svelt/a PV

svelta

Ĉarme kaj elegante maldika: la gracia kruro restas longe sur la ŝtupo […] Karlo havas tempon bone ĝui la vidon de la delikataj, sveltaj linioj [1]; sveltaj, betonaj akvoturoj [2]; alvenis la jura konsilisto, […] lia svelta eleganteco akcentis la ordinarecon de ĉiuj aliaj [3]; merginte en la harojn siajn sveltajn fingrojn kun la pinte fajlitaj ungoj, ŝi relegadis la skribitan [4]; sur neverŝajne sveltaj kolonoj ripozas ŝtonpuntaĵo, kvazaŭ ĝi ŝvebus en la aero [5]; kolosa svelta pikilo, el brila korod-imuna ŝtalo kaj nomita „The Spike“ altas 120 metrojn [6].
angle:
slim, slender
beloruse:
зграбны, ладны, спрытны
ĉeĥe:
štíhlý
ĉine:
纖纖 [xiānxiān], 纤纤 [xiānxiān], 苗条 [miáotiao], 苗條 [miáotiao], 細長 [xìcháng], 细长 [xìcháng], 修長 [xiūcháng], 修长 [xiūcháng]
france:
svelte
germane:
schlank
hungare:
karcsú, sudár, deli
itale:
slanciato, snello, affusolato, agile (di figura), svelto (di figura)
japane:
すらりとした, すんなりとした, ほっそりした
katalune:
esvelt, abrinat
nederlande:
slank
pole:
smagły, smukły, szczupły, zgrabny
ruse:
стройный
slovake:
štíhly
svede:
slank
tibete:
ཤ་སྐམ་པོ་
ukraine:
стрункий, зграбний, зґрабний

malsvelta

Dika, peza, maleleganta: li estis malsvelta kaj forte konstruita [7]. VD:plumpa
7. H. Sienkiewicz, trad. M. Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbaro, Varsovio, 1978
beloruse:
нязграбны, няўклюдны
ĉine:
矮墩墩 [ǎidūndūn]
france:
trapu
germane:
stämmig, kräftig (dick), dick, untersetzt
itale:
sgraziato, pesante (di figura)
katalune:
rabassut, desairós, desmanegat
nederlande:
dik, corpulent
pole:
przysadzisty

administraj notoj