born/o PIV1
borno
Elektra konektilo (ĉe poluso de baterio ks): oni metas en la lampon metalan platon, nomatan „anodo“, konektas ĝin kun la pozitiva borno de galvana baterio, kies negativa borno estas konektita kun la filamento [1]; konektaĵo de la borno kun ena cirkvito de la aparato [2].
elektrodo, ĵako, klemo, poluso2
Rim.: PIV1 difinas bornon kiel sinonimon de klemo, sed ŝajnas al mi ke borno estas simpla etendaĵo, surfaceto ekz-e de baterio, kie oni povas krei elektran kontakton, dum klemo estas iu pinĉa peco, per kiu oni kunigas elektrajn kondukilojn. [Wolfram Diestel]

1.
Eŭgeno Aisberg: Mi Komprenas Fine La Radion, 2. Inĝeniero Radiulo klarigas la transiron de elektronoj en radio-lampo
2. Vikipedio, Terminaro pri elektro
2. Vikipedio, Terminaro pri elektro
- angle:
- terminal
- beloruse:
- клема, заціск
- ĉeĥe:
- svorka, vývod
- ĉine:
- 端子 [duānzi], 卡子 [qiǎzi]
- france:
- borne
- germane:
- Polbolzen, Kontaktfläche, Klemme
- pole:
- zacisk, klema
- slovake:
- svorka, vývod
- ukraine:
- затиск, клема