*pilk/o UV

*pilko

1.
SPO Luda ĵetbulo, ordinare el elasta materio: pilko […] farita el marokena ledo [1]; knabo, piedbatante la pilkon Metrop ; la gejunuloj dume ĉesis ludi pilkon kaj dum certa tempo promenis [2]; mi ŝatis ludi futbalon per tenisa pilko [3]; trafi la pilkon en la ĝusta angulo [4]; la teamo, kiu posedas la pilkon (atakantoj) rajtas fari maksimume tri transdonadojn de la pilko inter si antaŭ ol ĵeti la pilkon kontraŭ la kadron [5].
2.
Globforma objekto, simila al pilko: tajpmaŝino kun […] interŝanĝeblaj literpilkoj [6]. SIN:globo1
3.
TEKMED Pirforma kaŭĉuka ujo, kiu finiĝas per tubeto kaj kiun oni premas por pumpi aeron aŭ fluaĵon: senpacience premadi la hupan pilkon [7].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
3. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, I
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Videoludoj
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
6. Monato, Paul Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, 2004
7. Ilja Ilf, Evgenij Petrov, trad. A.Kerbel: Ora bovido, Ĉapitro 17, La erarinta filo revenas hejmen , p. 260
afrikanse:
bal
albane:
top
amhare:
ኳስ
angle:
ball
arabe:
كرة
armene:
գնդակ
azerbajĝane:
top
beloruse:
1. мяч 3. ігруша (гумовая)
bengale:
বল
birme:
အလုံး
bosne:
lopta
bulgare:
топка 1. топка
ĉeĥe:
míč
ĉine:
[dàn], 彈 [dàn], 毬 [qiú], 球 [qiú]
ĉuvaŝe:
1. пӳске, мечӗк
dane:
kugle
estone:
ball
eŭske:
pilota
filipine:
ball
france:
1. balle, ballon (balle) 3. poire (en caoutchouc)
galege:
bola
germane:
Ball 3. Saugball
guĝarate:
બોલ
haitie:
boul
hinde:
गेंद
hispane:
balón 1. pelota, balón 3. pera (insufladora)
hungare:
1. labda
igbe:
bọl
indonezie:
1. bola 3. blower karet
irlande:
liathróid
islande:
bolti
japane:
ボール
jave:
werni
jide:
פּילקע
jorube:
rogodo
kanare:
ಚೆಂಡನ್ನು
kartvele:
ბურთი
katalune:
1. pilota 3. pera de goma, pera
kazaĥe:
доп
kimre:
pêl
kirgize:
топ
kmere:
បាល់
koree:
korsike:
palla
kose:
ibhola
kroate:
lopta
kurde:
gog
latine:
pila
latve:
bumba
laŭe:
ບານ
litove:
kamuoliukas
makedone:
топка
malagase:
baolina
malaje:
bola
malajalame:
പന്ത്
malte:
logħob
maorie:
pōro i
marate:
बॉल
monge:
pob
mongole:
бөмбөг
nederlande:
bal
nepale:
बल
njanĝe:
mpira
okcidentfrise:
bal
okcitane:
1. palma, bala, balon
panĝabe:
ਬਾਲ
paŝtue:
توپ
pole:
1. piłka 3. gruszka
portugale:
1. bola
ruande:
umupira
ruse:
1. мяч 3. груша (резиновая)
samoe:
polo
sinde:
طالب المولي
sinhale:
ක්රීඞා
slovake:
lopta
slovene:
kroglični
somale:
kubada
ŝone:
bhora
sote:
ball z
sunde:
bal
svahile:
mpira
svede:
1. boll
taĝike:
тӯб
taje:
ลูก
tamile:
பந்து
tatare:
туп
telugue:
బంతి
tibete:
པོ་ལོ་
turke:
1. top
ukraine:
м’яч
urdue:
گیند
uzbeke:
koptok
vjetname:
bóng
zulue:
ngebhola

