*preter PV

I.

*preter

Prepozicio montranta lokon aŭ objekton, proksime de kiu iu aŭ io pasas irante plu: sovaĝaj bestoj saltis preter ŝi, sed ne atakis ŝin [1]; tri vaguloj pasis preter korto, sur la pordego sidis koko kaj kriis [2]; li pasis preter mi sen saluto Marta ; iu ĉukĉo vagadis sencele […] preter amaso da ŝtonkarbo destinita por la hejtado [3]; ili prirabadis ĉiun, kiu pasis preter ili sur la vojo [4]; la limo iras preter la norda flanko de Ekron [5]; mi pafos preter ĝin tri sagojn, kvazaŭ pafante al celo [6]; al kiu mi tion ĉi diras? ĝi forsonas preter viaj oreloj [7]; Marion preteriris tre proksime preter li [8]; traflugis anĝelo preter orelo PrV ; ĝi iris al li preter la buŝon (ĝi ne profitis al li) PrV . VD:apud, laŭ1, proksime de, trans
angle:
past, straight past, beyond
beloruse:
міма, паўз, паблізу
ĉeĥe:
kolem", předložka s významem "mimo
france:
au-delà de, en passant (qqch) ĝi iris al li ~ la buŝon: cela lui est passé sous le nez.
germane:
vorbei an
hispane:
más allá de
hungare:
(vmi) mellett el
itale:
oltre [passando a fianco di], al di là
japane:
~のそばを通って [のそばをかよって], ~を素通りして [をすどおりして]
nederlande:
voorbij
pole:
poza, wzdłuż, mimo
portugale:
por diante de, ao lado de, por junto de
ruse:
мимо
slovake:
predložka s významom "okolo"
ukraine:
мимо, повз, біля, поблизу
II.
Samsignifa vortero:

pretera

Situanta flanke apud la vojo de io, apud la limo de io: la okuloj de la virinoj glitis en pretera kontrolado sur la amelitaj muslinaj kurtenoj de la du fenestroj [9].
9. T. Mann, trad. K. Schulze: Lotte en Weimar, 2005
germane:
anliegend, nebenliegend
pole:
mijany, wzdłużny

pretere

Preter tio: kiam la reĝo iris pretere, li ekkriis [10]; jen ili estis [apud] plej bela parko kun sunlumo kaj floroj, kaj pretere oni vidis grandajn kastelojn [11]; via arbaro estas belega, – la ĉefo diris kvazaŭ pretere [12]; Juĝisto, kvankam laca, […] ⫽ Gravan devon de mastro ne lasis pretere [13].
beloruse:
міма, мімаходзь, мімаходам, мімаездам
ĉeĥe:
kolem, mimo
ĉine:
过去 [guòqù], 過去 [guòqù]
france:
au-delà
germane:
vorbei kvazaŭ ~e: beiläufig.
hispane:
más allá
hungare:
mellette, mellesleg, futólag
japane:
そばを通って [そばをかよって], 行きずりに [ゆきずりに]
nederlande:
daar voorbij
pole:
poza, obok
ruse:
мимо, мимоходом
slovake:
mimo, okolo
ukraine:
поблизу

preteri, preterumi

(tr)
Pasi apude, ne enirante, ne tuŝante, ne prizorgante: Ili preteris la Bazaran placon, pasis preter la ĉefpreĝejo [14]; preterumanta turdo rimarkis lin [15].
14. J. German, trad. J. Finkel: La afero, al kiu vi servas, 2016-2017
15. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
ĉine:
过去 [guòqù], 過去 [guòqù], 飛逝 [fēishì], 飞逝 [fēishì], 过去 [guòqù], 過去 [guòqù]
france:
longer, passer près de
germane:
vorbei gehen, passieren
pole:
mijać, przechodzić obok

preteraĵo

Kio estas preter la limo; pliaĵo, superresto.
hispane:
lo último
hungare:
szomszédság, útmente, ráadás
japane:
余分 [よぶん], 過剰 [かじょう]
pole:
dodatek, nadwyżka

nepreterinde

Grave, atentinde: tiu ĉi kolekto de travivaĵoj [...] kontribuos nepreterinde al la historio de nia movado [16].
16. H. Vatré: Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, enkonduka noto, p. 10a
france:
notablement, significativement
germane:
nicht zu übergehen
hispane:
notablemente, significativamente
hungare:
nem mellékesen, nem elhanyagolható módon
pole:
znacząco
III.
Prefikso signifanta:
1.
Ke oni lasas flanke iun lokon aŭ objekton, irante pluen: ili haltis ĉe malproksima domo, kaj ĉiuj liaj servantoj preteriris preter li [17]; multaj kredeble preteriras senatente antaŭ tiu bildo [18]; la oficiro alvenis en la urbon sieĝatan preteririnte la malamikan tendaron; eĉ mus’ ne preterkuris [19]; preterkura rideto; li haltis kaj preterlasis la procesion; evitu la vojon de malbonuloj, preterpasu ĝin; ŝi preterpaŝis kelke da cigarbutiketoj Marta ; ili ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra vesto preterŝoviĝis antaŭ ili Marta .
2.
Ke oni lasas flanke kaj poste; ke oni malzorgas iun aferon, pro malatento aŭ malŝato: ne preterlasu la okazon; preterpasi (transpasi) la limtempon, ies ordonojn, instrukciojn (fari pli ol oni ordonis); mi pretervidis (ne rimarkis), preteratentis tiun argumenton; ĵetante preterflugantan rigardon sur la virinon Marta ; ŝi nur pase, preterfluge apenaŭ ion aŭdis pri tio Marta ; ŝi pretervole (nevole) haltis sur la sojlo.

administraj notoj

~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.