horor/o SPV
hororo
(malofte)
- 1.
- Teruro1: mia sango fridiĝis en miaj vejnoj, ĉar aŭdiĝis hezito en lia voĉo, kiu sentigis la subitan hororon, kiu kaptis lin [1]; mi povis tamen vidi, ke lia vizaĝo estas kadavre pala kaj plena je hororo kaj abomeno [2]; Barbara ekridis vidinte mian hororon [3].
- 2.
- Teruro2: dum multaj jaroj li restis sklavo de la drogo, objekto de miksitaj hororo kaj kompato por siaj amikoj kaj parencoj [4]; memorante ankaŭ la hororon de la hitlera masakro de judoj en koncentrejoj [5]; kiam mi injektis la fluidaĵon, la paciento je mia grandega hororo rigidiĝis kaj plenumiĝis la exitus VaK .
- 3.
- Teruraĵo: nu, ni renkontos sufiĉe da hororoj antaŭ la noktofino [6]; ne necesas ĉi tie skizi la hororojn, kiuj trafis dum merkreda mateno en Parizo redakcianojn de la franca satira magazino „Charlie Hebdo“ [7].
- 4.
- Abomeno, skandalo, ŝoko: enuigaj enhavo kaj legado certe nenie bonvenas, sed en la radio-elsendoj ili estas la vera hororo [8]; tie (en Valonio) la programo kaŭzis ŝokon kaj hororon [9].
1.
A. Conan Doyle, tr. William Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. Ĉap. 9ª.
2. A. Conan Doyle, tr. Hoss Firooznia: La makulita bendo, La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Kaliningrado: Sezonoj, 2014
3. S. Ŝtimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Edistudio, 1984
4. A. Conan Doyle, tr. Edmund Grimley Evans: La viro kun tordita lipo, La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Kaliningrado: Sezonoj, 2014
5. Garbhan MacAoidh: Malpli konataj religioj, Monato, 2021/05, p. 12
6. A. Conan Doyle, tr. Hoss Firooznia: La makulita bendo, La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Kaliningrado: Sezonoj, 2014
7. Paul Gubbins: Ni estas Charlie, Monato, 2015/02, p. 5
8. Emilija Lapenna: Recenzo en la Esperanta preso, Nica literatura revuo, 7:4 (n-ro 40).
9. Guido van Damme: Belgio: Lando disfalos, Monato, 2007/03, p. 8
2. A. Conan Doyle, tr. Hoss Firooznia: La makulita bendo, La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Kaliningrado: Sezonoj, 2014
3. S. Ŝtimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Edistudio, 1984
4. A. Conan Doyle, tr. Edmund Grimley Evans: La viro kun tordita lipo, La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Kaliningrado: Sezonoj, 2014
5. Garbhan MacAoidh: Malpli konataj religioj, Monato, 2021/05, p. 12
6. A. Conan Doyle, tr. Hoss Firooznia: La makulita bendo, La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Kaliningrado: Sezonoj, 2014
7. Paul Gubbins: Ni estas Charlie, Monato, 2015/02, p. 5
8. Emilija Lapenna: Recenzo en la Esperanta preso, Nica literatura revuo, 7:4 (n-ro 40).
9. Guido van Damme: Belgio: Lando disfalos, Monato, 2007/03, p. 8
- angle:
- horror
- ĉeĥe:
- děs, horor, pocit hrůzy a odporu
- france:
- horreur
- germane:
- Horror, Schrecken, Entsetzen, Grauen
- itale:
- orrore
- nederlande:
- horror
- pole:
- horror, zgroza
- portugale:
- horror
- ruse:
- 1. ужас 2. ужас, шок 3. ужас 4. шок, скандал, отвращение
- slovake:
- des, hrôza, zdesenie
- ukraine:
- жах, страх
horora, hororplena
(malofte)
- Terura1: kelkfoje mi kredis aŭdi de fore hororan knaron, kvazaŭ de pendumilo en la vento [10]; post hororplena silento, ŝajne miljara, kvankam ĝi fakte daŭris ne plenan sekundon, bruego aŭdiĝis, seĝoj falis […] kaj manoj malfermis la ŝrankon ChB ; plurfoje revidiĝis al mi la horora spektaklo en sonĝo SkandalJozef ; tiuj hororplenaj sonĝoj, el kiuj mi klopodis vekiĝi, sed mi nur transvekiĝis al eĉ pli hororplena VaK .
10.
H. P. Lovecraft, trad. C. Kisa: La Soleno, 2003
- angle:
- horrific, horrible, horrendous
- ĉeĥe:
- hrůzostrašný, nahánějící hrůzu
- france:
- horrible
- germane:
- schrecklich, grauenvoll, entsetzlich, gruselig
- itale:
- orribile, orrendo, orrido, raccapricciante
- nederlande:
- verschrikkelijk
- pole:
- przerażający
- slovake:
- desivý, hrozný
- ukraine:
- жахливий
horori
(malofte)
-
(ntr)
Teruriĝi: mi estas malsana! mi hororas MkM ; eble mi sentis min „paciento“, kiu ankaŭ en la privata vivo hororis de la kuracisto [11]; la voĉo hororis vidante sian ironion senpova antaŭ mia malgajo [12].
11.
F. Szilágyi: Zigzage
en Iamujo, Nica Literatura Revuo, 1961-07 kaj 08, n-ro 6/6, p. 211a-215a
12. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
12. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
- angle:
- to be horrified
- ĉeĥe:
- děsiti se, pocítit hrůzu
- france:
- être horrifié
- germane:
- sich grauen, sich entsetzen, sich gruseln, erschauern
- itale:
- inorridire (ntr.)
- pole:
- być przerażonym
- slovake:
- zdesiť sa, zhroziť sa
- ukraine:
- жахатися, відчувати жах
hororigi
(tr)
(malofte)
(malofte)
- Teruri: la ideo ekloĝi en tia loko hororigis min [13]; „Stefano!“ ŝi interrompis per ŝokita voĉo, „ne hororigu min! mi abomenas magnetofonan spionadon“ ChB .
13.
A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
- angle:
- to horrify
- ĉeĥe:
- děsit, nahánět hrůzu
- france:
- horrifier
- germane:
- entsetzen, in Schrecken versetzen
- itale:
- inorridire (tr.)
- pole:
- przerażać
- slovake:
- desiť, naháňať hrôzu
hororfilmo

- Terurfilmo: poste vesperto fariĝis malagrabla ĉeftemo de diversaj hororfilmoj kaj romanoj, kio ankaŭ ne helpis al ĝia populareco [14].
14.
Julius Hauser: Vespertoj: De legendoj al vero, Monato, 2020/07, p. 12
- germane:
- Horrorfilm, Gruselfilm
- nederlande:
- griezelfilm