3apartament/o
apartamento
- 1.
-
Ĉiu el pluraj apartaj loĝejoj en domo:
ŝi nun estas eksterurbe en domo kun du apartamentoj
[1];
la nevo de Ĝoja Karal havas ĉambron en apartamento, kiun li kunluas kun tri aliaj
studentoj
[2];
ŝi havis belan apartamenton, kun konvena kuirejo, malgranda banĉambro,
lito-plus-sidoĉambro, kaj manĝoĉambro
[3];
la apuda ĉambro, kiu apartigis la geedzan apartamenton el la kuirejo, estis
aliformigita en infanejon, en ĝi devis loĝi la guvernistino kun la du infanoj
[4];
en la malsupra apartamento, korespondanta al la supra, estas la persono, kiu devas
respondi, […] la voĉo iradas de supre malsupren kaj de malsupre
supren
[5];
unu domo estas uzata kiel pensiono, kies mastro, okupinte por si mem ne pli ol
unu ĉambron kaj kuirejeton, forluigas ĉiujn aliajn apartamentojn, ĉu
mebloprovizitaj, ĉu sen mebloj
[6];
post tri semajnoj fariĝos libera loĝejo nro 46, […] mi rigardis ĝin,
nu, ĝi estas ja proksimume kiel ĉiuj aliaj apartamentoj
[7];
la novaj posedantoj prizonkamerojn rekonstruus por tie establi
komfortajn apartamentojn[8].
etaĝo, mansardo, partero2
- 2.
-
Komforta, eĉ luksa, loĝejo el pluraj
apartigitaj ĉambroj en hotelo, por dispono de gastoj:
fraŭlino Kolardo resupreniris al la apartamento, kiun Maziero al ŝi ĝentile donis,
en la dua etaĝo de sia hotelo, por la tuta daŭrado de la gefianĉiĝado
[9];
ŝia malgranda apartamento de la Varena strato superis la ĝardenon de la Prelonga
hotelo
[10];
la rokmuzikisto kaj la aktorino, ĉiam kunaj, tiam kunloĝis en la apartamenta hotelo
Domina Plaza
[11].
feria apartamento, pensiono1
- 3.
Unu aŭ du vicoj da ĉambroj kun kuna funkcio apartigitaj en kastelo, ekz-e por dispono de la reĝa familio, gastoj, por aŭdiencoj, baloj k.s.: la grandoficiroj kaj grandoficirinoj de la Reĝeco kondukis ilin en la apartamenton de Lia Reĝa Moŝto [12]; ili loĝis ankoraŭ en la kastelo, en sia iama apartamento [13]; se vi deziras trairi kelkajn el la plej luksaj apartamentoj de la reĝo, al kiuj oni ordinare ne allasas fremdulojn, mi tre volonte kondukos vin [14].
alo1.c, galerio1.c
1.
Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 3
2. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 3
3. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 10. Virina Rideto Pli Kaptas Ol Reto.
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
5. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXII
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
8. Last: Entreprenistoj interesiĝas pri prizonoj, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 9a
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
10. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa
11. Monato, Laimius Stražnickas: En ĉiu malbono ..., 2005
12. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XVIII
13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
15. Jules Hardouin-Mansart, http://www.artandarchitecture.org.uk/images/conway/8365063d.html: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Plans_of_ground_floor_and_second_floor_of_the_Chateau_Neuf.jpg

- angle:
- 1. apartment (usone), flat (brite) 2. suite (hotel), 3apartments
- beloruse:
- апартамэнт, кватэра
- bulgare:
- апартамент
- ĉeĥe:
- apartmá
- ĉine:
- 2. 套房 [tàofáng], 公寓式住房 [gōngyùshìzhùfáng] 3. 公寓式住房 [gōngyùshìzhùfáng], 公寓 [gōngyù], 公寓房間 [gōngyùfángjiān], 公寓房间 [gōngyùfángjiān]
- france:
- 3appartement 2. appartement (de luxe)
- germane:
- 1. (Etagen-)Wohnung 2. 3Appartement, Hotelsuite, Zimmerflucht 3. Appartement (Schloss), Enfilade, Raumflucht
- hebree:
- דירה
- hispane:
- 2. vivienda, piso, apartamento, 3apartamiento
- hungare:
- lakosztály, apartman
- itale:
- 3appartamento
- japane:
- アパートメント, フラット
- pole:
- 3apartament
- portugale:
- 3aposento
- rumane:
- apartament
- ruse:
- роскошная квартира, апартаменты
- slovake:
- apartmán
- ukraine:
- (розкішна) квартира, апартаменти
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.