*sed UV
*sed
-
Kunordiga konjunkcio montranta kontraŭecon, malsamecon aŭ
diferencon
inter tio, kio antaŭas kaj tio, kio sekvas, kaj konsekvence
servanta
por esprimi limigan kondiĉon, eĉ ankaŭ surprizon aŭ nur
simplan
transiron al alia ideo:
mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon
[1];
ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne
[2];
la menciitan kvoton elektas ne la delegita reto, sed la tuta individua
membraro
[3];
kelkaj povas, sed ne volas lerni
[4];
mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ
revenos
[5];
li ĉiam elpaŝadis kun ia sed
(kontraŭdiro, pridubo)
[6];
mi ne havas kancelarion, sed mi devas mem ĉion plenumi en
miaj liberaj horoj
[7];
la esperantismo celas la reciprokan komprenadon kaj konsekvence
ankaŭ estimon kaj amon inter tiuj gentoj kaj nacioj, sed
tiu celado estas ofte malbone komentariata
[8];
mia kredo, do, estas bazita, ne nur sur persona sperto, sed ankaŭ sur
[…] instinkta juĝo
[9];
lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta ol
lingvoj naturaj
[10];
sed ni revenu al nia interrompita analizado
[11];
sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto
[12];
lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn
PrV
;
riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo
PrV
;
lango miela, sed koro kruela
PrV
;
Dion fidu, sed senfare ne sidu
PrV
.
anstataŭe, aliflanke, cetere,
dum3, kontraŭe, flankelasante tion, male, tamen
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
3. La Ondo de Esperanto, 2001, №3
4. Monato, Albisturo Kvinke: Disleksio, 2005
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
9. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
11. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
12. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, II
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
3. La Ondo de Esperanto, 2001, №3
4. Monato, Albisturo Kvinke: Disleksio, 2005
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
9. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
11. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
12. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, II
- afrikanse:
- maar
- albane:
- por
- amhare:
- ግን
- angle:
- but
- arabe:
- لكن
- armene:
- բայց
- azerbajĝane:
- lakin
- beloruse:
- але, а
- bengale:
- কিন্তু
- birme:
- ဒါပေမဲ့
- bosne:
- ali
- bulgare:
- но, обаче, а
- ĉeĥe:
- ale, avšak, jenže, nýbrž, ovšem, ovšemže
- ĉine:
- 却 [què], 卻 [què], 然而 [ránér], 可是 [kěshì], 但是 [dànshì], 但 [dàn]
- ĉuvaŝe:
- анчах, ҫапах та
- dane:
- men
- estone:
- kuid
- eŭske:
- baina
- filipine:
- ngunit
- finne:
- mutta, vaan
- france:
- mais
- galege:
- pero
- germane:
- aber, jedoch, allein, allerdings, sondern (konj.)
- guĝarate:
- પરંતુ
- haitie:
- men
- haŭse:
- amma
- hebree:
- אבל, אך
- hinde:
- लेकिन
- hispane:
- pero
- hungare:
- de, azonban
- igbe:
- ma
- indonezie:
- tetapi
- irlande:
- ach
- islande:
- en
- itale:
- ma, però
- japane:
- しかし
- jave:
- nanging
- jide:
- אָבער
- jorube:
- ṣugbọn
- kanare:
- ಆದರೆ
- kartvele:
- მაგრამ
- katalune:
- però, sinó
- kazaĥe:
- бірақ
- kimre:
- ond
- kirgize:
- бирок
- kmere:
- ប៉ុន្តែការ
- koree:
- 하지만
- korsike:
- ma
- kose:
- kodwa
- kroate:
- ali
- kurde:
- lebê
- latine:
- sed
- latve:
- bet
- laŭe:
- ແຕ່ວ່າ
- litove:
- tačiau
- makedone:
- но
- malagase:
- fa
- malaje:
- tetapi
- malajalame:
- പക്ഷേ
- malte:
- imma
- maorie:
- engari
- marate:
- परंतु
- monge:
- tab sis
- mongole:
- харин
- nederlande:
- maar
- nepale:
- तर
- njanĝe:
- koma
- okcidentfrise:
- wat
- panĝabe:
- ਪਰ
- paŝtue:
- خو
- pole:
- ale, lecz, ależ, zaś
- ruande:
- ariko
- ruse:
- но, а
- samoe:
- ae
- sinde:
- پر
- sinhale:
- නමුත්
- skotgaele:
- ach
- slovake:
- ale, avšak, keď, no
- slovene:
- vendar
- somale:
- laakiin
- ŝone:
- asi
- sote:
- empa
- sunde:
- tapi
- svahile:
- lakini
- svede:
- men
- taĝike:
- аммо
- taje:
- แต่
- tamile:
- ஆனால்
- tatare:
- ләкин
- telugue:
- కానీ
- tibete:
- ཡིན་ན་ཡང་
- tokipone:
- taso
- ukraine:
- але
- urdue:
- لیکن
- uzbeke:
- lekin
- vjetname:
- nhưng
- volapuke:
- ab
- zulue:
- kodwana