2guberni/o JED
gubernio
Administra teritorio
de regno, malpli vasta ol provinco
kaj pli vasta ol kantono:
alveturis oficisto kun la ordono revizi la tutan gubernion kaj precipe nian
distrikton
[1];
de malproksime minacis ĥolero, sed la loĝantoj de la gubernio N jam kutimis al
ŝiaj vizitoj
[2];
Vermlando estas gubernio kun nord-klimata karaktero, kun densaj, profundaj,
altrokaj arbaroj, idiliaj lagoj, kiujn vintre neĝo kaj glacio kovras
[3];
Tula estas la ĉefurbo de la samnoma bonfarta gubernio
[4];
en la gubernio Nagasako eŭropaj ŝipoj komencis enhaveniĝi kaj ekde 1580
[5];
Polujo konsistis el vojevodlandoj (kvazaŭ provincoj, posteaj gubernioj), kiuj
dividiĝis en distriktojn
[6];
1818 la bienularo de la Vilna gubernio decidis dum sejmeto projekton, liberigi
ĉiujn servutulojn kaj tiu-cele elektis delegitaron al la caro
[7].
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri provinco.
1.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, X
3. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II
4. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
5. Monato, Hori Yasuo: Nagasako, 2008
6. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.
7. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro XII.
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, X
3. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II
4. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
5. Monato, Hori Yasuo: Nagasako, 2008
6. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.
7. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro XII.
- angle:
- administrative province
- beloruse:
- губэрнія, штат (напр. у Індыі)
- ĉeĥe:
- gubernie
- ĉine:
- 行政区 [xíngzhèngqū], 省 [shěng]
- france:
- département (territoire), gouvernement (division territoriale)
- germane:
- Gouvernement, Regierungsbezirk, Verwaltungsbezirk
- hungare:
- tartomány (közigazgatási egység)
- japane:
- 県 [あがた], 都道府県 [とどうふけん], 州 [す]
- katalune:
- governació
- nederlande:
- gouvernement, provincie
- pole:
- gubernia
- portugale:
- província
- ruse:
- губерния
- slovake:
- gubernia
- ukraine:
- губернія
guberniestro
Administranto de gubernio:
dudek Turkoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, eskortis ilin, ĉar ili estis
amikoj de la guberniestro
[8];
pesto [mortigis] la guberniestron kaj preskaŭ la tutan hareman
virinaron
[9];
postmorgaŭ la guberniestro donos grandan balon
[10].
prefekto1.a
Rim.:
Laŭ BL: (parolante pri Usono) prefere diru subŝtatestro.
8.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
9. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XII
10. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XII
9. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XII
10. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XII
- angle:
- governor
- beloruse:
- губэрнатар
- ĉeĥe:
- gubernátor, guvernér, místodržitel
- ĉine:
- 知事 [zhīshì], 太守 [tàishǒu]
- france:
- gouverneur, préfet
- germane:
- Gouverneur, Statthalter
- hungare:
- kormányzó
- japane:
- 知事 [ちじ]
- katalune:
- governador
- nederlande:
- gouverneur
- pole:
- dowódca twierdzy
- portugale:
- governador
- ruse:
- губернатор
- slovake:
- gubernátor, miestodržiteľ
- ukraine:
- губернатор