraj notoj