2kongregaci/o JED
kongregacio
- 1.
- Religia societo el pastroj aŭ monaĥoj, (ne distingante la kongregaciojn de la ordenoj laŭ propra katolika senco): ofte kongregacioj estis gravaj minacoj por la regantoj, kontraŭbatalante la registaron [1].
- 2.
Religia societo el pastroj aŭ monaĥoj
ligitaj per
promesoj (votoj), kies rompo estas grava peko, sed, laŭ la
kanona juro, ne nuligas la rezultojn de la malpermesita faro:
la teatinoj estis ekleziuloj de la kongregacio de Latrano, ili portis nigran
sutanon, nigran mantelon kaj blankajn ŝtrumpojn
[2];
ordeno1- 3.
Aparta komisiono el kardinaloj aŭ ekleziuloj,
starigita de
Papo en Romo, por prizorgi specialajn aferojn:
la kongregacio pri Ritoj, pri la Indekso;
kardinalo Ratzinger, la multjara estro de l' Kongregacio por la Doktrino de
Vatikano, publikigis dokumenton „Dominus Iesus“
[3];
intertempe la Kongregacio estas tre okupita pri 3000 kazoj, kaj miloj estas
en la prepara fazo
[4].
- 4.
Societo da laikoj celanta piajn celojn.
1.
Monato, Hori Yasuo: Religio en Japanio. Ĉu budhismo?, 2008
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXIV
3. Stefan Maul: Vatikano rebatas, Monato, 2000/11, p. 18
4. Monato, W. H. Simcock: Sanktuloj, 2005
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXIV
3. Stefan Maul: Vatikano rebatas, Monato, 2000/11, p. 18
4. Monato, W. H. Simcock: Sanktuloj, 2005
- angle:
- congregation
- beloruse:
- кангрэгацыя
- ĉeĥe:
- kongregace, sdružení
- france:
- congrégation
- germane:
- 1. Klostergenossenschaft, Klosterverband 2. Kongregation, Orden 3. Kardinalskongregation 4. Glaubensgenossenschaft, Glaubensgemeinschaft
- hungare:
- kongregáció 3. kongregáció
- itale:
- congrega, congregazione
- japane:
- 教団 [きょうだん], 修道会 [しゅうどうかい], 聖省 [ひじりしょう], 会衆 [かいしゅう], 信徒組合 [しんとくみあい]
- nederlande:
- congregatie
- pole:
- kongregacja
- portugale:
- congregação
- ruse:
- конгрегация 2. братство (религиозное)
- slovake:
- kongregácia, združenie
kongregaciismo
Eklezia organizo de iuj
protestantaj
eklezioj, en kiu ĉiu loka komunumo aŭtoritatas pri sia
organizo kaj certagrade ankaŭ pri doktrino;
kontrasta al la
episkopa aŭ
presbitera organizoj.
- beloruse:
- кангрэгацыяналізм
- france:
- congrégationalisme
kongregaciisto, kongregaciano
Subtenanto de kongregaciismo;
ano de kongregaciisma komunumo:
unu parto sekvis la instruojn de Johano Kalvino […]
alia grupo, nomataj kongregaciistoj, defendis la ekziston de
kongregacioj sendependaj inter si
[5];
ankaŭ la metodistoj, kongregacianoj kaj framasonoj
havis pompajn domojn
[6].
- beloruse:
- кангрэгацыяналіст
- france:
- congrégationaliste (subst.)