1perspektiv/o PV

perspektivo

1.
BELA Bilda prezento de objektoj laŭ la diverseco de aspektoj kaŭzita de ilia malproksimeco kaj pozicio: en tiu pentraĵo la perspektivo estas tre ĝusta; linia, kolora perspektivo; serio da arkaĵoj en perspektivo FK ; aksonometria perspektivo estas sistemo de bilda reprezentado […] pere de projekcio ĉu paralela aŭ cilindra, referencita al tri ortogonaj aksoj, tiele ke ili konservu siajn proporciojn en ĉiu el la tri direktoj de la spaco [1]. VD:projekcio
2.
Panoramo 1: de tiu monteto oni ĝuas belan ridantan perspektivon; birdoperspektivo; tio estis Nova Holando, la kvina parto de la mondo, kiu preterglitis kun perspektivo de la bluaj montoj [2]; la balkonaĵo elstaras tiel forte antaŭen, ke ĉiuj kiuj rigardas el niaj fenestroj, sur tiu flanko ne havas perspektivon [3]; sur la supro de la monteto, tute apude de la arbaro, kun bela perspektivo staris la nova kastelo [4]; Klaro ekvidis […] tra la interrompo, en la fundo de la perspektivo la murojn de la palaco same mallumajn, kiel la apudaj arboj IK .
3.
(figure) Aspekto, sub kiu oni prezentas al si pli aŭ malpli malproksiman, precipe estontan okazon: la nuna situacio prezentas vastajn perspektivojn kaj esperojn; la vivo alprenis por li novan kaj pli vervan perspektivon; tiu progreso malfermas novajn perspektivojn; konsola perspektivo; rakontoperspektivo [5]; nun tio estis farita kaj donis la agrablan perspektivon ricevi denove invitojn [6]; la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon kun pli bona estonteco en la fino Marta . VD:horizonto3, retrospektivo, vidpunkto2
angle:
perspective
beloruse:
пэрспэктыва
ĉeĥe:
středové promítání perspektiva (zobrazení)
ĉine:
前景 [qiánjǐng], 透視 [tòushì], 透视 [tòushì], 方面 [fāngmiàn], 視角 [shìjiǎo], 视角 [shìjiǎo], 远景 [yuǎnjǐng], 遠景 [yuǎnjǐng]
france:
perspective
germane:
1. Blickwinkel, Standpunkt (phys), Perspektive 2. Aussicht, Ansicht, Anblick, Panorama 3. Aussicht, Perspektive, Möglichkeit
hispane:
perspectiva
hungare:
távlat, perspektíva
japane:
眺望 [ちょうぼう], 見晴らし [みはらし], 遠景 [えんけい], 展望 [てんぼう], 見通し [みとおし], 遠近法 [えんきんほう], 透視図法 [とうしずほう]
nederlande:
perspectief
pole:
perspektywa, speranda
portugale:
perspectiva
rumane:
perspectivă, speranda
ruse:
перспектива birdo~o: вид с птичьего полёта.
slovake:
perspektíva, stredové premietanie
ukraine:
перспектива, плани на майбутнє

longperspektiva, longtempa perspektivo

Kiu koncernas, influas, efikas malproksiman estontecon: oni aprobis la longperspektivajn planojn, proponitajn far la Komisiono [7]; en longtempa perspektivo la leĝo funkciis [8].
7. -: Protekti la speciojn..., Eŭropa Civitano, 2012-04-25
8. Monato, Evgeni Georgiev: 100 jarojn leĝo pri islamo
beloruse:
доўгатэрміновы
ĉine:
远期 [yuǎnqī], 遠期 [yuǎnqī], 長線 [chángxiàn], 长线 [chángxiàn], 長期 [chángqī], 长期 [chángqī], 長遠 [chángyuǎn], 长远 [chángyuǎn], 長期有效 [chángqīyǒuxiào], 长期有效 [chángqīyǒuxiào]
france:
à long terme
germane:
auf lange Sicht, langfristig
pole:
w dalszej perspektywie
rumane:
pe termen lung

mallongperspektiva

Kiu koncernas, influas, efikas proksiman estontecon: gravas, ke la psikologio de unuopuloj esploru, kiamaniere iom da materialo, ekiras el la atentujo, tra la mallongperspektiva memoro, en la longperspektivan memoron [9]; dependeco estas tipe karakterizitaj per tuja kontentigo (mallongperspektiva kompenso) [10].
9. P. Dasgupta: Loĝi en Homaj Lingvoj: la Substancisma Perspektivo, 2011
10. Vikipedio, Dependeco (medicino)
beloruse:
кароткатэрміновы
ĉine:
短期內 [duǎnqīnèi], 短期内 [duǎnqīnèi], 短时间 [duǎnshíjiān], 短時間 [duǎnshíjiān], 短期 [duǎnqī]
france:
à court terme
germane:
auf kurze Sicht, kurzfristig
pole:
w bliższej perspektywie
rumane:
pe termen scurt

senperspektiva

Kiu ne prosperos, malhavas ŝancojn de sukceso; senespera: senperspektiva entrepreno; ni […] kompatu […] senperspektivan popolon, kiu falis el unu terura malbono en alian eĉ pli teruran [11]; du kuracistoj atestu, ke la fizika doloro neelteneblas kaj senperspektivas (do ne malaperos) [12].
beloruse:
беспэрспэктыўны
ĉeĥe:
neperspektivní
france:
sans avenir, sans issue
germane:
perspektivlos
japane:
展望のない [てんぼうのない], 見通しのない [みとおしのない]
pole:
bez perspektyw [pl]
rumane:
fără perspectivă
slovake:
bezvýhľadný
ukraine:
безперспективний

administraj notoj