*-n

-n

GRA Finaĵo markanta la akuzativon indikanta:
1.
Objekton (rektan komplementon de verbo) ĉe substantivo, adjektivo, pronomo: mi batas Aleksandron [1]; la patro donis al mi dolĉan pomon [2]; jen estas la pomo, kiun mi trovis [3]. VD:transitiva
Rim.: Apud izolita akuzativigita vorto, kiel „saluton!“, „gratulon!“, „dankon!“ ktp, la frazparto „(mi deziras al vi)“ estas subkomprenita kaj forlasita.
2.
Direkton
a)
kaj celon post la prepozicioj allasantaj ĉi tiun signifon: meti mantelon sur sin; la muso kuris sub la liton [4]; la hirundo flugis trans la riveron [5]; mi vojaĝas en Hispanujon [6]; [ili] prenis sur sin la malfacilan taskon, aranĝi nian kongreson [7].
Rim.: Oni ne uzas akuzativon post prepozicio signifanta per si mem almovon kiel al, tra, ĝis.
b)
ĉe adverbo kaj iuj tabelvortoj: tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn [8]; kien vi iras? ‐ mi iras en la ĝardenon [9]; dum la irado hejmen Marta (= al hejmo); ni veturas Romen (= ni veturas al Romo, = ni veturas Romon); la pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen [10].
3.
Tempopunkton, ĉe kiu ĝi anstataŭas prepozicion: unu tagon estis forta pluvo [11] (= en unu tago ...); mi promenis la tutan tagonZ (= ... dum la tuta tago); merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bileton [12] (= je merkredo mi kantos ...); Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua [13] (= en la dudek dua tago de Februaro...).
Rim.: En hor-esprimoj oni uzu „je“, precipe se la vorto „horo“ estas forlasita, por ne konfuzi horon kun dato: tio okazis la dekan (= tio okazis en la deka tago de la monato); tio okazis je la deka (= tio okazis je la deka horo de la tago)PMEG.
4.
Mezuron
a)
tempan: tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko [14] (= ... je du fojoj ...); ŝi aĝis tridek jarojn; mi veturis du tagojn kaj unu nokton [15] (= ... dum du tagoj kaj unu nokto).
b)
diversan: kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn [16]; la vojo larĝis dudek metrojn aŭ iom pli (= ... je dudek metroj...); vi devas kuri pli ol cent mejlojn [17].
5.
Anstataŭon de la prepozicio „je“, se oni timas nenian dusencaĵon: ekzemple en la esprimo mi kontentiĝas tion ĉi (=mi kontentiĝas je tio ĉi)[18].
6.
(evitinde) Anstataŭon de la prepozicio „kun“: pendigi [lin] kapon malsupren [19] (= pendigi lin kun la kapo malsupren).
Rim. 1: Z. atentigas, ke „la akuzativo en nia lingvo neniam dependas de la antaŭiranta prepozicio (ĉar la prepozicioj per si mem neniam postulas ĉe ni la akuzativon), sed nur de la senco“ [20].
Rim. 2: Mallogike kaj malkonsilinde estas anstataŭigi per akuzativo prepozicion, kiu havas sencon kontraŭan al la funda kaj esenca senco de akuzativo, kaj kiu signifas formovon, malproksimigon, deiron, eliron kiel: el, de, ekster. Diru eliri el urbo, ne „eliri urbon“.
Rim. 3: Oni renkontas kelkfoje ĉe slavoj kaj ĉe Zamenhof mem, eĉ en liaj plej lastdataj verkoj, nekutiman uzon de akuzativo por montri la komplementon de substantivo signifanta agon kaj devenanta de transitiva verbo: la akuzativo estas enkondukita el neceso, sed la uzado ĝin en okazo de senbezono pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo el de bezono [21]; la Ligo havas la celon zorgadi pri la disvastigado kaj enkondukado en la tuta mondo unu neŭtralan lingvonZ ; akceptu mian koran dankon por la elekto min kiel honoran membronZ ; la infanoj mortus de soifo, se la patrinoj ne trinkigadus ilin per enverŝado al ili akvon en la buŝon el sia propra buŝo FK ; operacio konsistanta en farado de truo en la stomako kaj fermado ĝin poste per vitro FK ; la konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento anstataŭ al la komuna nacio de la lando forte subtenas la gentan ŝovinismon kaj malpacon inter la samlandanoj Z . Kvankam teorie pravigebla kaj kelkfoje oportuna, ĉi tiu konstruo ne estas konsilinda. Oni prefere uzu anstataŭ akuzativo la prepoziciojn alje, kiuj liveras ankaŭ taŭgan rimedon por ebligi la eviton je la dubasenceco de la prepozicio de.
angle:
ending to mark the accusative case in Esperanto
beloruse:
афікс вінавальнага склону ў эспэранта
france:
marque de l'accusatif
pole:
przyrostek biernika

administraj notoj

-~: Mankas verkindiko en fonto.