moratori/o SPV

moratorio

1.
EKON Pagoprokrasto konsentita al ŝuldanto: necesas ne moratorio, sed pura kaj simpla forstreko de la ŝuldo [1].
2.
POL Portempa leĝa malpermeso aŭ ĉesigo de iu agado: moratorio por la konstruado de atomcentraloj [2]; George Ryan, guberniestro de la ŝtato Illinois […] dekretis moratorion pri ekzekutoj [3]. VD:intermito, interrompi1, paŭzo, ultimato
1. I. Ramonet, trad. V. Lutermano, trad. P. Beaudonnet: Post la cunamo, le Monde diplomatique, 2005-01
2. Monato, Hektor Alos i Font: Venta energio superas la atoman, 2005
3. R. Picard: Tim, mortkondamnita..., 2000-03
beloruse:
мараторый
ĉeĥe:
moratorium
ĉine:
延期偿还 [yánqīchánghuán], 延期償還 [yánqīchánghuán]
france:
moratoire
germane:
Moratorium
japane:
モラトリアム, 支払猶予 [しはらいゆうよ]
pole:
moratorium
rumane:
moratoriu
slovake:
moratórium, príročie
ukraine:
мораторій, відстрочка платежів

administraj notoj