suspend/i PIV1

suspendi

(tr)
JUR Portempe senfunkciigi, tamen ne eksigante aŭ nuligante: la estrino […] suspendis la instruiston [1]; la brita registaro suspendis la aŭtonoman parlamenton demokratie elektitan de la nordirlanda popolo [2]; la Monda Federacio de Futbalo portempe suspendis la albanan nacian futbalteamon [3]. VD:haltigi, interrompi1, paŭzigi
1. J. J. Santos: Diantoj ... kaj dornoj, Monato, 2007/0809, p. 8-9
2. IRL: Karuselo de seniluziiĝo, Monato, 2000/06, p. 7
3. Monato, Bardhyl Selimi: Punŝoto, 2008
angle:
suspend (legal)
beloruse:
адстраняць ад пасады (часова), прыпыняць (дзеяньне, паўнамоцтвы)
ĉeĥe:
suspendovat
ĉine:
免职 [miǎnzhí], 免職 [miǎnzhí], 暂停 [zàntíng], 暫停 [zàntíng]
france:
relever de ses fonctions, suspendre (interdire)
germane:
suspendieren, entheben
itale:
sospendere (giur.)
pole:
zawieszać w czynnościach
portugale:
suspender
slovake:
suspendovať
ukraine:
тимчасово відсторонити від посади, призупинити (чинність закону)

suspendo

Portempa senfunkciigo aŭ ĉesigo: Rusio nepre per suspendo de la traktato faris la averton, ke Rusio ne kunlaboros plu kun NATO [4]; ĉar plejparte nordirlandanaj elektantoj voĉdonis por la nova parlamento […], la suspendo aspektas maldemokratie kaj maljuste [5]; la ministrejo pri edukado nuligis la suspendon, sed irigis la instruiston al la mezgrada lernejo [6]; naŭ esplor-juĝistoj kaj kvar prokuroroj […] ankoraŭ atingis decidon nek pri akuzado, nek pri suspendo de la esploro [7]. VD:intermito, moratorio2, prokrasto
4. Ĉina Radio Internacia: Rusio montras sin necedema..., 2007-07-27
5. IRL: Karuselo de seniluziiĝo, Monato, 2000/06, p. 7
6. Monato, João José Santos: Diantoj ... kaj dornoj, 2007
7. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton, 2011
angle:
suspension (legal)
beloruse:
адстраненьне ад пасады (часовае), прыпыненьне (дзеяньня, паўнамоцтваў)
ĉeĥe:
pozastavení výkonu funkce, suspendace
france:
cessation, suspension (cessation)
germane:
Suspendierung, Enthebung
itale:
sospensione (giur.)
pole:
zawieszenie w czynnościach
portugale:
suspensão
slovake:
pozastavenie výkonu funkcie

administraj notoj