*kaf/o

*kafo

1.
Produktaĵo el la grajnoj de kafujo, aliformitaj por homa uzo: ŝi alportis kun si kafon kaj cikorion […] kaj Anneto petis, ke oni pretigu por ŝi ankaŭ unu tason [1]; kurantaj bioteknologiaj esploradoj celas tute simple la kreadon en nordo de produktoj anstataŭigaj de la sudaj, kiel kakao, kafo, kotono, sukero aŭ vanilo [2]; kion vi faris kun la muelita kafopulvoro? – mi forĵetis en la rubujon [3].
2.
KUI Varme konsumata trinkaĵo, preparita el kafpulvoro: anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo [4]; oni kunesidiĝis, por trinki nigran kafon ĝis ĉirkaŭ la kvina horo FK ; la scienculo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn [5]; ŝi tamen donis al li la manon kaj enverŝis al li kafon [6]; lia edzino jam kuiris la kafon kaj agrabla kafaromo plenigis la manĝejon [7].
3.
BOT Semgrajnoj de kafarbo: la varmaj landoj, kie kreskas la kafo [8]; mi donis pro tio al maljuna virino kelke da kafaj faboj [9].
Rim.: Okaze oni nomas ankaŭ surogatojn preparitajn el rostita greno, glanoj aŭ cikoriaj radikoj „kafo“, resp. „maltokafo“ [10].
angle:
2. coffee 3. coffee bean
beloruse:
кава
bretone:
1. kafe 2. kafe (died) 3. greunenn gafe, kafeenn (greunenn)
bulgare:
кафе
ĉeĥe:
káva, kafe
ĉine:
2. 咖啡 [kāfēi]
finne:
kahvi
france:
1. café (produit) 2. café (boisson) 3. grain de café
germane:
Kaffee 3. Kaffeebohne
hispane:
café
hungare:
1. kávé 2. kávé (ital) 3. kávébab
indonezie:
kopi
itale:
caffè (bevanda)
japane:
コーヒー [こーひー], コーヒー豆 [コーヒーまめ]
katalune:
cafè
nederlande:
koffie
okcitane:
cafè
pole:
kawa
portugale:
1. café 2. café 3. café
rumane:
cafea
ruse:
кофе
slovake:
káva
svede:
kaffe 1. kaffe 2. kaffe 3. kaffeböna
tibete:
ཟ་ཁང་
turke:
kahve(içecek) 1. kahve(ürün)
ukraine:
кава
volapuke:
kaf

kafejo

Loko, kie oni trinkas kafon kaj aliajn sensoifigaĵojn: sidante apud la pordoj de la kafejoj de Bagdado aŭ antaŭ la bazaroj de la riĉega Dĵedo FK ; homoj, kiuj povas sidi tutajn horojn en kafejo trinkante nur... kafon [11]; ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj Marta ; la bulgaroj jam kutimis aĉeti de apartaj vendejoj, viziti apartajn kafejojn [12]; ekde aprilo Slovakio havas katokafejon, kie gastoj povas ĝui kafon, teon kaj kukon en ĉeesto de katoj [13].
11. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Kremkaful'!
12. J. Modest: Vetiha, Monato, 2001:2, p. 26a
13. Monato, Julius Hauser: Kafo kun kato, 2015
angle:
cafe, coffee house
beloruse:
кавярня
bretone:
kafedi, ti-kafe
ĉeĥe:
café, kavárna
ĉine:
咖啡厅, 咖啡馆
finne:
kahvila
france:
café (lieu)
germane:
Café, Kaffeehaus
hispane:
cafetería
hungare:
kávéház
indonezie:
kafe
itale:
caffè (luogo)
japane:
喫茶店 [きっさてん], 喫茶室 [きっさしつ]
katalune:
cafè
nederlande:
café
okcitane:
cafè
pole:
kawiarnia
portugale:
café (local), cafeteria
ruse:
кофейня, кафе
slovake:
kaviareň
svede:
kafé
turke:
kahvehane
ukraine:
кав’ярня, кафе

kafujo

1.
BOT Kafarbo: la […] specio Coccus viridis parazitas la kafujojn [14].
2.
KUI Kruĉo ks por servi kafon2: ŝi prenas la kafujon kaj plenigas sian glason per kafo kaj eksidas ĉe la tablo [15]; vidiĝis la rapide ordigita tablo, sur kiu estis restintaj la kafujo kaj sukerujo [16].
3.
=kafskatolo
angle:
1. coffee plant, coffee bush 3. coffee tin, coffee cannister
beloruse:
1. кававае дрэва
bretone:
1. gwezenn-gafe, kafeenn (gwezenn) 3. boest kafe
ĉeĥe:
kávová konvice || krabička na kávu || kávovník (stromek| keř)
ĉine:
2. 咖啡壶 [kāfēihú]
finne:
1. kahvipensas
france:
1. caféier 3. boîte à café
germane:
1. Kaffeepflanze 2. Kaffeekanne 3. Kaffeedose
hungare:
1. kávécserje, kávéfa 3. kávétartó, kávésdoboz
nederlande:
1. koffieplant 3. koffieblik
pole:
1. kawowiec
portugale:
1. café (arbusto), cafeeiro 3. lata de café
ruse:
1. кофейное дерево 3. кофейница (банка или коробка для кофе)
slovake:
dóza, plechovka na kávu
svede:
3. kaffeburk
ukraine:
банка/коробка (для кави), кавник, кав’яник, кофейник, кавове дерево

