2incens/o PV
incenso
-
Kelkaj specoj de rezinoj, brulantaj kun bonodora
fumo
kaj uzataj en iuj religiaj ceremonioj:
faru altaron, por fumigi incenson
[1];
faru el tio incensaĵon kunmetitan laŭ la arto de la ŝmiraĵisto, bone
frotmiksitan, puran, sanktan
[2];
mia patrino bruligis kandelojn kaj incenson kaj donacis monon al la monaĥoj
[3];
la incensfumo flugis supren al la kupolo
[4].
bonodorfumaĵo
olibano, parfumo
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 30:1
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 30:35
3. Monato, Xu Jinming/pg: Religioj por nereligiemuloj, 2014
4. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 30:35
3. Monato, Xu Jinming/pg: Religioj por nereligiemuloj, 2014
4. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
- angle:
- incense
- beloruse:
- ладан, фіміям
- ĉeĥe:
- kouř kadidla
- ĉine:
- 乳香 [rǔxiāng]
- france:
- encens, louanges
- germane:
- Beweihräucherung Weihrauch, Räucherwerk
- hispane:
- incienso
- hungare:
- tömjén
- japane:
- 香 [か], 称賛 [しょうさん], お世辞 [おせじ]
- katalune:
- encens
- nederlande:
- wierook
- perse:
- بخور، کندر
- portugale:
- incenso
- ruse:
- лесть ладан, фимиам
- slovake:
- dym kadidla
- tibete:
- སྤོས་
- ukraine:
- ладан, фіміам, лестощі
incensi
(tr)
- 1.
-
Sanktigi per la fumo de incenso:
incensi fajroferon al la Eternulo
[5];
ĉiama incensado antaŭ la Eternulo
[6];
li incensis la statuojn de l' dioj
[7];
ni incensas tion, kion la popolo devas respekti
[8];
al mi […] oni devus incensi, ĉar mi donis al li la ideon por lia plej
glora kanto
[9].
bonodorfumigi
- 2.
- (figure) (malofte) Laŭdi, flati: la rozokolora dio Eroso […] atestu, ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro Marta .
5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 30:20
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 30:8
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj

- 1. кадзіць, паліць фіміям 2. лісьлівіць
- ĉeĥe:
- okuřovat, pálit kadidlo
- france:
- encenser, louanger
- germane:
- 1. mit Weihrauch beräuchern 2. beweihräuchern
- hispane:
- 1. incensar
- hungare:
- tömjénez
- japane:
- 香をささげる [かおりをささげる], 褒めそやす [ほめそやす]
- katalune:
- 1. encensar 2. encomiar
- nederlande:
- bewieroken
- perse:
- 1. کندر سوزاندن، مجمر گرداندن 2. چربزبانی کردن، تملق گفتن
- portugale:
- 1. incensar
- ruse:
- 1. кадить, окуривать фимиамом 2. льстить, курить фимиам (кому-л.)
- slovake:
- pochlebovať, zaliečať sa
- ukraine:
- кадити, курити фіміам
incensujo, incensilo
- Vazo, en kiu oni bruligas incenson kaj el kiu disvastiĝas ĝia odorfumo; foje kun ĉeno por svingi ĝin: la filoj de Aaron prenis ĉiu sian incensujon kaj metis en ĝin fajron kaj metis sur ĝin incenson kaj alportis antaŭ la Eternulon [10]; li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro, kiu staras antaŭ la Eternulo, kaj plenajn plenmanojn da bonodora pistita incenso [11]; fumstrio leviĝadis el fera incensujo [12]; anĝelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran [13]; la anĝelo prenis la incensilon, kaj li plenigis ĝin per la fajro de la altaro [14]; blanke vestitaj knaboj svingas orajn incensilojn [15]; belaj riĉe vestitaj ĥorknaboj svingis arĝentajn incensilojn [16].
10.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 10:1
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 16:12
12. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
13. La Nova Testamento, Apokalipso 8:3
14. La Nova Testamento, Apokalipso 8:5
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
17. Fr James Bradley el Southampton, UK: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Thurifer_(4373674893).jpg

- кадзіла
- ĉeĥe:
- kadidelnice
- ĉine:
- 香炉 [xiānglú], 香炉 [xiānglú]
- france:
- brule-parfum
- germane:
- Räucherfass, Weihrauchfass, Weihrauchgefäß
- hispane:
- incensario
- hungare:
- füstölő (templomi)
- japane:
- 香炉 [こうろ], 吊り香炉 [つりこうろ]
- katalune:
- encenser
- nederlande:
- wierookvat
- perse:
- مجمر
- portugale:
- turíbulo
- ruse:
- кадило
- slovake:
- kadidelnica
- ukraine:
- кадило