gol/i
goli
(ntr)


- Enigi pilkon aŭ alian ludobjekton en la celon: mi golis dufoje.
- ĉeĥe:
- dát gól
- hispane:
- golear
- portugale:
- fazer gol
- slovake:
- dať gól
golo
↝ 

- 1. ↝
- Enigo de pilko aŭ alia ludobjekto en la celon: en la ludo okazis belega golo.
- 2. ↝
- Poento en sporta ludo gajnita per golo 1: la futbalteamo de la landa asocio ludis kontraŭ teamo de la urbo, kaj la urba teamo venkis per du goloj kontraŭ nulo [1].
1.
Gbeglo Koffi: Futbale, vorte kaj muzike en Afriko, La Ondo de Esperanto, 2003. N-ro 1(99)
- beloruse:
- гол
- bulgare:
- гол
- ĉeĥe:
- gól
- france:
- but (point marqué), goal (point marqué)
- germane:
- Tor
- hispane:
- gol
- hungare:
- gól, találat
- nederlande:
- doel (doelpunt), doelpunt
- pole:
- gol (punkt, kosz)
- portugale:
- gol (ponto, tento)
- ruse:
- гол
- slovake:
- gól
- turke:
- gol
golejo
↝ 

- Kadro tra kiu devas pasi la pilko por atingi golon.
- beloruse:
- брама (у гульні)
- bulgare:
- врата
- ĉeĥe:
- branka (na př. fotbalová)
- france:
- but (cage de but), cage de but
- germane:
- Tor
- hispane:
- portería
- hungare:
- kapu (sport)
- nederlande:
- doel, goal
- pole:
- bramka (w piłce nożnej, ręcznej, hokeju, itp.), kosz (w koszykówce)
- portugale:
- balizas (futebol), traves (futebol)
- ruse:
- ворота
- slovake:
- bránka
- turke:
- kale (gol)
golulo
↝ 
golejisto
Rim.: Golulo estas pli mallonga vorto, ol golejisto, sed ĝi ankaŭ estas konfuza: estas pli logika nomi tiel la golanton, t.e. tiun kiu golas, trafas la celon (kp la tute logikan vorton hispanan „goleador“). Tian aktivan sencon atribuas al golulo iuj nacilingvaj vortaroj (ekz-e la Esperanto-hispana vortaro de Ernesto Tudela Flores). [Sergio Pokrovskij]
- ĉeĥe:
- brankář, gólman
- slovake:
- brankár
golejisto
↝ 

- Teamano kiu gardas la golejon, por eviti enĵeton de la pilko: unu teamo konsistas el maksimume 22 ludistoj, el kiuj 20 estas kampoludistoj kaj 2 golejistoj [2]; la golejisto de la futbala tutlanda teamo de Panamo, Jaime Penedo (pron. Hajme Penedo), estas la nova golejisto de la itala futbala Klubo „Cagliari Calcio“ por la sezono 2005–2006 [3].
- beloruse:
- брамнік (у гульні)
- bulgare:
- вратар
- france:
- gardien de but, goal (gardien de but)
- germane:
- Torwart, Torhüter
- hispane:
- portero, guardameta
- hungare:
- kapus (sport)
- nederlande:
- doelman, doelverdediger, keeper, goalkeeper
- pole:
- bramkarz
- portugale:
- goleiro, arqueiro, guarda-redes
- rumane:
- portar
- ruse:
- вратарь
- turke:
- kaleci