*last/a UV

*lasta

1.
Estanta post ĉiuj ceteraj en tempo aŭ spaco: li alvenis la lasta; ŝi alvenis preskaŭ je la lasta momento permesita por registriĝi [1]; depost la tago, kiam mi estis ĉe vi la lastan fojon [2]; tia estis, ĝis la lasta tempo, ankaŭ la opinio de la tuta esperantistaro [3]; bedaŭrinde en la lasta tempo inter la Esperantistoj aperis tiaj voĉoj [4]; la plej lastaj (freŝaj) evoluoj [5]; la lastaj (novaj) eltrovoj montras la aktivecon de tiu astronomia fako [6]; lastmoda veŝto [7].
2.
Estanta post ĉiuj aliaj laŭ la ordo aŭ rango en serio: esti la lasta en konkurso; mi okupis mian sidlokon […] en la lasta vico [8]; la servistoj [estis] loĝitaj en la lasta etaĝo de la domo [9]; lasta sed ne malplej valora; lastvice kaj trie oni bezonas […] [10]; nelastrange.
3.
Post kiu ekzistas neniu alia en tempo aŭ spaco: je la lasta fojo mi vin petas [11]; venis la lasta horo de via vivo [12]; li streĉis siajn lastajn fortojn [13]; por la lasta groŝo mi trinkis bieron [14]; ŝi alvenis ĝustatempe por uzi la lastan vagonaron direktiĝantan al Parizo [15]; tiamaniere al li apartenis la lasta vorto, kaj por li estis grave havi la lastan vorton [16]; en la lastaj tagoj de Januaro [17]; li ne estas inter la lastaj [18]; la fino de la manuskripto, ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege Marta ; [ili] transdonu siajn konsilojn al nia Lingva Komitato, por ke tiu ĉi lasta esploru la aferon [19]; ĝis la tago de la lasta (mondfina) juĝo [20]; la lasta (decida) vorto ne estas ankoraŭ elparolita [21]; la supera kortumo […] kondamnis lastinstance […] [22]; plej bone ridas, kiu laste ridas PrV . VD:ekstrema, fina
1. Monato, Garvan Makaj: La mallonga politika kariero de Hortensia Kvinke, 2007
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
3. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, Al franca esperantisto, n-ro 36, 24. IV. 1908
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
5. Monato, D. E. Rogers: Reto 2.0, 2007
6. Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, 2006
7. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
8. Monato, Julia Sigmond: Georgo, 2011
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
10. Monato, RADIO, 95/04
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La senditoj de morto
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
15. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
18. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Dek
19. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, Al la redaktoro de „La Ondo de Esperanto“, n-ro54, 10. IX. 1913
20. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
21. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
22. Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?, 2005
afrikanse:
laaste
albane:
fundit
amhare:
የመጨረሻ
angle:
last
arabe:
آخر
armene:
անցյալ
azerbajĝane:
sonuncu
beloruse:
апошні
bengale:
শেষ
birme:
နောက်ဆုံး
bosne:
zadnji
bretone:
diwezhañ
ĉeĥe:
poslední
ĉine:
最后 [zuìhòu], 最後 [zuìhòu]
dane:
sidste
estone:
viimane
eŭske:
azken
filipine:
huli
france:
dernier
galege:
última
germane:
letzter 1. spätester
greke:
τελευταίος
guĝarate:
છેલ્લા
haitie:
dènye
haŭse:
na karshe
hebree:
אחרון
hinde:
पिछले
hispane:
último
hungare:
utolsó
igbe:
ikpeazụ
indonezie:
terakhir
irlande:
seo caite
islande:
síðasta
itale:
ultimo
japane:
最後の [さいごの]
jave:
pungkasan
jide:
לעצט
jorube:
kẹhin
kanare:
ಕಳೆದ
kartvele:
ბოლო
kazaĥe:
соңғы
kimre:
diwethaf
kirgize:
акыркы
kmere:
ចុងក្រោយ
koree:
마지막
korsike:
cognomi
kose:
kugqibela
kroate:
posljednji
kurde:
dawîn
latine:
novissime
latve:
pagājušajā
laŭe:
ສຸດທ້າຍ
litove:
paskutinis
makedone:
последните
malagase:
farany
malaje:
lalu
malajalame:
കഴിഞ്ഞ
malte:
aħħar
maorie:
whakamutunga
marate:
गेल्या
monge:
kawg
mongole:
өнгөрсөн
nederlande:
laatste
njanĝe:
otsiriza
okcidentfrise:
lêst
panĝabe:
ਪਿਛਲੇ
paŝtue:
تیر
pole:
ostatni
portugale:
último, derradeiro, final
ruande:
iheruka
rumane:
ultim
ruse:
последний
samoe:
mulimuli
sinde:
آخري
sinhale:
පසුගිය
skotgaele:
mu dheireadh
slovake:
posledný
slovene:
zadnja
somale:
ee la soo dhaafay
ŝone:
ekupedzisira
sote:
ho qetela
sunde:
panungtung
svahile:
mwisho
taĝike:
охирин
taje:
สุดท้าย
tamile:
கடந்த
tatare:
соңгы
telugue:
గత
tibete:
མཐའ་མ་
ukraine:
останній
urdue:
آخری
uzbeke:
oxirgi
vjetname:
cuối cùng
zulue:
okokugcina

antaŭlasta

Ĝuste antaŭanta la lastan: [en Esperanto] la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo [23]; flugante preter la antaŭlasta fenestro de la kvara etaĝo Margarita rigardis internen kaj vidis viron [24].
beloruse:
перадапошні
bretone:
eil diwezhañ
france:
avant-dernier, pénultième
germane:
vorletzter
indonezie:
penultima
itale:
penultimo
pole:
przedostatni
portugale:
penúltimo
rumane:
penultimul
ruse:
предпоследний
ukraine:
передостанній

administraj notoj