1strigl/i PV

strigli

(tr)
Brosi kaj purigi haŭton kaj harojn de ĉevalo aŭ hejma besto: granda besto, kiu ĉiam estas priservata, striglata, vartata kaj ricevas bonan manĝadon [1]; ili venu ĉi tien […], striglu al mi la barbon [2]; (figure) la ferdeko estas striglita kaj lavita de la ŝipanaj laviloj ĝis la pargeta brilo Metrop ; (figure) la karlsruhaj juĝistoj striglis la Lisbonan Traktaton tiel ke ili submetis ĝian akordigeblon kun la germana konstitucio (Baza Leĝo) al akompana leĝo [3]. VD:kombi, frizi, frotpurigi, skrapi1
angle:
curry-comb, groom, rub down
beloruse:
чысьціць скрэблам
ĉeĥe:
hřebelcovat
france:
étriller
germane:
striegeln
hungare:
csutakol, vakar(csutakol)
japane:
櫛をかける [くしをかける]
katalune:
estrijolar
nederlande:
roskammen
pole:
czesać, czyścić zgrzebłem
ruse:
чистить скребницей
slovake:
česať koňa ap.
ukraine:
чистити скребницею/скреблом (тварину)

striglilo

Speciala ilo por strigli konsistanta el kelkaj paralelaj metalaj kombiloj: oni sciiĝis ke la nigrulo forŝtelis duonon de la hordeo kiun li ricevis por la brutaro, ankaŭ grenŝelojn ŝtipojn, striglilojn, antaŭtukojn [4].
4. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973
angle:
curry-comb, currycomb
beloruse:
скрэбла, скрабло
ĉeĥe:
hřeblo
france:
étrille
germane:
Striegel
hungare:
csutak, lóvakaró
japane:
馬ぐし [うまぐし]
katalune:
estríjol
nederlande:
roskam
pole:
zgrzebło
ruse:
скребница
slovake:
česadlo, česák
ukraine:
скребниця, скребло

administraj notoj