provincialism/o JED

provincialismo

LIN Esprimo, lingva apartaĵo, komuna nur en iu provinco; provincismo: tiuj „novaj“ vortoj prezentos nenion alian ol provincialismojn de la unu lingvo internacia [1]; sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto la lingvo […] ĉiam pli unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis [2].
1. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
2. Ernest Drezen: Zamenhof, Kolektivismo en la kreado de la lingvo
angle:
provincialism
france:
provincialisme
germane:
Provinzialismus

administraj notoj