*ŝu/o

*ŝuo

TEKS Piedvesto kun solida plandumo, taŭga por uzo eksterhejma: paro da ŝuoj [1]; la botisto faras botojn kaj ŝuojn [2]; deprenu viajn ŝuojn de viaj piedoj, ĉar la loko […] estas tero sankta [3]; la akvo fluis de ŝiaj haroj kaj vestoj, kaj verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn kaj elen [4]; li ordigis siajn pantoflojn, ĉar tio estis ŝuoj, kiujn li estis tretplatiginta [5]; ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo PrV ; ŝi havis sur si belegajn ruĝajn marokenajn ŝuojn [6]; klakbruo de klakŝuoj (ligna sandalo) sur asfalto [7]; (figure) esti sub la ŝuo de sia edzino (humile kaj sklave obei) PrV .
afrikanse:
skoen
albane:
këpucëve
amhare:
ጫማ
angle:
shoe
arabe:
حِذَاءٌ ج أَحْذِيَةٌ
armene:
պայտ
azerbajĝane:
ayaqqabı
beloruse:
чаравік, туфель, пантофля
bengale:
জুতো
birme:
ဖိနပ်
bosne:
cipela
bulgare:
обувка
ĉeĥe:
bota, střevíc, polobotka
ĉine:
鞋 [xié]
dane:
sko
estone:
kinga
eŭske:
zapatila
filipine:
sapatos
france:
soulier, chaussure ĉe botisto la ~o estas ĉiam kun truo: c'est le cordonnier le plus mal chaussê. esti sub la ~o de: être à la botte de.
galege:
zapatos
germane:
Schuh ĉe botisto la ~o estas ĉiam kun truo: der Schuster trägt die schlechtesten Schuhe. klak~o: Klapperlatsche. esti sub la ~o de: unter dem Pantoffel stehen.
greke:
παπούτσι
guĝarate:
જૂતા
haitie:
soulye
hebree:
נעל
hinde:
जूता
hispane:
zapato
hungare:
cipő
igbe:
akpụkpọ ụkwụ
indonezie:
sepatu
irlande:
bróg
islande:
skór
itale:
scarpa
japane:
[くつ]
jave:
spatu
jide:
שוך
jorube:
bata
kanare:
ಶೂ
kartvele:
ფეხსაცმლის
katalune:
sabata
kazaĥe:
туфли
kimre:
esgid
kirgize:
бут кийим
kmere:
ស្បែកជើង
koree:
신발
korsike:
scarpa
kose:
isihlangu
kroate:
cipela
kurde:
pêlav
latine:
calceum
latve:
apavu
laŭe:
ນາມ
litove:
batų
makedone:
чевли
malagase:
kiraro
malaje:
kasut
malajalame:
ചെരുപ്പ്
malte:
żarbun
maorie:
hu
marate:
जोडा
monge:
khau
mongole:
гутал
nederlande:
schoen
nepale:
जूता
njanĝe:
nsapato
okcidentfrise:
shoe
okcitane:
sabata
panĝabe:
ਜੁੱਤੀ
paŝtue:
بوټ
pole:
but, półbut, trzewik
portugale:
sapato
ruande:
inkweto
ruse:
ботинок, башмак, туфля
samoe:
seʻevae
sinde:
بوٽن
sinhale:
සපත්තු
skotgaele:
bròg
slovene:
čevelj
somale:
kabaha
ŝone:
shangu
sote:
boots
sunde:
sapatu
svahile:
kiatu
svede:
sko
taĝike:
кафш
taje:
รองเท้า
tamile:
காலணி
tatare:
аяк киеме
telugue:
షూ
tibete:
ལྷམ་
turke:
ayakkabı
ukraine:
взуття
urdue:
جوتا
uzbeke:
tufli
vjetname:
giày
volapuke:
juk
zulue:
izicathulo

dancŝuo, balŝuo

TEKS Ŝuo speciale farita por dancado: vidu, kiaj belegaj dancŝuoj! [8]; ĉu vi do estas pli deca en balŝuoj? InfanTorent2 .
angle:
dance shoe, ballet shoe, pointe shoe, ghillie
ĉeĥe:
taneční bota
france:
ballerine, chaussure de dance
germane:
Tanzschuh
indonezie:
sepatu balet, sepatu dansa
itale:
scarpa da ballo
pole:
buty do tańca, baleriny, baletki (buty do baletu)
turke:
dans ayakkabısı
ukraine:
бальне взуття, бальні туфлі

glitŝuo

SPO Ŝuo aŭ fiksebla plandumo kun suba lameno por glitado sur glacio: infanoj […] ŝajne neniam laciĝis gliti […] sur siaj neakrigitaj glitumŝuoj HsT ; vi, kiel ŝatanto, spertos plezuron gliti kvazaŭ sur grandega glitŝuo [9].

glitŝuoj
PD  [10]
angle:
ice skate
beloruse:
канёк
ĉeĥe:
brusle
france:
patin à glace
germane:
Schlittschuh
hebree:
מחליקיים (יחיד)
hispane:
patín (de hielo)
hungare:
korcsolya
indonezie:
sepatu es
itale:
pattino da ghiaccio
japane:
スケート靴 [スケートぐつ]
katalune:
patí (de gel)
nederlande:
ijsschaats, schaats
pole:
łyżwa z butem
portugale:
patim
ruse:
конёк
svede:
skridsko
ukraine:
ковзанярський черевик, лижний черевик

haltigŝuo

Ligna aŭ fera peco, servanta por haltigi per frotpremado sur la rado.
beloruse:
башмак (тормазны)
france:
patin (de frein)
germane:
Bremsschuh
hispane:
zapata de freno, pastilla de freno
hungare:
fékpofa
indonezie:
rem blok
japane:
制動片 [せいどうかた], ブレーキシュー
nederlande:
remblok
pole:
klocek hamulcowy, okładzina hamulca
portugale:
pastilha de freio
rumane:
plăcuță de frână, garnitură de frână
ruse:
тормозной башмак

