*provinc/o PV
*provinco
- 1.
- Vasta administra teritorio de regno, regata de reprezentanto de la centra registaro, pli granda ol gubernio: la tuta provinco de Babel [1]; de tie [ni veturis] al Filipi, kiu estas kolonio, ĉefurbo de la Makedonuja provinco [2]; li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando [3]; „Taishan“, la unua el kvin famaj montoj, sin trovas en la meza parto de Shandong-provinco [4]; vilaĝo en la zairia provinco Sud-Kivu [5]; Nova Skotio, provinco ĉe la atlantika marbordo de Kanado [6]; kun la provinco Holando ĉe la gvido, ili post plurjaraj bataloj abortigis la aneksajn pretendojn de la hispana reĝo [7].
- 2.
- Cetero de la lando, kontraste al la ĉefurbo: izolitaj esperantistoj el la provinco; li estas nelerta kaj naiva provincano [8]; ĉu via patrino neniam estis en Romo? — ne, Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro ofte tie ĉi estadis FK .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 7:16
2. La Nova Testamento, La agoj 16:12
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
4. Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro „Kvin famaj montoj“, p. 52a
5. S. Zandandu Ntomono Zola: Kiu respondecas?, Monato, 1997/05, p. 8
6. S. Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, 1997/07, p. 14
7. Sergej Derevjannyĥ: Atrakcio por lingvoŝatantoj?, Monato, 2001/11, p. 30
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. La Nova Testamento, La agoj 16:12
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
4. Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro „Kvin famaj montoj“, p. 52a
5. S. Zandandu Ntomono Zola: Kiu respondecas?, Monato, 1997/05, p. 8
6. S. Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, 1997/07, p. 14
7. Sergej Derevjannyĥ: Atrakcio por lingvoŝatantoj?, Monato, 2001/11, p. 30
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
- angle:
- province
- beloruse:
- 1. правінцыя, вобласьць, рэгіён 2. правінцыя ~ano: правінцыйнік, правінцыял.
- ĉeĥe:
- provincie, venkov
- ĉine:
- 省 [shěng], 省份 [shěngfèn]
- france:
- province
- germane:
- 1. Regierungsbezirk 2. Provinz, flaches Land, ländlicher Raum [Behördensprache]
- hungare:
- 1. tartomány, provincia 2. vidék (a fővárossal szemben)
- japane:
- 州 [す], 省 [しょう], 地方 [じかた], いなか
- katalune:
- província
- nederlande:
- 1. provincie 2. platteland
- perse:
- استان، ایالت
- pole:
- dzielnica kraju, prowincja
- portugale:
- 1. província
- ruse:
- провинция 1. область ~ano: провинциал.
- slovake:
- provincia, vidiek
- tibete:
- མངའ་སྡེ་
- ukraine:
- провінція, область, провінція, периферія
provinca
- 1.
- Rilata al provinco: li fine trovis lin en la malliberejo de provinca urbeto FK ; unu el tiuj vastegaj kuirejoj provincaj, kiajn Parizanoj neniam konis KPr ; nur en la ĉefurbo ekzistas ja bon-tono kaj ne ekzistas provincaj anseroj [9]; tie, en la provinca ĉefurbo estas fama tombejo [10].
- 2.
- (figure) Nemoderna, neeleganta: provinca modo, manieroj; urbo kun provinca etoso kaj neriĉa loĝantaro [11]; rapide [li] deĵetis siajn vestojn kaj kovris sin per la dika, provinca plumaĵo, [sub kiu] baldaŭ li ekdormis KKr . primitiva, simpla1.c
9.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
10. S. Štimec: Hejmo en Mezeŭropo, Monato, 1996/01, p. 20
11. La Ondo de Esperanto, Notoj
10. S. Štimec: Hejmo en Mezeŭropo, Monato, 1996/01, p. 20
11. La Ondo de Esperanto, Notoj
- angle:
- provincial
- beloruse:
- правінцыйны
- ĉeĥe:
- venkovský
- france:
- provincial
- germane:
- 2. provinziell
- hungare:
- 1. tartományi 2. vidéki, provinciális
- japane:
- 州の [しゅうの], 地方の [ちほうの], いなか風の [いなかかぜの]
- katalune:
- 1. provincial 2. rústec
- nederlande:
- 1. provinciaal 2. bekrompen
- pole:
- prowincjonalny, małomiasteczkowy
- ruse:
- 1. областной 2. провинциальный
- slovake:
- vidiecky
- ukraine:
- провінційний, периферійний, обласний
*provincestro
- Reganto de provinco komisiita de la ŝtato: nia provincestro estas severa, sed justa [12]. ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro [13]. prokuratoro
- angle:
- provincial governor
- beloruse:
- кіраўнік правінцыі, губэрнатар (правінцыі)
- ĉeĥe:
- představitel provincie
- ĉine:
- 州伯 [zhōubó], 省長 [shěngzhǎng], 省长 [shěngzhǎng], 刺史 [cìshǐ]
- france:
- gouverneur
- germane:
- Provinzvorsteher
- japane:
- 州知事 [しゅうちじ]
- katalune:
- governador (provincial)
- nederlande:
- provinciegouverneur
- perse:
- استاندار
- pole:
- zarządca prowincji, wielkorządca
- slovake:
- správca provincie
- ukraine:
- губернатор, намісник