4hipnot/o JED

hipnoto

MED Arte kaŭzita tranco kun atento tre limigita al nur malmultaj aferoj: li praktikis ankaŭ hipnoton kaj narkoanalizon [1]; amashipnoto [2]; Braid aljuĝas gravecon al certaj fizikaj procedoj por la estigo de hipnoto: precipe li estigas tiun staton, petante, ke la paciento fiksu sian rigardon al brila punkto, lokita je 20 aŭ 30 centimetroj antaŭ la okuloj kaj iom supre [3]; la sinhipnoto (memhipnoto), aŭ regado de la propra korpo, ankaŭ estas videbla kapablo de Messing: li povis forŝalti ĉe si la dolorsenton, elvoki katalepsion ktp [4]. VD:hipnotismo
1. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, La fantoma bovino
2. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
3. C. Baudoin: La Arto de memdisciplino: Psikagogio, 1926
4. La Ondo de Esperanto, 1999, No 8-9 (58-59)
angle:
hypnosis
beloruse:
гіпноз
bulgare:
хипноза
ĉeĥe:
hypnotický spánek, hypnóza
ĉine:
催眠 [cuīmián], 催眠状态 [cuīmiánzhuàngtài]
france:
hypnose
germane:
Hypnose
greke:
ύπνωση
hungare:
hipnózis
indonezie:
hipnosis
itale:
ipnosi
japane:
催眠状態 [さいみんじょうたい]
nederlande:
hypnose
portugale:
hipnose
ruse:
гипноз
slovake:
hypnóza
ukraine:
гіпноз

hipnota

Rilata al hipnoto: Mazieron okupas speco da hipnota dormo: ĉar kvankam li paŝis apud ŝi kaj preskaŭ ŝin tuŝis, li tamen ne ŝajnis rimarki ŝian ĉeeston [5]; li kreis kvazaŭ hipnotan etoson [6]; ĉio estis tiel nereala! mi estis en stranga stato, revema, kvazaŭ hipnota [7]; [ŝi] elpensis novan pridemandan metodon bazitan sur mi-ne-scias-kia medita, hipnota aŭ psikanaliza tekniko [8]; Igor Wasilewski, Lunatiko, enkondukis aŭskultantojn en hipnotan ritmon de Esperanta tekno [9]. VD:senvola
angle:
hypnotic
beloruse:
гіпнатычны
france:
hypnotique
germane:
hypnotisch
greke:
υπνωτικός
hispane:
hipnótico
hungare:
hipnotikus
indonezie:
hipnotis
itale:
ipnotico
japane:
催眠性の [さいみんせいの], 催眠術の [さいみんじゅつの]
nederlande:
hypnotisch
portugale:
hipnótico
ruse:
гипнотический
ukraine:
гіпнотичний

hipnotigi

(tr)
1.
Dormigi per hipnotaj procedoj. VD:ekposedi2, sugestii
2.
(figure) Ekstazigi, fascini: tiu vorto kvazaŭ hipnotigis min, tiom ĝi malsimilis al sia traduko en la aliaj lingvoj [10]; li restis ravita, ĉio, kio okazis sur la areno, hipnotigis lin, li spektis gapante per larĝe malfermitaj okuloj [11]; ŝia vizaĝo brilis kiel suna printempo, ŝiaj grandaj okuloj hipnotigis la publikon, kaj […] la mirakla bastoneto dancis en ŝiaj blankaj manoj [12].
10. Claude Piron: La bona lingvo, 1. Enkonduke
11. Monato, Julian Modest: La iluziisto, 2013
12. Monato, Julian Modest: La iluziisto, 2013
angle:
hypnotize
beloruse:
гіпнатызаваць
ĉeĥe:
hypnotizovat, uspat
france:
hypnotiser
germane:
hypnotisieren
greke:
υπωντίζω
hispane:
hipnotizar
hungare:
hipnotizál
indonezie:
menghipnosis
itale:
ipnotizzare
japane:
催眠術にかける [さいみんじゅつにかける]
nederlande:
hypnotiseren
portugale:
hipnotizar
ruse:
гипнотизировать
slovake:
hypnotizovať

administraj notoj

pri ~o:
    PIV1 konas ankaux "hipnozo", sed kun alia senco
    (dormo estigita per drogoj). [MB]