*rast/i UV
*rasti
(tr)

Prilabori grundon per rastilo,
kunkolektante fojnon, pajlon, falintajn foliojn, preparante bedon ks:
Johano frumatene rastas la korton antaŭ la ĉefdomo
[1];
forrasti la sablon antaŭ la pordo
[2];
beleta anglostila parketo tre kombita, tre brosita, tre rastita
KPr
;
Ursus, klinite antaŭ la kameno,
disrastis la grizan cindron kaj serĉis en ĝi
ardon
QuV
;
sur la areno aperis aro da homoj, por disrasti […] ie sablobulojn,
kungluitajn per koagulinta sango
QuV
;
[ili] trarastis,
ebenigis kaj surŝutis per dika tavolo da freŝa sablo
QuV
.
balai,
erpi,
skrapi
1.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro
1a
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- angle:
- rake
- beloruse:
- грабляваць
- ĉeĥe:
- hrabat, pročesávat, shrabat, shrabovat, shrabávat
- ĉine:
- 筢 [pá]
- france:
- ratisser
- germane:
- rechen, harken
- hispane:
- rastrillar
- hungare:
- gereblyéz
- japane:
- かく, かき集める [かきあつめる], かきならす, 徹底的に捜索する [てっていてきにそうさくする], 掃討する [そうとうする]
- katalune:
- rasclar, rampinar
- nederlande:
- harken
- pole:
- grabić (grabiami)
- portugale:
- juntar (com ancinho)
- ruse:
- сгребать граблями
- slovake:
- hrabať, pohrabať
- ukraine:
- гребти, згрібати (граблями)
rastilo

Kultiva aŭ ĝardena ilo konsistanta el longa tenilo kaj transversa
peco provizita je dentoj:
lia buŝo estis peco de malnova rastilo
[3];
frumatene eliris viroj kaj virinoj kun falĉiloj kaj rastiloj, rikoltmaŝinoj
zumadis sur la kampoj
InfanTorent2
;
en la lignaĵejo [li] riparis malnovajn rastilojn
HsT
;
pro manko de rastilo mi uzis branĉon de arbo
Rob
.
erpilo
- angle:
- rake
- beloruse:
- граблі
- ĉeĥe:
- hrábě
- ĉine:
- 筢 [pá], 耙 [pá], 草耙 [cǎopá]
- france:
- rateau
- germane:
- Harke, Rechen
- hispane:
- rastrillo
- hungare:
- gereblye
- japane:
- 熊手 [くまで], レーキ, チップ寄せ [チップよせ]
- katalune:
- rastell
- nederlande:
- hark
- pole:
- grabie
- ruse:
- грабли
- slovake:
- hrable
- ukraine:
- граблі
folirastilo, foliorastilo
Rastilo kun ventumile dismetitaj, iom flekseblaj dentoj, taŭga por
kolekti malpezajn aĵojn:
ili uzas foliorastilojn por tiri malpezajn derompaĵojn
[4].
balailo
4.
-: Iloj
kaj ekipaĵoj, [vidita en 2021]
- beloruse:
- граблі для лісьця
- france:
- râteau à feuilles
- germane:
- Laubbesen
- pole:
- grabie do liści