*membran/o UV
*membrano
- 1.

Organika histo formanta maldikan flekseblan apartigan
tavolon:
la muka membrano de la stomako;
cerba membrano
[1];
multnombraj mukecaj glandoj ekzistas en la membrano de la laringo, speciale en la
epigloto
[2];
pleŭro: sereca membrano, kiu surkovras la internon
de la brusto kaj tegas la pulmojn
[3].
diafragmo,
haŭto1- 2.
-
Maldika fleksebla folio:
celuloida membrano por fotografado;
ne estas multe da prujno, nur kvazaŭ membrano
[4].
filmo,
ŝelo1,
tavolo1 - 3.

Fleksebla lameno
funkcianta per vibrado, precipe por produkti aŭ elektrigi
sonon en telefona aŭskultilo, mikrofono, tamburo ktp:
la principo de la komuna funkciado de la mikrofono kaj
telefono estas la jena: pro la vibradoj de la membrano la
karba pulvoro estas alterne pli kaj malpli premata, kaj
pro tio varias la elektra rezisto de la pulvoro
[5].
1.
Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
4. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Björn Erik Höijer
5. Ir. J. R. G. Isbrücker: Evoluo de telefonio, 1928
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
4. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Björn Erik Höijer
5. Ir. J. R. G. Isbrücker: Evoluo de telefonio, 1928
- angle:
- 1. membrane
- beloruse:
- 1. мэмбрана, плёнка, плеўка, перапонка 2. мэмбрана, плёнка 3. мэмбрана
- bretone:
- 1. koc'henn 2. diafragm
- bulgare:
- мембрана
- ĉeĥe:
- blána, membrána, mázdra
- ĉine:
- 膜 [mó], 薄膜 [bómó], 紙盆 [zhǐpén], 纸盆 [zhǐpén], 羊皮紙 [yángpízhǐ], 羊皮纸 [yángpízhǐ], 膈 [gé], 膜片 [mópiàn], 隔膜 [gémó]
- france:
- membrane
- germane:
- Membran 2. Folie
- hungare:
- 3. membrán (telefon)
- itale:
- membrana
- japane:
- 膜 [まく], 薄膜 [うすまく], 振動板 [しんどうばん]
- nederlande:
- membraan, vlies
- perse:
- غشا
- pole:
- 1. błona 2. błona
- portugale:
- membrana
- ruse:
- 1. мембрана, перепонка, плёнка, плева 2. мембрана, плёнка 3. мембрана
- slovake:
- blana, membrána
- ukraine:
- оболонка, перетинка, мембрана, плівка, пліва, мембрана, діафрагма
mukmembrano
6.
Monato, Vladimir Lemelev: Vakcino preventas kancerojn, 2010
- angle:
- mucous membrane
- beloruse:
- сьлізьніца, сьлізьневая абалонка
- ĉeĥe:
- sliznice
- ĉine:
- 粘膜 [niánmó], 黏膜 [niánmó], 黏膜 [niánmò]
- france:
- muqueuse
- germane:
- Schleimhaut
- japane:
- 粘膜 [ねんまく]
- slovake:
- sliznica
- ukraine:
- слизова оболонка
naĝmembrano
Membrano, kiu kunigas la fingrojn de ekzemple amfibioj kaj iuj
akvobirdoj, igante sinpelon en akvo pli efika:
la manoj kun naĝmembrano dislarĝiĝis en formo de ventumilo
[7]!
ruĝe brilis tiuj piedoj […]
kiel la naĝmembranoj de anseroj
[8].
7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
8. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
8. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
- beloruse:
- плавальная перапонка
- ĉine:
- 蹼 [pǔ]
- france:
- palmure
- germane:
- Schwimmhaut
- japane:
- 水かき [みずかき]
orelmembrano
9.
trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Moa Martinson
- beloruse:
- бубенная балона, барабанная перапонка
- ĉine:
- 鼓膜 [gǔmò]
- germane:
- Trommelfell
- latinece:
- membrana tympani