laborŝuo

Tre firma ŝuo por protekti la piedon kontraŭ falantaj pezaĵoj ks: iliaj laborvestoj kaj laborŝuoj en la kuirejo malbonodoris ViV ; li jam pentis, ke li ne prenis paron da malpli delikataj, sed pli fortikaj laborŝuoj VRA .
germane:
Arbeitsschuh
pole:
but roboczy

lignoŝuo, ligna ŝuo

TEKS Ŝuo farita tute el ligno: li […] disbatis la glacion per sia ligna ŝuo [11]; la ligna ŝuo fornaĝis, en la akvo estis sufiĉe rimarkebla fluado [12]; li estis lerta lignoŝuisto [13]. VD:galoŝo
angle:
sabot, wooden shoe
ĉeĥe:
dřevák
france:
sabot
germane:
Holzschuh
hebree:
קבקב, נעל עץ
hispane:
zueco (de madera), zapato de madera
hungare:
facipő, klumpa
indonezie:
sepatu galos
itale:
zoccolo
japane:
木靴 [きぐつ]
katalune:
esclop, galotxa
nederlande:
klomp
pole:
kierpc (reg.), mokasyny
turke:
takunya
ukraine:
взуття на дерев’яній підошві

montoŝuo

SPO Tre firma kaj alta ŝuo por protekti la piedon en montaro de ŝtonoj, akvo ktp: eĉ kun la montoŝuoj ŝi sukcesas beli, Bob pensis, dum li paŝis malantaŭ Veronika laŭ kruta arbara vojeto ChV .
germane:
Bergschuh
pole:
but górski

neĝŝuo

SPO Rakedforma ilo por promeni sur neĝo: vestita en longa trikita jaketo kaj ŝalo kaj malnovaj, duonĉifonaj neĝŝuoj VRA .

tradiciaj neĝŝuoj
CC BY-SA 4.0  [14]
angle:
snowshoe
ĉeĥe:
sněžnice
germane:
Schneeschuh
hispane:
raqueta de nieve
itale:
ciaspola, racchetta da neve
pole:
rakiety śnieżne (karple)
turke:
kar ayakkabısı

sportŝuo, kurŝuo

SPO Malpeza ŝuo faciliganta kuradon, saltadon ktp: [li] surhavis buntan ĉemizon, ĉifitan blankan pantalonon kaj nigrajn sportoŝuojn MkM ; li vestas sin kiel junulo, per lana ĉapo, T-ĉemizo, sakforma pantalono kaj kanvasaj sportŝuoj [15]; ŝatata vestaĵo: kurvesto kaj kurŝuoj [16].
15. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 2009
16. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Mark Fettes – Enamiĝinta al UEA
germane:
Sportschuh
pole:
but sportowy, tenisówka (pot.)

rulŝuo, radŝuo

SPO Ŝuo aŭ fiksebla plandumo kun radetoj, por glitado sur glata grundo: la laboristoj […] luprenas rulŝuojn, por pli bone malstreĉiĝi sur la ĉefplaco [17]; uzo de rultabuloj, skutiloj kaj rulŝuoj estas malpermesata en la ĝardenaro [18].

rulŝuoj
CC-BY-SA-3.0  [19]
17. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, La fabriko-urboj de Foxconn
18. Aŭstralia Nacia Botanika Ĝardenaro, trad. D. Broadribb k.a.: Bonvenon... , 2002-06-11
19. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Roller-skate.jpg
angle:
roller skate
beloruse:
ролікавы канёк
ĉeĥe:
kolečková brusle
france:
patin à roulettes, roller
germane:
Rollschuh
hebree:
ℷלℷילית
hispane:
patín (de ruedas)
hungare:
görkorcsolya
indonezie:
sepatu roda
itale:
pattino a rotelle
japane:
ローラースケート靴 [ローラースケートくつ]
katalune:
patí (de rodes)
nederlande:
rolschaats
pole:
wrotka z butem
ruse:
роликовый конёк
svede:
rullskridsko
ukraine:
роликове взуття, взуття на роликах, ролики

tolŝuo

TEKS Ŝuo tute aŭ grandparte el tolo: la viroj kun falditaj pantalonoj, ĉemizoj de konataj markoj, […] tolŝuoj ankaŭ de konataj markoj [20]; ili portas bazopilkajn ĉapojn kaj blankajn palmopied-similajn tolŝuojn: kiel sencerbaj anasoj ili aspektas [21]; tradiciaj tolŝuoj kaj vasta pantalono montras lin tipa pekinano [22].
20. -: Mogao-grotoj, vilaweb, [vidita je 2006-01-31]
21. Garbhan MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 19
22. Ĉina Radio Internacia: Triciklisto de Pekino, 2004-01-07
angle:
sneaker (shoe), canvas shoe, athletic shoe, running shoe, runner (shoe), tennis shoe, boat shoe, gym shoe, deck shoe, bowling shoe
ĉeĥe:
plátěnka
france:
basket (chaussure), chaussure de toile, tennis (chaussure)
germane:
Stoffschuh
indonezie:
sepatu tenis
itale:
scarpa di tela
japane:
スニーカー, ズック靴 [ズックくつ]
pole:
łapeć, walonka

administraj notoj

glit~o: Mankas verkindiko en fonto.
haltigŝuo: Mankas fontindiko.
haltigŝuo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
monto~o : Mankas dua fontindiko.
neĝ~o: Mankas verkindiko en fonto.
rul~o, rad~o: Mankas verkindiko en fonto.