bazpilko, bazopilko

1.
Pilko uzata en bazpilkludo.
2.
SPO (metonimie) Bazpilkludo, usona sporto simila al kriketo: bazopilko venis de neformala formo de la angla sporto kriketo nomata „rondkuro“, kiu estis ludata en la nord-amerikaj kolonioj jam en la mezo de la 18a jarcento [8].
angle:
baseball
germane:
Baseball

flugpilkado, retpilkado

SPO Sporto en kiu du teamoj gajnas poentojn manfrapante pilkon super la retstrion tiel ke ĝi tuŝu la grundon (duonkampon) de kontraŭuloj; volejbalo: la sporta ludo flugpilkado (vulg. volejbalo) disvolviĝas subĉiele aŭ en ĉambrego, sur longkvadratforma ludkampo dividita per reto en du 9x9 metrojn ampleksajn duonkampojn [9].
9. T. Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, 1972
beloruse:
валейбол
bulgare:
волейбол
ĉeĥe:
odbíjená, volejbal
ĉine:
排球比賽 [páiqiúbǐsài], 排球比赛 [páiqiúbǐsài], 排球 [páiqiú]
germane:
Volleyball
hispane:
vóleibol, balonvolea, vólibol
indonezie:
bola voli (permainan)
katalune:
voleibol
nederlande:
het volleybal
okcitane:
voleibòl
pole:
piłka siatkowa (dyscyplina sportu), siatkówka (dyscyplina sportu)
slovake:
volejbal

flugpilko, retpilko

1.
SPO Pilko uzata en flugpilkado.
2.
(metonimie) Flugpilkludo: Serbio estas la duan fojon (post 2001) eŭropa ĉampiono pri retpilko por viroj [10].
10. Monato, Evgeni Georgiev: Alloga finalo, 2011
beloruse:
валейбольны мяч
ĉeĥe:
volejbal
ĉine:
排球 [páiqiú]
germane:
Volleyball
hispane:
balón de vóleibol
indonezie:
bola voli
japane:
バレーボール [ばれーぼーる]
katalune:
pilota de voleibol
nederlande:
de volleybal
pole:
piłka do siatkówki
slovake:
volejbalová lopta

gumpilko

SPO Pilko el gumo, tre resaltema: kiam Columbus la duan fojon vojaĝis al Ameriko, li ekvidis, kiel la unua blankulo, gumpilkon [11].
11. L. Gane: La ploranta arbo, Norda Prismo, 1956:6, p. 266a-267a
beloruse:
гумавы мяч
france:
balle rebondissante
germane:
Gummiball
hispane:
pelota de caucho
indonezie:
bola karet
katalune:
pilota de goma (per a jugar)

korbopilkado

SPO Sporto en kiu du teamoj gajnas poentojn manĵetante pilkon tiel ke ĝi eniru la golejon (en la formo de pendanta korbo) de kontraŭuloj; basketbalo: la pilko, uzata en la korbopilkado, estas globforma kaj pumpita je aero [12].
12. T. Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, 1972
beloruse:
баскетбол
bulgare:
баскетбол
ĉeĥe:
košíková
ĉine:
篮球 [lánqiú], 籃球 [lánqiú], 打篮球 [dǎlánqiú], 打籃球 [dǎlánqiú]
germane:
Basketball
hispane:
baloncesto
indonezie:
bola basket (permainan)
katalune:
basquetbol, bàsquet
nederlande:
het basketbal
okcitane:
basquetbòl
pole:
koszykówka
slovake:
basketbal

korbopilko

SPO Pilko uzata en korbopilkado: (metonimie) [universitata] teamo […] gajnis la konferencan ĉampionecon en usona futbalo, vira korbopilko (korbopilkludo) kaj virina korbopilko [13].
13. Monato, Barry Friedman: Ohiaj ŝtataj Hipokaŝtanoj, 2008
beloruse:
баскетбольны мяч
ĉeĥe:
košíková
ĉine:
篮球 [lánqiú], 籃球 [lánqiú]
germane:
Basketball
hispane:
balón de baloncesto
indonezie:
bola basket
japane:
バスケットボール [ばすけっとぼーる], 篭球 [かごたま]
katalune:
pilota de basquetbol, pilota de bàsquet
nederlande:
de basketbal
pole:
piłka do koszykówki, piłka do kosza (nieformalnie)
slovake:
basketbal
tibete:
ལག་རྩེད་སྤོ་ལོ་

