inic/i PV

inici

(tr)
Enkonduki en konon pri afero pli-malpli sekreta aŭ malsimpla (religio, sekto, scienco...): inici iun pri la sekretaj ritoj de Oziriso; inici disĉiplon en la filozofion; disĉiplojn […] Hypokrites inicis laŭ la reguloj de la sanktaj orgioj de Bakkhos [1]; necesos trovi neĉarlatanan, tradician specialiston, kapablan inici ŝin en la misterojn de la medikamenta uzado de afrikaj plantoj [2]; ŝi inicas lin en amoradon [3]; mi estis tutcerta, ke troviĝas en tiu fabriko eble eĉ ne du homoj, kiuj ne estis inicitaj en la komploton [4]; frustritaj instruistoj klopodis inici min […] en la sekretojn de algebro, trigonometrio kaj logaritmoj [5]; tiu libro estas bona matematika inicilo. VD:ensekretigi, instrui, konsekri1.a, lernigi, malkaŝi, revelacii
angle:
initiate, introduce to, let into
ĉeĥe:
uvádět, uvést, zasvětit (do řádu, studia, tajně do sekty)
ĉine:
介紹 [jièshào]
france:
initier, introduire (à un savoir), former (à un savoir) ~ilo: ouvrage d'initiation, introduction (ouvrage d'initiation).
germane:
einweihen (in etw.), unterweisen (einweihen)
hispane:
iniciar
hungare:
bevezet (pl. tudományba), beavat (pl. titokba) ~ilo: bevezetés (mű), bevezető mű (tudományba).
japane:
秘伝を授ける [ひでんをさずける], 手ほどきをする [てほどきをする]
nederlande:
inwijden (in)
portugale:
iniciar (em religião, ciência ou similar)
ruse:
посвятить (кого-л. во что-л.), приобщить (кого-л. к чему-л.)
slovake:
zasvätiť, zaučiť
ukraine:
прилучати (кого-н. до науки і т.п.), уводити, посвячувати в що-н.

iniciĝi

(ntr)
Ekkoni sekretan doktrinon aŭ sciaron: mi ne iniciĝis en la sekretoj de Kupido [6].
france:
s'initier
germane:
eingeweiht werden, eingeführt werden (in etwas)

inicito

Iu inicita en ion, al kiu oni ekmalkaŝis sekretan scion: por inicitoj „klareco“ kaj „simpleco“ estas eternaj premisoj por kompreni la misterojn de la vivo [7]; de lokaj vinoj por inicitoj ĝis la plej altkvalitaj vinoj, la tuta vinpaletro prezentiĝas [8]. VD:disĉiplo, prozelito
7. Jo Haazen: Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko, Monato, 2013/01, p. 22
8. Marc Gassion: Aude, Monato, 2003/12, p. 18
ĉine:
知情人 [zhīqíngrén], 蒙求 [méngqiú], 首创 [shǒuchuàng], 知情人士 [zhīqíngrénshì]
germane:
Eingeweihter

administraj notoj