*polus/o UV
*poluso
- 1.

VdE
Ĉiu el la du punktoj, je kiuj
akso de sfero sekcas ĝian
surfacon:
suda poluso de la tero;
grandaj ŝipoj estis elsenditaj malproksimen al la norda poluso
[1];
de poluso al poluso
[2];
monda varmiĝo ne ŝparas la plej altan monton de la planedo, Evereston
[…], fojfoje nomata „tria poluso“ de la tero
[3].
- 2.
Ĉiu el la du punktoj de pilo, baterio, magneto, ĉe kiuj
aperas kontraŭaj fortoj.
borno,
elektrodo- 3.
- (figure) Ĉiu el du ekstremoj, inter kiuj etendiĝas la spektro de eblaj gradoj de io: la lingvaĵo trovebla en la tradukoj de Diego […] situas ĉe unu poluso, pro la abundo de neologismoj […] dum tiu de Mondo kaj Ni situas ĉe la alia, pro aparte persista uzado de derivitaj kaj kunmetitaj formoj [4]; la plej multaj [esperantistoj] elektas mezan pozicion inter la du polusoj [raŭmismo kaj finvenkismo] [5].
- 4.

- a)
- PIV1 (de polusa koordinatsistemo) Ĝia origino.
- b)
- [6]
(de kompleksa funkcio
`f`)
Tia neordinara
punkto `a` de `f`, ke por iu
entjero `n` la funkcio
`(z-a)^n f(z)`
estas holomorfa
ĉe punkto `a`.
meromorfa
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro
2. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
3. Monato, Roberto Pigro: Everesto mem blovospiras, 2013
4. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
5. La Ondo de Esperanto, 2000, No 10
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 21
2. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
3. Monato, Roberto Pigro: Everesto mem blovospiras, 2013
4. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
5. La Ondo de Esperanto, 2000, No 10
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 21
- angle:
- 1. pole 4. pole
- beloruse:
- полюс
- bulgare:
- 1. полюс 2. полюс
- ĉeĥe:
- pól, točna
- ĉine:
- 2. 杆子 [gānzi], 极 [jí], 極 [jí], 极点 [jídiǎn], 極點 [jídiǎn]
- france:
- 1. pôle (géog.) 2. pôle (phys.) 4. pôle (math.)
- germane:
- Pol
- hispane:
- polo
- hungare:
- 1. sark, pólus 2. sarok, pólus 4.a póluspont, origó 4.b pólus (függvényé)
- indonezie:
- kutub
- japane:
- 極 [はたて], 電極 [でんきょく], 磁極 [じきょく], 極点 [きょくてん], 対極 [たいきょく], 中心 [なかご]
- katalune:
- pol
- nederlande:
- pool 1. pool 4. pool
- pole:
- 1. biegun 4. biegun
- portugale:
- 1. pólo
- ruse:
- полюс 4. полюс
- slovake:
- pól (geogr.| astr.| fyz.| el.tech.)
- tibete:
- ཀ་རྒྱུག་
- ukraine:
- полюс
dupolusa
- Havanta du polusojn, du kontraŭajn aŭ kontraŭ-efikajn ekstremojn: kiam la tero turniĝas ĉirkaŭ sia dupolusa akso […] ĝi rotacias [7]; 30-ampera dupolusa ŝaltilo [8]; en la teĥniko plej gravas la „kuba“ RVB-modelo; en la tradicia arto oni preferas unupolusan kolorspacon aŭ dupolusan kolorspacon, intuicie pli klarajn KompLeks .
7.
nimfeo: Frazo n-ro
2990664, Tatoeba, 2014
8. -: 30-Ampera Duobla Polusa Cirkvitŝaltilo, CNC electric, 2025
8. -: 30-Ampera Duobla Polusa Cirkvitŝaltilo, CNC electric, 2025
- france:
- bipolaire
dupoluso PIV1
Aranĝo de du kontraŭaj samgrandaj polusoj (elektraj ŝargoj, magnetaj polusoj) je
certa distanco:
la tera magneta dupoluso
[9].
9.
Aŭroro – la nordia
lumo, Internacia Kongresa Universitato, 20-27 julio 2013, p. 99
- angle:
- dipole
- beloruse:
- дыполь
- ĉine:
- 偶极 [ǒují], 偶極 [ǒují], 双极 [shuāngjí], 雙極 [shuāngjí], 偶极子 [ǒujízǐ], 偶極子 [ǒujízǐ], 双极子 [shuāngjízǐ], 雙極子 [shuāngjízǐ]
- france:
- bipôle, dipôle
- germane:
- Dipol
- hispane:
- dipolo
- katalune:
- dipol