manpilkado

SPO Sporto en kiu du teamoj gajnas poentojn manĵetante pilkon tiel ke ĝi eniru la golejon (en la formo de ortangulo) de kontraŭuloj; handbalo: olimpika ĉampionado de manpilkado [14].
14. T. Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, 1972
beloruse:
гандбол
bulgare:
хандбал
ĉeĥe:
házená
ĉine:
手球 [shǒuqiú]
germane:
Handball
hispane:
balonmano
indonezie:
bola tangan (permainan)
katalune:
handbol
nederlande:
het handbal
okcitane:
andbòl
pole:
piłka ręczna (dyscyplina sportu), szczypiorniak
slovake:
hádzaná
ukraine:
ручний м’яч, гандбол

manpilko

SPO Pilko uzata en manpilkado: la pilko uzata estas simila al tiu de manpilko, sed laŭ la reguloj ĝi neniam rajtas tuŝi la plankon [15]; internacia vira manpilko-turniro [16].
15. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
16. T. Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, 1972
beloruse:
гандбольны мяч
ĉeĥe:
házená
ĉine:
手球 [shǒuqiú]
germane:
Handball
hispane:
balón de balonmano
indonezie:
bola tangan
japane:
ハンドボール
katalune:
pilota d'handbol
nederlande:
de handbal
pole:
piłka do piłki ręcznej, piłka do szczypiorniaka
slovake:
hádzaná

piedpilkado

SPO Sporto en kiu du teamoj gajnas poentojn (golojn) piedbatante pilkon tiel ke ĝi eniru la golejon (en la formo de ortangulo) de kontraŭuloj; futbalo: en la sporta ludo piedpilkado estas grava kaj punenda malregulaĵo, se iu ludisto vole kikas la alian [17].
17. T. Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, 1972
beloruse:
футбол
bulgare:
футбол
ĉeĥe:
fotbal, kopaná
ĉine:
最显著的位置 [zuìxiǎnzhùdewèizhì], 最顯著的位置 [zuìxiǎnzhùdewèizhì], 足球賽 [zúqiúsài], 足球赛 [zúqiúsài], 英式足球 [yīngshìzúqiú]
germane:
Fußball
hispane:
fútbol, balompié
indonezie:
sepak bola
katalune:
futbol
nederlande:
het voetbal
pole:
piłka nożna (dyscyplina sportu)
slovake:
futbal
ukraine:
футбол, копаний м’яч

piedpilko

1.
SPO Pilko uzata en piedpilkado.
2.
(metonimie) Piedpilkludo: la unuaj misiistoj enkondukis la konkurajn ludojn kiel piedpilko [18]; li estis sportulo, lerte ludis piedpilkon, kriketon, bilardon kaj golfon [19]; miaj samklasanoj malpermesis al mi ludi piedpilkon, ĉar mi ne sukcesis ne tuŝi la pilkon mane [20].
Rim.: laŭ T. Ujlaky-Nagy: esprimoj kiel manpilko, piedpilko k.s. ne estas ĝustaj kiel nomoj de sportobranĉo, ĉar ili indikas nur la ilon, sed ne la agadon [21].
18. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
19. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 3
20. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La Blaga Blogo
21. T. Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, 1972
beloruse:
футбольны мяч
ĉeĥe:
fotbal, kopaná
ĉine:
最显著的位置 [zuìxiǎnzhùdewèizhì], 最顯著的位置 [zuìxiǎnzhùdewèizhì], 英式足球 [yīngshìzúqiú]
germane:
Fußball
hispane:
balón de fútbol
indonezie:
bola sepak
japane:
サッカー [さっかー]
katalune:
pilota de futbol
nederlande:
de voetbal
okcitane:
fotbòl
pole:
piłka nożna (piłka), piłka do nogi (nieformalnie)
slovake:
futbalová lopta
tibete:
རྐང་རྩེད་སྤོ་ལོ་

administraj notoj