1diafragm/o SPV

diafragmo

1.
ANA Muskola tendena plato apartiganta la bruston de la ventro ĉe la mamuloj: la ridindulo elvokos ridon ĉe tiuj, kiuj havas tikleblan diafragmon Hamlet ; estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el viaj okuloj, dum ĝi tiklas vian diafragmon al rido [1].
2.
BOT Membrano, kiu dividas kavaĵojn en du fakojn.
3.
FOT Speciala metala plateto, kun aperturo, ofte alĝustigebla, en la centro, kiun oni intermetas en la vojon de lumfasko, por limigi ĝin: ankaŭ la fotilo kaptas kaj konservas tiujn ruĝaspektajn okulojn, ja la forta ekbrilo de la fulmilo kaj la malfermo de fotila diafragmo estas samtempaj [2].
4.
ELE En telefona aŭskultilo, gramofono ktp: metala plateto, kiun elektra sistemo vibrigas kaj kiu servas por reprodukti la sonojn.
Rim.: Ĉi tiu elektra signifo ŝajnas neinternacia kaj evitinda; PIV2 prave rekomendas uzi por ĝi membranon. [Sergio Pokrovskij]
angle:
diaphragm
beloruse:
дыяфрагма
bulgare:
диафрагма
ĉeĥe:
diafragma, membrána technická
ĉine:
1. 隔膜 [gémó]
france:
diaphragme
germane:
1. Zwerchfell 2. Diaphragma 3. Blende 4. Membran
hebree:
דִיאָפרַגמָה
hispane:
diafragma
hungare:
1. rekeszizom 2. rekesz, válaszfal (magházban) 3. fényrekesz, blende 4. membrán (telefon)
itale:
diaframma
japane:
横隔膜 [おうかくまく], 隔膜 [かくまく], 振動板 [しんどうばん], 絞り [しぼり]
katalune:
diafragma
nederlande:
diafragma 1. middenrif
pole:
przepona
portugale:
diafragma
ruse:
1. диафрагма 2. диафрагма 3. диафрагма 4. мембрана
slovake:
diafragma, membrána
ukraine:
діафрагма, перетинка, перегородка

administraj notoj