8farb/o Fab1

farbo

Miksaĵo, konsistanta el likvaĵo (ordinare oleo) kaj koloraj substancoj, uzata por ŝmiri surfacon kaj ĝin kolorigi: mirindaj kreskaĵoj, tiaj, kiajn oni vidas pentritajn per farboj kaj oro sur la rando de malnovaj libroj [1]; [la tabakbutiko] odoris je la freŝa farbo [2]; helpu al la sinjoro [pentristo] porti lian keston kun farboj [3]; granda, ronda horloĝo sur la blankfarba (blanke farbita) muro malrapide fortiktakis la minutojn [4]; li ŝmiris al si la vizaĝon per bruna kaj nigra farbo (vd ŝminko) [5]; jen li staris kun sia farbujo, kiu estis lia tuta vojaĝa pakaĵo [6]; farbopistolo [7]. VD:kolorilo, kolorigilo
angle:
paint
beloruse:
фарба, фарбавальнік
ĉeĥe:
barva (nátěr.hmota)
ĉine:
飽滿墨色 [bǎomǎnmòsè], 漆 [qī], 印刷色泽 [yìnshuāsèzé]
france:
peinture (produit à base de pigments), couleur (peinture)
germane:
Farbe
hispane:
pintura
hungare:
festék
indonezie:
cat
japane:
絵具 [えのぐ], 顔料 [がんりょう], ペンキ
katalune:
pintura, color
nederlande:
verf
portugale:
tinta, matéria colorante, corante
ruse:
краска, краситель
slovake:
farba
tibete:
ཚོན་
tokipone:
kule
turke:
boya
ukraine:
фарба, барвник

farbi

(tr)
Kolorigi per farbo: [la boato] estis farbita ruĝe kaj blanke [8]; bele farbita (ŝminkita) virina vizaĝo; blonde farbita hararo [9]; mi aĉetis la domon el la propra poŝo kaj mi mem refarbigis ĉion nova [10]. VD:pentri
angle:
paint
beloruse:
фарбаваць
ĉeĥe:
barvit, nabarvit, natírat barvou, zbarvit
ĉine:
[huì], 粉刷 [fěnshuà], 漆 [qī]
france:
peindre (recouvrir de peinture), farder
germane:
anmalen, anstreichen, färben, schminken
hispane:
pintar
hungare:
fest, mázol
indonezie:
mengecat
japane:
絵具を塗る [えぐをぬる], ペンキを塗る [ぺんきをぬる]
katalune:
colorar, pintar
nederlande:
verven, schilderen
ruse:
красить
slovake:
farbiť, natierať
tokipone:
kule
ukraine:
фарбувати

farbisto

KON Homo, kiu metie ŝmiras murojn, vandojn, plafonojn; domkolorigisto: veldistoj, masonistoj, frizistoj, domfarbistoj ktp perlaboras multe pli ol altlerneje edukitaj instruistoj [11]; infanoj el bazlernejoj ne plu volas fariĝi […] farbisto, tegmentisto aŭ terkulturisto [12]; li ellernis la farbistan metion […] kaj poste laboris kiel farbisto-kolorigisto en diversaj konstrufirmaoj en Vieno [13]. VD:pentristo
angle:
painter
beloruse:
маляр
ĉeĥe:
natěrač
ĉine:
油工 [yóugōng], 画家 [huàjiā]
france:
peintre en bâtiment
germane:
Maler (Handwerker)
hispane:
pintor
hungare:
festő (mázoló), mázoló
indonezie:
pengecat, tukang cat
japane:
ペンキ屋 [ペンキや]
katalune:
pintor (parets)
nederlande:
huisschilder
ruse:
маляр
slovake:
farbiar
ukraine:
фарбар, маляр

akrilfarbo

Farbo por mura farbado kaj por pentrado, rapide sekiĝanta, en kiu ligento estas emulsio de akrilo en akvo: li vojaĝas al New York, tie, en 1965, li malkovras novan teknikon, kiu estas akrilfarbo [14].
14. M. Chesnelle: Alechinsky Pierre, Veropedio, [vidita en 2018]
beloruse:
акрылавая фарба
france:
peinture acrylique

administraj notoj