*ĵongl/i PV
*ĵongli
(ntr)
- 1.
Lerte ĵeti en aeron diversajn objektojn kaj rekapti por ilin tuj reĵeti: (figure) komenciĝas la ĵonglad' / per fork', tranĉilo kaj kuler', / kaj nur perfekta akrobat' / sin nutri povas sen sufer' [1].
- 2.
- (figure)
Rapide manipuli plurajn aferojn
samtempe, iluziigi:
la infanoj miregis, vidante ĥemiajn eksperimentojn, kiuj ŝajnis al ili tiel
nekompreneblaj kiel […] ĵonglaĵoj
ChL
;
mi montros al vi ĵonglon, li diras al la servanto […] ĉu tio ĉi estas
kulereto? […] – kie do ĝi estas nun?
FK
;
ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj […] de ĉiu vento de doktrino,
per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko
[2];
per facila manipulado li kungluis preskaŭ ĵongle pecojn de porcelano kaj
fajenco, dume parolante senĉese
KrM
;
li lerte ĵonglis per la lingva materialo, kiun li kapablis sprite vivigi
EeP
.
akrobati
- angle:
- juggle
- beloruse:
- жангляваць
- ĉine:
- 耍 [shuǎ], 翩翩飛舞 [piānpiānfēiwǔ], 变戏法 [biànxìfǎ]
- france:
- jongler
- germane:
- jonglieren, gaukeln
- hispane:
- hacer malabarismos
- hungare:
- zsonglőrködik
- itale:
- gioglare
- japane:
- 曲芸をする [きょくげいをする], 手品をする [てじなをする], 巧みに扱う [たくみにあつかう]
- katalune:
- fer malabars
- nederlande:
- jongleren
- portugale:
- fazer malabarismos
- ruse:
- жонглировать
- svede:
- jonglera
- ukraine:
- жонґлювати
ĵonglisto
- 1.
-
Profesia ĵonglanto, lerta amuzisto:
la brando estas pagita, diras la ĵonglisto, ĵetante moneron sur la tablon
FK
;
aperis dancistinoj, gimnastikistoj, arlekenoj, ĵonglistoj kaj skermistoj
[3];
seso da ĵonglistoj […] ludis serion da treege lertaj ĵonglaĵoj, jen
unuope, jen du- aŭ triope, aŭ ĉiuj kune
Iŝtar
.
iluziisto, prestidigitatoro
- 2.
- (figure) Iu kiu lerte kapablas manipuli plurajn aferojn samtempe: financ-ĵonglistoj tutmonde jam longe antaŭe flaras estontajn tendencojn kaj scias, kio promesos novajn gajnojn [4].
3.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
4. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6
4. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6
- angle:
- juggler
- beloruse:
- жанглёр
- ĉine:
- 滑稽演员 [huájiyǎnyuán], 变戏法者 [biànxìfǎzhě]
- france:
- jongleur
- germane:
- Jongleur, Gaukler
- greke:
- ταχυδακτυλουργός
- hispane:
- malabarista
- hungare:
- zsonglőr
- itale:
- giocoliere
- japane:
- ジャグラー, 手品師 [てじなし]
- katalune:
- malabarista
- nederlande:
- jongleur
- portugale:
- malabarista
- ruse:
- жонглёр
- svede:
- jonglör
- ukraine:
- жонґлер
forĵongli
- Lerte forigi, forkaŝi: (figure) ŝi neniel aludis mian viziton, probable oni ĝin forĵonglis de ŝia scio [5].
5.
R. Radiguet, trad. M. Duc Goninaz: Kun
Diablo en la korpo, Mondial, 2006
- beloruse:
- адкруціцца (перан.), сплавіць (перан.)
- france:
- escamoter
- germane:
- wegzaubern
- itale:
- sgraffignare
- katalune:
- fer desaparèixer, escamotejar
- nederlande:
- wegmoffelen, wegjongleren, wegtoveren, weggoochelen
- portugale:
- escamotear