futbal/o PV

futbalo

SPO Piedpilkado, pilkoludo por du teamoj, en kiu oni puŝas la pilkon ne uzante la manojn, kaj penas bati ĝin en la golejon de la kontraŭa teamo: hodiaŭ vespere Kimrio ludos futbalon kontraŭ Pollando [1]; futbalon ludis geukrainoj ĉe norda poluso ‐ kaj kelkaj tie eĉ naĝis [2]; interesas min ja matĉo de piedpilko, aŭ ĉu oni devas diri futbalo [3]?
1. Eriketo: Futbalo, [blogo] 2005-09-07
2. Araneo: Brrr ..., Monato, 2001/01, p. 10
3. Monato, JAPANIO: Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako
angle:
football
beloruse:
футбол
ĉeĥe:
fotbal, kopaná
ĉine:
最显著的位置 [zuìxiǎnzhùdewèizhì], 英式足球 [yīngshìzúqiú]
france:
football
germane:
Fußball
hispane:
balonpié, fútbol, futbol
hungare:
labdarúgás, futball
japane:
サッカー [さっかー]
nederlande:
voetbal
perse:
فوتبال
pole:
piłka nożna (dziedzina sportu), futbol
portugale:
futebol
ruse:
футбол
slovake:
futbal
svahile:
mchezo wa mpira wa miguu
svede:
fotboll
ukraine:
футбол

futbalisto

Sportisto, kiu ludadas futbalon: sudamerikaj futbalistoj ludas por ĝui la ludon [4]; danke al la drogoskandaloj oni nun finfine definitive scias, kial germanaj futbalistoj fiaskas daŭre [5].
4. G. L. Arosev: Ĉampionado de sensacioj, Monato, 2002/07, p. 18
5. Stefan Maul: Du mil, Monato, 2000/12, p. 5
beloruse:
футбаліст
ĉeĥe:
fotbalista
france:
footballeur
hispane:
futbolista
japane:
サッカー選手 [サッカーせんしゅ]
nederlande:
voetballer
perse:
فوتبالیست
pole:
piłkarz, futbolista
slovake:
futbalista
svede:
fotbollsspelare
ukraine:
футболіст

tablofutbalo

SPO Ludo imitanta futbalon sur tablo, kun pupoj trapikitaj de transversaj stangoj, kiujn ambaŭflankaj ludantoj turnas por ke la pupoj frapu la pilketon: estas ludoĉambro, tablotenisejo, tablofutbalo kaj multaj aliaj ludiloj [6].
6. L. Wunsch-Rolshoven: 2-a Novjara Internacia Semajno (NIS), libera folio, 2010-10-03
angle:
table soccer
beloruse:
настольны футбол
ĉine:
桌上足球 [zhuōshàngzúqiú]
france:
babyfoot
germane:
tischfußball
hispane:
fútbol de mesa
itale:
calciobalilla
nederlande:
tafelvoetbal

administraj notoj