romanik/o SPV

romaniko

ARKIBELA
Arkitektura kaj pentra stilo vigla de la 10a ĝis la 12a jarcento precipe en okcidenta Eŭropo, favoranta simplajn formojn, freŝajn, popolecajn ornamaĵojn, arkajn volbojn, kun multaj regionaj substiloj: en la 15a jarcento, la malnova romanikstila kirko estis renovigita kaj pligrandigita, ĉar pro pliiĝo de la pilgrimado al sankta Vincento Ferrer la preĝejo iĝis tro malvasta [1].
1. Monato, Elisabeth Le Dru: Vizito al Vannes
angle:
Romanesque
beloruse:
раманскі стыль
ĉeĥe:
románský sloh
france:
style roman
germane:
Romanik
hispane:
románico
hungare:
román stílus
nederlande:
romaanse stijl
pole:
sztuka romańska
portugale:
românico
rumane:
arta romanică
ruse:
романский стиль
slovake:
románsky sloh

romanika

Konforma al romaniko: Guarda, originale romanika, estas la plej alta urbo en Portugalio, en kiu dominas granito kaj malfrugotika katedralo [2]; ĝi havas […] bazilikon, arkitekturan juvelon en gotika kaj romanika stiloj [3]; en ĉi tiu klostro unuiĝis elementoj de la okcidenta (romanika kaj gotika) kaj la orienta (bizanca) stiloj [4]; en la sama preĝejo troviĝas unika trezoro, romanika baptujo el la unua duono de la dekdua jarcento [5].
2. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio
3. Monato, Marc Gassion: Aude
4. Monato, Dimitrije Janičić: Klostro protektata de Unesko
5. Monato, Petro De Smet': Ĉu ŝtormo en tetaso aŭ en ambono?
angle:
Romanesque
beloruse:
раманскі (раманскага стылю)
france:
roman (adj.)
germane:
romanisch
hungare:
román stílusú
japane:
ロマネスクの
nederlande:
romaans (stijl)
pole:
romańska
rumane:
romanică
ruse:
романский
ukraine:
романський

administraj notoj