kafumi, kafobabili

Trinki kafon, precipe plurhome, societe: fraŭlinoj tie aranĝis ian kafobabilan kunvenon [17]; kelkaj gesamideanoj de nia grupo de Malago kunsidis por kafumi [18]; kafumadi min alkutimigis mia patrino, kiu same antaŭe ŝatis teon, sed poste „transiris“ al kafumado [19]. VD:kafoklaĉo
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
18. Á. Arquillos: Vizitis nin John Gobourne el Britio, Andaluzia Esperanto Unuiĝo, 2011-04-29
19. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Unu tago de iu persono, 2011
ĉeĥe:
dát si kávu, pochutnat si na kávě, pít kávu
france:
prendre le café
germane:
ein Kaffekränzchen abhalten, eine Kaffeerunde abhalten
indonezie:
mengopi
slovake:
dať si kávu
ukraine:
пити каву під час перерви

kafarbo

BOT Genro el familio rubiacoj (Coffea): en la parko estis 160 arbospecoj […], restis kelke da kverkoj, fagoj, usonaj juglandoj, platanoj, salikoj, pinoj, kentukiaj kafarboj [20].

kafarbo kun kafberoj
CC-BY-SA-3.0  [21]
beloruse:
кававае дрэва
bretone:
gwezenn-gafe, kafeenn (gwezenn)
ĉeĥe:
kávovník
ĉine:
咖啡树 [kāfēishù]
finne:
kahvipensas
france:
caféier
germane:
Kaffeepflanze
hispane:
cafeto (arbol del café)
hungare:
kávécserje, kávéfa
japane:
コーヒーの木 [コーヒーのき]
latinece:
Coffea
nederlande:
koffieplant
pole:
kawowiec
portugale:
café (arbusto), cafeeiro
ruse:
кофейное дерево
slovake:
kávovník
turke:
kahve bitkisi

koncertkafejo

TEA Ne tro granda koncertejo, varieteo, kie oni dum la prezento sidas ĉetable, trinkante kafon ktp: Kuba Mozaiko en la koncertkafejo [22]. SIN:kabareto
ĉeĥe:
koncertní kavárna
finne:
musiikkikahvila
france:
café-concert, caf'-conc', café-chantant, cabaret (établissement de spectacle), music-hall (établissement)
germane:
Konzertcafé
hungare:
zenés kávéház, kabaré
japane:
カフェコンセール, 音楽喫茶 [おんがくきっさ]
nederlande:
café-chantant
portugale:
café-concerto
ruse:
кафе-шантан, кабаре
slovake:
kaviareň s hudbou

laktokafo, kafolakto

KUI Varme konsumata trinkaĵo el kafo2 miksita kun lakto: en la kafejetoj interne de la Ĝardena ringo oni povas trinki italan laktokafon [23].
23. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
beloruse:
кава з малаком
ĉine:
加奶咖啡 [jiānǎikāfēi], 牛奶咖啡 [niúnǎikāfēi]
france:
café au lait
germane:
Milchkaffee
indonezie:
kopi susu
japane:
ミルクコーヒー
ukraine:
кава з молоком

retkafejo

KOMP Kafejo aŭ pli ĝenerale butiko, en kiu oni povas konektiĝi al la Interreto: en retkafejo proksime de la Pekina Universitato, studentoj dezirantaj studi en aliaj landoj kontaktiĝas kun ties universitatoj per retpoŝto [24].
24. Yu Tao: Amo en la tempo de reto, El popola Ĉinio, 1999-04
beloruse:
Інтэрнэт-кавярня
ĉine:
網吧 [wǎngbā]
france:
cybercafé
germane:
Internetcafé
indonezie:
warnet, warung internet

kafskatolo

Ujo por konservi la kafgrajnojn: la kafskatoloj kutime estas vitraj, plastaj aŭ ladaj [25].
angle:
coffee tin, coffee cannister
bretone:
boest kafe
finne:
kahvitölkki
france:
boîte à café
germane:
Kaffeedose
hungare:
kávétartó, kávésdoboz
japane:
コーヒー豆缶 [こーひーまめかん]
nederlande:
koffieblik
portugale:
lata de café
ruse:
кофейница (коробка для кофе)
svede:
kaffeburk
ukraine:
банка/коробка для (зберігання) кави

administraj notoj

~arbo: Mankas verkindiko en fonto.
koncert~ejo: Mankas dua fontindiko.
lakto~o, ~olakto: Mankas dua fontindiko.
ret~ejo: Mankas dua fontindiko.
~skatolo: Mankas dua fontindiko.