periferi/o PV
periferio
- 1.
-
Rando de areo, regiono plej for de la centro:
ŝi loĝas en la kampara periferio de la metropolo
KKr
;
la mizeruloj, la periferianoj de la urbeta socio
KKr
;
la manĉuroj estis ĉasantoj el la nordorienta periferio de la ĉina civilizo
[1];
en 1808 en la urba periferio [de Óbidos] okazis la unua venko de
Napoleono
[2];
la parkumejo kaj ĝia periferio estos elfositaj
[3];
(figure)
minoritataj lingvoj, kondamnitaj al socia periferio de ties parolantoj
[4];
(figure)
ŝajnas do al mi tre facil-anime postuli al tuta religia komunumo, ke ĝi aktive
kontraŭstaru fremdan kutimon, eĉ plej aĉan, endemian en unu el ĝiaj periferioj
[5].
ĉirkaŭaĵo1
antaŭurbo, limo1, marĝeno, markizujo, provinco2
- 2.
VdE (de ebena surfaco) Ĝia rando.
cirkonferenco, konturo, perimetro.
1.
Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en
Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
2. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
3. Monato, Alice Liu: Nova spuro pri perditaj fosilioj, 2012
4. Monato, Maritza Gutiérrez: Kia lingva ekologio por daŭripova evoluo?, 2009
5. Monato, Hektor Alos i Font: Bato sub la zono (4), 2006
2. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
3. Monato, Alice Liu: Nova spuro pri perditaj fosilioj, 2012
4. Monato, Maritza Gutiérrez: Kia lingva ekologio por daŭripova evoluo?, 2009
5. Monato, Hektor Alos i Font: Bato sub la zono (4), 2006
- angle:
- periphery
- beloruse:
- пэрыфэрыя
- ĉeĥe:
- obrys, okrajová část města, periferie
- ĉine:
- 周边 [zhōubiān], 周邊 [zhōubiān], 外围 [wàiwéi], 外圍 [wàiwéi], 周边 [zhōubiān], 週邊 [zhōubiān]
- france:
- périphérie
- germane:
- Peripherie 1. Außenseite, Umgebung
- hispane:
- periferia
- hungare:
- kerület (szél), szél, periféria
- japane:
- 周囲 [しゅうい]
- nederlande:
- periferie, omtrek, buitenkant
- pole:
- krawędź, brzeg
- portugale:
- periferia (geom.)
- ruse:
- периферия, окраина
- slovake:
- okrajová časť mesta, periféria
- ukraine:
- периферія, окраїна, периферія, окраїна
periferia
-
Estanta en periferio, flanka,
malcentra,
duaranga:
li havis sian kabineton en periferia kvartalo
ChR
;
[tiuj] okupoj estis kvazaŭ periferiaj momentoj en vivo, kies centro
estis la reciproka malkovro de […] ĝu-eblecoj
ChM
;
mi revenis al la plej periferiaj urbaj domoj apenaŭ en tempo por savi min sub
pordegan volbon, kiam ekfuriozis la ŝtormo
Kiso
;
Ĝoja perceptis […] malproksiman, periferian zumadon
ChC
;
periferia vidkampo
[6];
[ili] estis periferiuloj de la burĝa socio
KKr
.
ĉirkaŭa, randa1
ekstera2
6.
É. Benois:
La disiĝo de retino, [vidita en 2013]
- angle:
- peripheral
- beloruse:
- пэрыфэрыйны, ускраінны
- ĉeĥe:
- periferní okrajový
- ĉine:
- 外围 [wàiwéi], 外圍 [wàiwéi]
- france:
- périphérique
- germane:
- peripher, entfernt
- hispane:
- periférico, periférica
- japane:
- 周囲の [しゅういの], 周辺の [しゅうへんの]
- pole:
- peryferyjny, skrajny, brzegowy
- slovake:
- okrajový
- ukraine:
- периферичний, периферійний, віддалений від центру, окраїнний